Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA

Aŭtoro : Francesc X. Puig Rovira


Kiel elnodiĝo de la Setmana Tràgica (Tragika Semajno) oni arestis centojn da homoj, pro tio ke ili partoprenis en la ribelaj agoj. Ekde la 11a de julio de 1909, komencis la enŝipigon en la haveno de Barcelono de trupoj, cele en Marokon, de multaj rezervanoj kaj filoj de laboristoj. Tuj komenciĝis ordo-perturboj sur la strato, en klimato de populara kolero en la ĉefurbo kaj en la ĉefaj industriaj urboj de Katalunio. La 26an oni deklaris ĝeneralan strikon. En Barcelono, krom la propra karaktero de ribelo kontraŭ la konstitucia povo, la movado akiris radikale kontraŭklerikalan orientadon. La duono de la preĝejoj kaj konventoj ekzistantaj en la urbo estis sturmitaj, pli-malpli 80, el kiuj, la duono estis incendiitaj. Okazis makabraj scenoj, kiel la profanado de tomboj, inter aliaj.

JPEG - 6.4 kb
Francisco Ferrer

La urbo restis tute paralizita ; oni starigis barikadojn sur la stratoj. La movado estis spontanea, populara kaj ĥaosa. La maldekstraj sindikatoj kaj la politikaj grupoj apogis la movadon sen preni la direktadon. Paralele, la tagon 26an oni deklaris la sieĝo-staton kaj la 28an la ĉesigon de la konstituciaj garantioj. Pli-malpli je la 28a alvenis en Barcelonon helpo-trupoj por fronti la ribelantojn. La 30an, la trupoj regis la lastajn fokusojn. La 6an de aŭgusto oni eksigis la provincan prefekton, Ángel Ossorio y Gallardo, bonintenca homo, de kristana demokratia tendenco, kiu troviĝis superita de la okazaĵoj ; li estis anstataŭigita per Evaristo Crespo Azorín.

En la unuaj tagoj de aŭgusto komenciĝis la reprezalioj fare de la registaro, kiu estis prezidita de konservativulo Antonio Maura. Oni ilin aplikis malmilde, konsiderante ke estis necese ne sole restarigi la ordon, sed precipe malhelpi novajn malordojn. Estis ĉesigitaj la maldekstraj ĵurnaloj kaj fermitaj la laboristaj centroj. La arestitoj kaj enprizonigitoj estis preskaŭ du mil, kiuj, laŭ la karaktero de kio oni imputis al ili, estis submetitaj al la civila jurisdikcio aŭ al la milita. La milita jurisdikcio diktis 17 mort-punojn, el kiuj kvin estis ekzekutitaj kaj la aliaj, komutitaj al dumviva enfermiteco. La civila jurisdikcio montris pli mildecon, inter aliaj kialoj ĉar ĝi agis pli malrapide kaj procedure pli rigore, kaj kiam ĝi diktis la sentencojn, post kelkaj monatoj, la panoramo estis sufiĉe malsama.

Francesc Ferrer Guàrdia estis unu el la plej konata akuzitoj ; instruisto, fondinto la 1901an de la Escola Moderna, (Moderna Lernejo), de tendenco racionalisma kaj laika, estis akuzita esti “aŭtoro kaj estro de la ribelo”, kiu nuntempe oni dirus la intelektan aŭtoron. Oni diris ke la aŭtoritatoj volis koncentri sur lin la subpreman kaj ekzempligan agadon. Li kaŝiĝis en Alella, lia naskiĝa urbeto, kie la 31a de aŭgusto estis malkovrita kaj arestita de la loka sometent (tradicia kataluna milico malfondita en 1978), kaj tuj liverita al la polico. La civila registo ordonis ke li estu kondukita antaŭ sin ; post longa persona intervjuo, li komunikis al Ferrer ke li sendas lin en la malliberejon kaj ke li estos juĝita de milita tribunalo. Tuj li restis je la dispozicio de la enketa juĝisto, majoro de infanterio. La juĝo rapide pretiĝis. La enketa juĝisto ricevis deklarojn de multaj atestantoj.

La okazigon de la Konsiliĝo de Milito oni difinis la 9an de oktobro, kvardek tagoj post la aresto. La milita tribunalo estis formita de leŭtenanta kolonelo de infanterio, kiel prezidanto, kaj ses vokaloj, kapitanoj de diversaj armeoj. La prokuroro estis kapitano de infanterio. La enketa juĝisto intervenis. La defendanto estis Francesc Galceran Ferrer, kapitano de Inĝenieroj, filo de Vilanova i la Geltrú (Katalunio) ; ni aludos lin antaŭ ol daŭrigi la rakonton.

JPEG - 38.3 kb
MILIT-PROCESO KONTRAŬ FERRER Aspekto de salonego de la malliberejo "Modelo" de Barcelono dum la milit-proceso ĉe kiu Ferrer Guardia estas juĝita kaj la akuzisto, la kapitano de infanterio Sr-o Marín Rafales, estas petinta morto-punon por la akuzito. - Ferrer antaŭ la tribunalo.

Francesc Galceran Ferrer, defendanto Naskita en Vilanova i la Geltrú, la 17an de oktobro de 1874, estis filo de Demetri Galceran Cuscó, farmaciisto, posedanto de la apoteko de la placo Verdura, 15, kiun heredis de sia patro. Li profesiis kiel farmacisto en ĝi la tutan vivon kaj transdonis ĝin al sia filo Gustau. Demetri Galceran Estis erudito, amiko kaj kunlaboranto de Víctor Balaguer. Estis famaj la babil-rondoj de la postbutiko de la apoteko, preskaŭ ĉiutagaj, en kiuj, krom temoj de intereso kaj de loka politiko oni traktis pri aliaj, kulturaj kaj artaj, kaj ankaŭ pri klaĉadoj de la ĉiutaga vivo. La familio Galceran estis familio de kuracistoj kaj farmaciistoj, de liberala tradicio en Vilanova i la Geltrú ekde la 18-a jarcento.

Francesc estis la dua el la kvar filoj de Demetri kaj de Rosa Ferrer Armengol. Li eniris en la Ĝeneralan Militistan Akademion la aŭguston de 1892 kaj post unu jaro pasis en la specialan de la korpuso de Inĝenieroj ; en 1897, kun la grado de leŭtenanto, estis destinita al la Regimento de Sapeistoj kaj Ministoj ; en 1901 estis destinita en Taragonon. La 29 de marto de 1903 ascendis al kapitano.

En la militaj juĝoj, la defendo apartenis al oficiroj de la korpuso de Inĝenieroj, de diversa rango laŭ la kategorio de la akuzito. Galceran tiam estis kapitano de la 4a Miksa Regimento de Inĝenieroj de Barcelono. Ekde ĉi tiu destino estis interveninta en aliaj okazoj de defendo en militaj tribunaloj. Postulita ĉar li nomumu defendanto, al Ferrer i Guàrdia estis prezentita listo de la taŭgaj oficiroj por ĉi tiu funkcio, inter kiuj estis la nomo de Galceran. La akuzito manifestis : "Mi konas neniun el ĉi tiuj sinjoroj, sed iu ajn mi pensas ke utilos por defendi min bone ; mi dezirus, tamen, trovi iun libera pri religiaj antaŭjuĝoj, kiu penetriĝus de la humanaj sentoj kiujn mi persekutas per la eldono de miaj verkoj”. Antaŭ la insisto de la enketa juĝisto, Ferrer Guàrdia elektis Galceran pro la koincido de la inicialoj de la nomoj, kvankam en malsama ordo ; li ankaŭ diris ke rimarkis la koincidon de la nomo kaj de la familinomo Ferrer.

Al Galceran, hazarde alfalis la rolo kiel defendanton en tiel unika juĝo, kiu prezentiĝis kun malmultaj procesaj garantioj. Tamen, li pretigis la defendon kun plena konscienco, kun la tuta ebla zorgado, kvankam li nur disponis pri naŭ tagoj por argumenti ĝin kaj pri 24 horoj por legpovi la 600 foliojn kiuj konsistigis la enketon.

