sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Jozefo de Kverkvilaĝo : La blua floro (rimpoemtraduko)


JPEG - 197.7 kb


Mi serĉas la bluan floron.
Mi serĉas, ne trovas mi ĝin.
Mi sonĝis, ke en la floro
Bonŝanco levos sin.

Mi migras kun mia harpo,
Tra landoj, urboj en for’,
Ĉu do sur mia vojo
Sin montros la blua flor’ ?

Mi migras jam delonge
Konfide kun esper’.
Sed ve, nenie mi vidis
Ĉi floron sur la ter’.

tradukis Hans-Georg Kaiser


PS : La blua floro estas la plej fama simbolo de la germana romantiko, simbolo pri kredo, amo kaj espero, kiu baziĝas ne je iu sobra vero, je scienca fakto aŭ eĉ je socia progreso, sed kiu nutras sin de sopira individua sento. Multaj germanaj romantikaj poetoj kiel Novalis aŭ Uhland aŭ Arndt estis objektive rigardate politikaj reakciuloj, kiuj parte sopiris pasintecon laŭ neniam ekzistinta bela mezepoko, kiun ili ofte gloris, spite al ĉiu pli bona scio. Tial Goeto, la granda pagano, kondamnis ilin, ĉar ili nur revis, ĉar ili kreis nur aerkastelojn kaj ŝajne ne vere agis.

Tamen la poemoj de Kverkvilaĝo aŭ de Novalis aŭ de la fama Greko-Müller estas grandiozaj. Ili eksvingigas mian animon, sed ili estas ankaŭ profunda lago, en kiu oni povas droni, tiel kiel Novalis, kiu tro sopiris la bluan floron. Tamen, io estas en la germana romantiko, kio ĉiam denove ravas min. La germana romantika movado defendis la individuon kontraŭ tro krudaj sociaj imagoj aŭ postuloj. La germana romantiko ne estis nur reakcia, sed ankaŭ dialektika kaj skeptika kontraŭ tro granda espero pri rapida homa progreso, kiu laŭ la imago de la kleriga epoko kreeblas unuavice nur per popola eduko. Ankaŭ tio estis iluzio, kiel ni scias nun. Sed skeptiko kaj romantiko estas ankoraŭ nun genia paro. Se nenio plu havas sencon, mi fuĝas en la naturon, kaj tie mi trovas ĉiam la pacon, kiun mi serĉas en la socio plej ofte vane. (HGK)

Joseph von Eichendorff
Die blaue Blume

Ich suche die blaue Blume.
Ich suche und finde sie nie.
Mir träumt, dass in der Blume
Mein gutes Glück mir blüh.

Ich wandre mit meiner Harfe
Durch Länder, Städt’ und Aŭ’n,
Ob nirgends in der Runde
Die blaue Blume zu schaun.

Ich wandre schon seit langem.
Hab lang gehofft, vertraut,
Doch ach, noch nirgends hab ich
Die blaue Blum geschaut.

Sama rubriko :


puce Jozefo de Kverkvilaĝo : La blua floro (rimpoemtraduko)

puce Jozefo de Kverkvilaĝo : Nokte (rimpoemtraduko)




Supren