Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


KOMUNIKO POST LA ATENCOJ EN PARIZO LA 13AN DE NOVEMBRO

Mesaĝo de la agantoj en la muzika mondo kaj surscenaj spektakloj post la atencoj de la 13a de novembro, 2015


Ni, profesiuloj, artistoj, aŭtoroj, sindikatoj, federacioj kaj retoj, organizoj de apogo kaj rimedoj, civilaj socioj de la muzika mondo kaj la surscenaj spektakloj, ankoraŭ vunditaj kaj konsternitaj pro hororo, plu staras kaj restas determinitaj en la memoro al ĉiuj viktimoj, kaj solidararaj kun ĉiuj homoj en iliaj kulturaj praktikoj.

JPEG - 12.3 kb
Simbolo

Ĉi tiuj tragediaj okazaĵoj memorigas nin ke la libereco, la kreado, kaj la esprimado estas fragilaj. Ĉar la spektakloj vivigas kaj vibrigas nin kune, ĉar ili enkarnigas la valorojn de malfermiteco kaj toleremo, ili estas celoj, sed povas esti ankaŭ la remparoj kontraŭ obskurantismo kaj fanatikeco.

Ni daŭre kondukas niajn aferojn en kiel eble plej bonaj sekurec-kondiĉoj. Ni bezonas unu la aliajn por dividi momentojn, ideojn, kaj emociojn, en spektaklejoj kaj en festivaloj same kiel en kafej-terasoj kaj en stadionoj.

Krei, teatri, produkti, disvastigi muzikon kaj spektaklojn, kuraĝigi renkontiĝojn ; estas tio kion ni defendos, sen malamo kaj sen timo.

La SPEKTAKLOJ estas VIVANTAJ !

ACT IF, ADAMI, AGI-SON, AJC, APRÈSMAI, ASTP, AVANT-MARDI, BUREAU EXPORT, CD1D, CFTC, CNV, CULTURE BAR-BARS, CSCAD, CSDEM, LE FAIR, FAMDT, FCM, FEDELIMA, FÉDÉRATION DE CONCERT !, LA FELIN, FÉRAROCK, FNEIJMA, FRACA - MA, HORSLESMURS, LA GAM, Le GRADA, Le GRAL, IRMA, OPALE, LE PATCH, POLCA, LE PÔLE, PRMA, PRODISS, LE RAMA, LE RIF, RAOUL, RCA , REZO-PARLEUR, SACD, SACEM, SAMUP - FÉDÉRATION SAMUP, SCPP, SFA, SMA, SNAC, SNACOPVA CFE-CGC, SNAM CGT, CGT SPECTACLE (FNSAC CGT), SNDTP, SNEA-UNSA, SNEP, SNES, SNLA-FO, SNSP, SPEDIDAM, SPPF, SYNAVI, TECHNOPOL - TECHNOPARADE, THEMAA, TREMA, UFISC, UPFI, UMJ, ZONE FRANCHE, EUROKKA, VINILKOSMO

elŝuti :

eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.7 Mb, 0 x 0 pixels

Parizo
JPEG - 7.7 kb, 160 x 160 pixels

Teroristoj
JPEG - 283.5 kb, 1754 x 1239 pixels