La tribunalo konstituiĝas la 9an de oktobro, je la oka matene. En ĉeesto de la akuzito, la enketa juĝisto legas sian longan raporton. Poste intervenas iuj atestantoj. La akuzisto petas por la akuzito la morto-punon, kiel aŭtoro de delikto de milita ribelo. Tuj poste, intervenas la defendanto. Lia raporto komencas per ĉi tiuj terminoj :

JPEG - 35.6 kb
Franscico Ferrer viktimo de la maltoleremo estas simbolo por la liberpensuloj

"Mi devas antaŭ ĉio prezenti la cirkonstancojn inter kiuj elvolviĝis la proceso kontraŭ Francisco Ferrer. Dum la enketo deklaris ĉiuj malamikoj ; oni ricevis kaj kunigis al enketo ĉiujn anonimajn denuncojn kiuj povis damaĝi lin ; akumuliĝis kontraŭ li opinioj de aŭtoritatoj pli-malpli konantaj la aferon ; oni ekziligis ĉiujn personojn kiuj povus ilustri nin pri la vivo, kutimoj kaj laboroj al kiuj li sin dediĉis ; krome, post la legado de akuzoj, oni neis al mi ĉiujn provojn kiujn mi petis ; mi ne sukcesis atingi ke estus aŭditaj la atestantoj kiuj tion volis, ĉar jam estis pasinta la leĝa limtempo por tio, kaj mi trovas min kun finita proceso, sen ke eĉ iun nuran momenton la konstanta kaj ekstrema intereso, serĉi akuzon, estus direktita serĉi la krudan veron, sinturne al personoj de la kontraŭa tendaro, kio ĉiarimede sukcesis makuli mian protektiton."

"Sed tio kion mi eldiras en la plej granda ebla trankvilo, kaj en la maniero de protesto, neniel signifas ke mi min prezentas antaŭ vi korpremita nek senarma. La obstakloj duobligis miajn energiojn ; tiuj min subtenis en la streĉan iradon kiun nekonataj interesoj min kondukis, kaj apogita kiel mi venas pro la pravo, se miaj fakultatoj respondas al mia volo, mi ne timas kion ĉi tie povas okazi".

Ĝi sekvas kun analizo de la deklaroj de la atestantoj kolektitaj en la raporto de la enketa juĝisto, en kiu konstatas ke oni ne akceptis la atestantojn de la defendo, ke estis akceptitaj kiel validajn anonimajn denuncojn, ke la policaj traserĉadoj estis farintaj sen atestantoj kaj ke la dokumentaj provoj ne estis ekspertizitaj nek submetitaj al kontraŭdiro. Pli malfrue li parolas pri "la malinda trudado kiu de antaŭmulte pezas sur ĉiuj por apartigi tiun kaŭzon de la vero kaj de la racio".

PNG - 66.5 kb
Poŝtkarto Generalo Sebert, L.L. Zamenhof, Klara Zamenhof, Frederic Pujulà i Vallès kaj Germaine Rebours al 5-a Universala Kongreso de Esperanto, Barcelono, 1909.

En la finaj alineoj de la raporto, li diras :

“Resume, sinjoroj : Francisco Ferrer Guardia, persekutita pro liaj raciismaj ideoj, pelita kaj sieĝita ĝis la lasta ekstremo, implikita iun tagon en abomeninda krimo, fermitaj liaj lernejoj, kaj insultita senĉese de la partioj de la necedemo, nek kapitulacas, nek petas paŭzon. Se anstataŭ komandi amasojn li ilin edukas, serĉas la homojn, pelas kaj direktas la aliajn al la splenda fokuso de la racio, signalas la veran celon de la homaro, serĉas, havigas kaj distribuas la sciencon de la saĝuloj, kiel sola armilaro por liaj ribeloj."

“Kaj se ni vidis detale ke li ne partoprenis en la milita ribelo nek kiel estro nek kiel aktoro, kiu malfacilaĵo estas por rekoni lian senkulpon ? Redoni lin la liberecon, levi la juĝistan sekvestron kiu sur liaj propraĵoj pezas kaj lasi lin por ke inter la brakumoj de lia familio ilin rakontu tie en la ekzilo kiel administras justecon la armeo. Mi ne devas kaŝi al vi ke konsentante al mia peto, ŝovos en dubon vian valoron tuj, kiuj blindigitaj pro la malamo, ne komprenas la justecon sen puno, sed ne devas pasi multe da tempo sen ke ni vidas la racion, kaj ĉi tiuj nunaj blinduloj aplaŭdos vian firmecon. Kaj se pro misfortuno ilin lasis lumigi la lumo de la justeco por ĉiam, ne forgesu ke ili amarigas la aplaŭdojn de la opinio kaj nutras internajn konscienc-riproĉojn kaj ke, aliflanke, larĝe kompensas lian malestimon la aplaŭdoj de la konscienco. Agu, do, laŭ ĝi ; nenio pli mi vin petas”.

Tuj poste, la akuzito faras mallongan deklaron. La Konsiliĝo de Milito finas je tri kvaronoj de la unua ; la tribunalo retiriĝas por interkonsiliĝi. Je du kvaronoj de la sepa posttagmeze oni konas la verdikton : la morto-puno por la akuzito, kiu estas komunikita al li. Tuj poste oni lin rajtigas komunikiĝi dum horo kun la publiko ; la familianoj pli proksimaj ne povas ĉeesti ; la edzino kaj la fratoj estas ekzilitaj en Teruelo ; nur ĉeestas la patrino kaj unu fratino de la edzino. La verdikto de la Konsiliĝo de Milito devas esti aprobita de la ĝenerala kapitano, Luís de Santiago Manescau, kiu subskribas la aprobon la 10 de oktobro.

Tamen, la defendo povas influi malmulte en la elnodiĝo de la juĝo, kiu, laŭ oni diris, estis solvita antaŭ ol okazi . La postaj tagoj, la kapitano Galceran ricevas leterojn el diversaj personecoj alportante atestantojn favoraj al Ferrer i Guàrdia. La registaro ricevas multnombrajn peticiojn de forpardono, al kiuj ĝi ne konsentis.

La tagon 11an je la dua nokte, Ferrer Guàrdia estas transloĝigita de la malliberejo Model al la Kastelo de Montjuïc. La 12an je la dek dua nokte oni lin konfirmis la sentenco kaj la rifuzon de la forpardono. La 13an je la naŭa matene estas ekzekutita la sentenco, per pafmortigo fare de milita plotono. Ferrer Guàrdia estis 55 jara. Galceran estis proksime al 35.

JPEG - 30 kb
Francisco Ferrer mortpafito en Hispanujo de la eklezio

La antaŭaj tagoj, Francesc Galceran helpis kondamniton kaj tenis la komunikon kun la familio. Li sukcesis ke li povis ricevi iun viziton por adiaŭi kaj dikti lian lastan volon al iu notario, kiun li akompanis en ĉi tiu ago. Fidela al siaj konvinkoj, Ferrer Guàrdia forĵetis la religian asistadon. Galceran pasis kun li la lastaj horoj ; Ferrer Guàrdia al li dankis la servon kiu lin estis pruntinta.

Galceran estis en interrilato kun la edzino kaj intelekta kunulino de Ferrer, Soledad Villafranca, tiam ekzilita en Teruelo, kaj li al ŝi transdonis leteron subskribita de la kondamnito. La sekvan tagon de lamorto, li al ŝi skribis leteron de kondolenco kiu diris :

“Mi kore partoprenas vian doloron kiu la misfortuno kiun vi suferis havigis al vi. Mi konfidas ke via sereneco de spirito al vi donos fortojn por rezisti ĝin, kaj, precipe, sciante ke Ferrer, al kiu mi akompanis en liaj lastaj momentoj, konservis ĉiam siajn konvinkojn kaj ke de liaj lipoj mi aŭdis, pli ol fojon, ke li nur bedaŭris morti pro devi forlasi vin. Mi ripetas mian sinceran kondolencon kaj mi proponas min al vi”.

La kondamno de Ferrer Guàrdia elĉenigis internacian kampanjon de protesto kiu kontribuis al la tuja falo de la konservativa registaro, kiu ignoris la multnombrajn petegojn de indulgo, kaj al la anstataŭigo per iu de liberala asigno, la 19an de oktobro, ses tagoj post la ekzekucio de la sentenco. En Katalunio oni levis, aŭ provis aŭdigi, iujn voĉojn de indulgo kaj de pardono. Joan Maragall mem, intelektulo de granda prestiĝo siatempe, trovis obstaklojn por povi publikigi du artikolojn, poste tre diskonigitaj (La ciutat del perdó (La urbo de la pardono) kaj L’església cremada (La preĝejo bruligita)), petante komprenon kaj indulgon, kaj konkrete la forpardonon.

La nova registaro, prezidita de la liberalulo Segismundo Moret, inter la unuaj agoj, eksigis la ĝeneralan kapitanon de Katalunio, kaj anstataŭis lin per Valeriano Weyler, militisto de la malmola linio kaj ankaŭ la civilan registon, nomumita du monatojn antaŭe.

En la tuj postaj jaroj oni eldonis multnombrajn librojn pri la juĝo al Ferrer i Guàrdia, kiu donas legon laŭ la tendenco de la aŭtoroj aŭ eldonistoj. Tiuj proregistaraj pretendas pravigi la kondamnon ; la kontraŭaj, evidentigi la malmultan rigorecon de la procedo kaj la sendefendon de la akuzito. En ĉiuj oni transskribas fidele la skribaĵojn de la enketa juĝisto kaj de la akuzisto, sed preskaŭ neniu publikigas la raporton de la defendo ; malfacilis al mi ĝin trovi. Tamen, kun la celo propagandi, la parolado de la defendo interesis neniun. Laŭ iuj oni pretendis malmunti la favorajn argumentojn por la kondamno kaj por la aliaj, tiujn de sendefendo.

Tamen, en verko de tendenco pro registara, samepoka de la faktoj, oni povas legi : "Neniu advokato kiu spontanee kaj volonte estis akceptinta la defendon de Ferrer metus pli da varmeco ol tiu kiun prezentis la kapitano simjoro Galceran, al kiu ordono de la leĝo kaj la hazarda elekto lin trudis tion". Francesc Galceran plenumis konscience la rolon de defendanto. En malfavoraj cirkonstancoj, kun risko por la estonto de lia profesio, li defendis la akuziton per la argumentoj kiuj lin povus savi kaj kun la konvinko ke li meritis tion.

La sama oktobro de la 1909, oni komencis kaŭzon kontraŭ Galceran por la “delikto de milita ribelo”. De la dokumentoj al kiuj mi povis aliri ŝajnas deduktiĝi ke ĝi estis fermita sen sankcio. Galceran daŭrigis la militan profesion. De la familia medio, oni diris ke li trovis obstaklojn por postaj promocioj. Mi ignoras la etoson kiu li trovis interne de la militaj instalaĵoj kaj la personan interrilaton kun la kunuloj. Oni povas kontroli ke ĉiuj promocioj okazis pro antikveco ; ne pro meritoj. En 1916 ascendis al majoro kaj la 8an de junio de 1920 al leŭtenanto-kolonelo, grado kun kiu inter 1921 kaj 1923 estis en la milita kampanjo de Afriko kaj junie de 1931 pasis al la rezervo. En la folio de oficialaj servoj aperas neniu malfavora noto. En 1917 lin oni koncedis la Cruz de San Hermenegildo (Kruco de Sankta Hermenegildo), kiun oni aljuĝas al la militistoj kun dudek kvin jaroj de servo sen neniu malfavora noto en la dosiero.

JPEG - 20.7 kb
Monumento Francisco Ferrer en Belguyo. Decido de la Monda Asocio de Liberpenso.

Li poste sin dediĉis al la familia vivo. En la geedziĝo li ne havis filojn. Li mortis en Barcelono la 4an de julio de 1954.

elŝuti :

Ferrer kaj la Nacia Federacio de Liberpenso
Word - 12.5 kb, 0 x 0 pixels

Libera penso
PDF - 596.2 kb, 0 x 0 pixels

Pledo por Ferrer
PDF - 1 Mb, 0 x 0 pixels