Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Nacia Federacio de la Liberpenso

Pri la tragikaj okazaĵoj de la 13a de novembro 2015

Membro de la Internacia Asocio de Liberpenso


JPEG - 13 kb
Liberpenso

La nacia Federacio de la Liberpenso esprimas al ĉiuj multnombraj viktimoj kaj al iliaj familioj, sian plej sinceran solidaremon en tiuj dramaj momentoj kaj certigas ilin pri sia neŝancelebla subteno. Ĝi plej firme kondamnas tiujn abomenindajn atencojn.

  En iuj momentoj la vortoj apenaŭ havas signifon kiam la barbareco displagas kun sia sinsekvo da mortintoj kaj vunditaj. La vakuo nin premas. Tial, la Liberpenso intence atendis kelkajn tagojn antaŭ ol esprimi sian opinion respekte al la funebro de la familioj.

La Liberpenso dankas ĉiujn multnombrajn asociojn de Liberpensuloj, Humanistoj, Ateistoj, Raciistoj kaj Laikuloj kiuj, el la 5 kontinentoj, esprimis al ĝi sian solidarecon ĉiokaze.

* * *

La Liberpenso plu defendos la Demokratecon, la Respublikon kaj la Laikecon, neniel cedante antaŭ la liber-senigaj alarmoj. Pli ol neniam ĝis nun, ĝi alvokas ĉiujn, kiuj partigas tiujn principojn, ke ili manifestaciu kun la Liberpenso kaj kun multnombraj laikaj, sindikataj kaj politikaj asocioj.

Ĉiuj al Parizo, je la 3a posttagmeze, placon de la Respubliko La 5an de decembro 2015

Por la defendo kaj la promocio de la leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato de la 9a de decembro 1905 !

Ni defendu nian liberon !

Parizo, la 17an de novembro 2015.

La manifestacio de decembro estas malpermesita.

La Nacia Federacio de la Libera Penso decidas grandegan kunvenon la 5an de decembro 2015 je la 14H30 ĝis 17H30 Gymnase Japy – 2 rue Japy – 75011 Parizo

Defendo kaj promocio de la leĝo de 1905 !

Neniu ŝtata financo de la kultoj kaj de iliaj verkoj !

Abrogacio de la kontaŭ-laikaj leĝoj !

elŝuti :

eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.7 Mb, 0 x 0 pixels

Liberpenso
JPEG - 13 kb, 292 x 300 pixels

Omaĝon al la viktimoj :

Bedaŭrinde en franca lingvo kaj angla lingvo.


PowerPoint - 6.3 Mb, 0 x 0 pixels

Teroristoj
JPEG - 283.5 kb, 1754 x 1239 pixels