Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949

Sauda Arabio : poeto mortokondamnita pro « apostateco »

21/11/2015

elŝuti :

IMG/gif/Dosiero_Amnesty_Logo.gif
Dosiero_Amnesty_Logo
GIF - 27 kio, 0 x 0 pixels
eo - luyken, heinrich a. - pro isxtar
PDF - 1.6 Mio, 0 x 0 pixels
Subteni-ashraf-faya
JPEG - 20.2 kio, 640 x 358 pixels

La palestina poeto Aŝraf Fajad estis mortokondamnita, vendredon, pro « apostateco ». Alidirite, Sauda Arabio riproĉas lin, ke li faris deklarojn kontraŭ Dio kaj la reĝlando. Akuzo kiu baziĝas sur ununura atesto.

Aŝraf Fajad

« Mi estis tre ŝokita, sed tio estis atendita. Mi tamen nenion faris por meriti morton », li eksplikis al la brita ĵurnalo The Guardian.

Aŝraf Fajad, kiu reprezentis Saudan Arabion dum la Venecia bienalo en 2013, estis persekutita de la religia polico de la reĝlando, pro liaj poemoj entenantaj ateistaj ideoj.

La poeto estis jam enkarcerigita en 2013, pro blasfemo. Malliberigita tagon poste, Aŝraf Fajad estis denove arestita en januaro 2014. Ĉi-foje, li restadis 27 tagojn ĉe la policejo, antaŭ ol reiri en karceron.

Instigo al ateismo

En 2014, li tiam estis kondamnita je kvar jaroj da malliberejo, kaj 800 skurĝbatoj en unua instanco, post plendo devenante de grupo de kultura interŝanĝado en kafejo de Abha (Sud-okcidento). Viro asertis tiam, ke li aŭdis lin paroladi kontraŭ Dio, dum religiulo akuzis lin pri « blasfemo » en poema kompilaĵo, kion la Palestinano skribis 10 jarojn antaŭe.

Dum la unua proceso, Aŝraf Fajad dementis, ke lia verko estu « blasfema », sed tamen pardonpetis. La kortumo tiam ne « deziris kondamni lin al morto ».

Sed mardon, laŭ la NRO "Human Right Watch", alia tribunalo reviziis tiun decidon, juĝante, ke « pento estas por Dio ». Senigita je legitimiloj, la poeto ne povis ricevi helpon de advokato por sin defendi.

Por Aŝraf Fajad, tiu kondamno intervenas post multaj problemoj kun la religia polico. Laŭ liaj amikoj, kiuj tiam lanĉis subtenan retpaĝon, la religia polico ne trovante spuron de « instigo al ateismo » en liaj poemoj, persekutis lin, ĉar li fumis, kaj surhavis longajn harojn.
Sauda Arabio : poeto mortokondamnita pro « apostateco »

151 ekzekutoj en 2015

Apostateco, kiel murdo, seksperforto aŭ ŝakrado de narkotaĵo estas punita je morto en Sauda Arabio. La saudaj aŭtoritatoj elvokas malinstigon, kiel ŝlosa argumento por pravigi mortopunon.

Laŭ "Internacia Amnestio", 151 personoj estis ekzekutitaj en Sauda Arabio de post la jarkomenco. Tio estas rekordo de post 1995. La diktatoreca reĝlando ankaŭ praktikas korpajn punojn (skurĝobatojn) kaj krucumadojn kontraŭ siaj politikaj opoziciuloj, aŭ kontraŭ blogistoj. Ankaŭ gazetaro estas subpremata. Pasintan septembron, oni eksciis, ke ĵurnalisto estas enkarcerigita de unu jaro sen kialo kaj sen planita proceso.

Krome, la lando figuras en la 164a loko en 180 en la tutmonda klasado pri gazetlibereco starigita de RSL en 2015.

 Neniam Milito Inter Ni

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio