Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Dokumentoj

En la sama rubriko

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri organizado de SAT-Kongresoj
puce Helpfonduso por kongresontoj
puce Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro
puce Regularo por SAT-diskuto
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Konsisto de LEA-Komitato
puce Gotenburga Konvencio

Regularo pri Elektoj de Funkciuloj

(Komplemento al la paragrafo 10 de la Statuto)

La balotado por la P.K., por trijara periodo, okazas laŭ jenaj fazoj :

 1. Ĉiu urbo rajtas prezenti kandidatojn por la P.K. – SAT-rondo, kiu intencas kandidati, kunvokas siajn anojn kvin monatojn antaŭ la tiujara kongreso kaj starigas liston, kiu povas ampleksi nelimigitan nombron de kandidatoj. Sekvas skriba voĉdono sekreta, kiu per plimulto de voĉoj ricevataj decidas pri la ses ĝis ok kandidatoj proponotaj por la ses ĝis ok postenoj. Nur estas elektita kandidato, kiu ricevis pli ol duonon de la esprimitaj voĉoj. Se la nombro de kandidatoj superas 8, estas elektitaj ĝis tiu maksimuma nombro tiuj, kiuj ricevis la plej grandan nombron da voĉoj. Dum la trijara periodo, inter du voĉdonadoj, la funkcianta Plenum-Komitato rajtos alelekti kromajn membrojn por kompletigi, ĝis la membra maksimumo, tiun komitaton. La alelekto de tiuj pliaj membroj validos ĝis la ekfunkciado de novelektita Plenum-Komitato kaj ne povos esti plilongigita, se tiuj alelektitaj membroj ne estis laŭstatute kandidatoj kaj normale elektitaj per la voĉdonado, kiu mandatos tiun novan Plenum-Komitaton. Rimarko : nur la loka anaro povas prezenti kandidatojn, ĉar ĝi konas la personojn ; tial tiu unufaza voĉdono, – sekreta, – estas decidiga por la sekvo de l’elektoj.

 2. "Sennaciulo" publikigas en Majo la rezultaton de la loka baloto (en unu aŭ en pluraj lokoj).

 3. La kongreso diskutas pri la konsisto de l’ estonta P.K. ; se kandidatas pluraj urboj, la kongreso esprimas sian preferon por unu el ili.

 4. En Novembro komenciĝas la ĝenerala Referendumo de la membraro, kiu finiĝas nur meze de februaro de la sekvanta jaro. La membraro voĉdonas bloke pri la kandidatoj proponitaj. Se pluraj lokoj prezentas kandidatojn, la simpla plimulto decidas pri la listo elektata definitive.

 5. La mandato de la minimume du revizoroj, proponitaj de la Plenum-Komitato, por kontroli la financojn de la asocio, devos esti konfirmita per voĉdonado, same kiel por la elekto de la Plenum-Komitato.

Ĉiu SAT-ano sin trovas antaŭ tri manieroj por voĉdoni : ĉu por ses ĝis ok kandidatoj de unu urbo, ĉu kontraŭ la ses ĝis ok, – ĉu sindetene. Adopti kvaran manieron igus la balotilon senvalida.

Pro la sekreta baloto ĉe la unua fazo, en loka kadro, kiu per plimulto difinis ses kandidatojn, la demokrata principo estas respektita por la tuta procedo.

Pri kontrolado de l’peranto-spezoj

Rezolucio de la ŝefilda SAT-Kongreso (1953) antaŭvidas starigon en la urbo, kie loĝas landa peranto, de instanco tripersona kaj kiu, almenaŭ por la grandaj SAT-kolektivoj, sendas rekte al la Plenum-Komitato jaran raporton pri sia kontrolo. Siaflanke la P.K. direktu sin al tiu instanco, kiam ĝi bezonas informojn, kiujn ĝi ne sukcesas akiri de la peranto.

Pri proponoj al kongreso

  • Konsiderante, ke la kongresoj povas debati nur pri proponoj, kiuj aperis plej malfrue en la junia n-ro de "Sennaciulo" (artikolo 21),
  • konsiderante, ke la manuskriptoj de la junia n-ro estas sendataj el Parizo al presejo plej malfrue la 12-an de majo,
  • konsiderante, ke la P.K. bezonas almenaŭ unu monaton por serioze ekzameni proponon, eventuale por rilati kun la proponinto aŭ simple sin informi,
  • la P.K. decidis, ke, de nun, ĝi konsideros nur la proponojn, kiuj atingis ĝin kvar tagojn antaŭ la kunveno de Aprilo (principe la unua merkredo de Aprilo.)

Tiu regulo aplikiĝas precipe al proponoj, kiuj koncernas la statuton aŭ la gvidadon de la Asocio kaj kiuj foje necesigas konsulton al alia instanco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio