Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso

antaù la Komisiono de defendo de la leĝo de 1905 de la Granda Oriento de Francio En Parizo, la 5-an de Aprilo 2006-05-08


GIF - 64.6 kb

La delegacio konsistis el Christian Eyschen, ĝenerala sekretario de la Nacia Federacio de la Libera Penso, kaj el Claude Singer, direktoro de la Libera Ideo, kultura revuo de la Libera Penso.

PNG - 43.7 kb
Logotipo Granda Oriento de Francio

La Libera Penso nepre volis, unue, danki la Grandan Orienton de Francio pro tiu aùdado.Tial kun plezuro la Libera Penso respondos al la kvin skribitaj demandoj, kaj al eventualaj buŝaj.

1°) Pluraj proponoj modifi la leĝon de 1905 estas apogataj de elektitoj, dekstraj kaj maldekstraj. Kion vi opinias, kaj kiujn konsekvenkcojn ili povus havi pri la franca socio ?

Respondo de la Libera Penso : Ekde 1945, oni povas konstati ke la atencoj al la laikeco devenas tiom de la dekstro kiom de la maldekstro, kvazaù malfermiĝis balota konkurenco por fiŝkapti la voĉdonojn de la kredantoj. La leĝoj Rocard, Chevènement, Jospin kaj la interkonsentoj Lang-Cloupet nerezisteble pensigas pri la reklama slogano : « La Dekstro ĝin revis, la Maldekstro ĝin faris ».

La Libera Penso favoras reveni al la fundamenta respublika soklo, establita de la leĝoj de Jules Ferry kaj la leĝo de 1905. Tiuj laikaj leĝoj estas bazitaj sur du grandaj principoj : la publika lernejo rajtas sola ricevi publikan monon, la religio estas privata afero.Tio garantias veran egalecon por facila konduko al instruado kaj ankaù absolutan konsciencoliberecon.

Do ni kondamnas ĉiujn pasintajn atencojn kaj la estontajn proponojn por kontesti tiujn principojn. Necesas konstati ke, en la sama movo, estas atakataj la laikeco de la Lernejo kaj tiu de la Ŝtato. Unuflanke, dekstre kaj maldekstre, oni proponas restarigi fakte la Konkordaton de 1801 por financi la islaman kulton ; aliflanke la dekstro aprobigas en 2004 leĝon kiu organizas la kontraùrespublikan malcentrizadon, voĉdonitan de la dekstro kaj de la maldekstro ; pasante, oni konstituciigas la interconsentojn Lang-Coupet, subskribitajn de la maldekstro. Tio estas la sankta unuiĝo en la servo de la klerikaroj. Kontesti la leĝon de 1905 estas forviŝi la triptikon « Republiko, Demokratio, Laikeco ». La sama atako okazas kontraù la republika egaleco, la unueco de la lando kaj konsciencolibereco por ĉiuj. La klingo estas en Laterano,

Kaj la tenilo en Bruxelles. Oni estas depeciganta la politikan demokration establitan de la Franca Revolucio. Iom post iom, iuj politikaj kaj ekonomikaj rondoj provas trudi al ni alian tipon de societo tute senrilatan kun egaleco, libereco, frateco. Lasu lokon al la financaj merkatoj kaj al tiuj kiuj ilin benas. Kontraù la absoluta konsciencolibereco, oni enfermas la civitatojn en la komunumoj ; kontraù la sindikata sendependeco, oni rekomendas la sociajn doktrinojn de la Eklezioj ; kontraù egaleco, oni lokigas malsamajn rajtojn per la malcentrizado.

La vivo de la civitanoj en tiu lando estas ŝanĝanta, kaj ne al bono.

2°) En kunteksto pli kaj pli markita de supreniĝo de la komunumismoj kaj ties netoleremoj, laù atesto de la aktualaĵoj, ĉu revizado de la leĝoj permesantaj la financadon de la lokoj de kultoj ne kontribuus malfortigi la fundamenton de la Respubliko ? Respondo de la Libera Penso : Unue, necesas prezenti demandon : kiamaniere la publika financado de la lokoj de islama kulto solvus la religian problemon, se veras ke ekzistas unu ? Tiu rompo de la leĝo de 1905 favore al religio kaùzus, ipso facto, duan, ĉar la budhanoj unu milionon da adeptoj en Francio laù la ŝtataj statistikoj) siavice almozpetus.

Ĉiuj aliaj kultoj siavice petus. Tiam necesus solvi alian problemon : kie momenciĝas religio, kaj kie finiĝas sekto ? Ĉar la « sektoj », laù la nuna etoso, ne prirajtus. Anstataù ŝajni « justa », la publika financado de diversaj kaj malsamaj religioj nur kreus aliajn problemoj pri neegalaj traktadoj.

Estas certe ke, se oni konsideras la politikon de la usona registaro pri sektoj, kaj tiun de Eùropa Unio kaj ties justica Kortumo, kiu estas preskaù la sama, tio estusmalfermi la skatolon de Pandora. La religiaj plipetoj nur plimultiĝus kun tia internacia beno.

Laù la filozofia kaj politika vidpunkto, financi unu kulton kaj/aù plurajn, tio estas agnoski, kiel sub la Konkordato de 1801, ke tiuj ĉi plenumas, iel, « publikan servon ». Do, tio estas resendi la adeptojn de tiuj kultoj al iliaj « komunumoj de aparteneco ». Anstataù ilin emancipi, ilin oni entenas iom pli.

Aliparte, financi iujn kultojn kaj ne aliajn, estas plifortigi la kontraùstaron reciprokan de la komunumoj, ĉar iuj havus rajtojn kiuj superus tiujn de aliaj. Tio estus kontesti la principon de egaleco inter la civitanoj, kaj reveni al la privilegioj.

La fundamento de la Respubliko, estas ke la franca popolo konsistas el civitaninoj kaj civitanoj, ĉiuj rajte egalaj. La suverena Nacio, ne estas la katolikoj, la protestantoj, la judoj, la islamanoj, la agnostikuloj, la liberaj pensuloj. Estus reveni al la antaùrepublika aforismo : « Kiom da regatoj, tiom da temoj de malkontenteco ».

Same ke, en Respubliko, la komuna bono ne estas la sumo de la personaj bonoj, respekto de la konscienca libereco ne estas aùdado de ĉiuj kredoj aù konceptoj filozofiaj. La respubliko ignoras la komunumojn, ĝi agnoskas nur civitanojn.

Financi la religiajn komunumojn por iliaj kultoj, estas samtempe ilin agnoski kaj ekkrei rajtojn por la komunumismoj kaj la religioj. Tio estas la principo voĉdonita en la Eùropa Parlamento antaù jaroj : « la libereco de instruado povas ekzisti nur dank’al subvencioj ».Nu, libereco ekzistanta nur ĉar ĝi estas financata estas libereco favordonata, do nuligebla. Do ĝi ne estas konstitucia libereco.

3°) Inter la kialoj kiujn prezentas la defendantoj de revizado, estas la financado de la kultolokoj de la « novaj » religioj. Ĉu ekzistas solvoj al tiuj demandoj kadre de la leĝoj ?

JPEG - 18 kb
1905 Defendo kaj Disfamigo de la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato

Respondo de la Libera Penso : la islama kulto ne estas « nova » religio en Francio.Kiam aprobiĝis la leĝo de 1905, jam ekzistis la tri departementoj en la franca Alĝerio. La leĝo de 1905 antaùvidis disvastigon de la institucia laikeco en tiu regiono. Dekreto, datita 27-an de Septembro 1907, determinis ĝiajn modalojn. La kolonianoj kaj la kolonia Administracio blokis tiun aplikon.

Ni rimarku ke la reprezentantoj de islamo en Alĝerio kaj ĉiuj sendependistaj partioj ne ĉesis postuli la disvastigon en Alĝerio de la leĝo de 1905, aparte por povi konsistigi kultajn asociojn. Do ne estas kontraùdiro inter la islama kulto kaj la leĝo de apartigo inter la Eklezioj kaj la Ŝtato.

Ĉu necesas apliki la metodojn de devojigoj uzitaj je la profito de la katolika Eklezio por disdoni kelkajn monerojn al la islama kulto ? Nia respondo estas ne ! Ĉu oni devas nuligi la malobservojn de la leĝo de 1905 por la profito de la katolika kulto ? Nia respondo estas jes. Sola, tiu maniero procedi permesos efektivan egalecon inter la malsamaj kultoj kaj permesos garantii efektivan kaj absolutan konsciencoliberecon. La Libera Penso decidiĝas por la netuŝebla respekto de la artikolo 2-a de la leĝo de apartigo : « La Respubliko agnoskas, salajras, subvencias neniun kulton ».La financado de la lokoj de kulto koncernas ekskluzive la fidelulojn de la koncernataj religioj.

Male de iom malestimanta legendo, la islamanoj povas alfronti siajn financajn devojn. Tiel, pluraj moskeoj kaj eĉ katedralaj moskeoj konstruiĝis en la lastaj jaroj, tute financitaj de privataj fondusoj René Andrau kaj Antoine Sfeir, en freŝa libro, citas la dirojn de respondeculo de islama asocio kiu timas vidi, en la kreo de la Franca Konsilio de la Islama Kulto, la ŝtatigon far la Ŝtato kaj ĝiaj islamaj komplicoj memnomitaj de la financado de islamo en Francio : « La plimulto de la mono uzata por akiri kaj renovigi moskeojn, t.e. 15 ĝis 20 milionoj da eùroj, laù niaj taksadoj, devenas de kolelktoj en la moskeoj de Francio, precipe en la monato Ramadano. La parto de la kolektoj el la Golfaj landoj ne superas 10 % de la funkciada buĝeto de UOIF kaj de ties membraj organizoj. Antaù 3 jaroj, tio atingis 27 %. Ni direktiĝas iom post iom, sed certe, al nia memfinancado.Ekzistas granda fantasmo pri financado venanta de eksterlando ».

Se ni kontraùstaras ĉian ajn publikan helpon al konstruo de lokoj de kultoj por ĉiuj religioj, ni firme kondamnas la rifuzon de konstrupermesoj per trompaj kialoj. Rifuzoj kiuj, kvazaù hazarde, koncernas nur la islaman kulton aù aliajn, procirkonstance nomitaj « sektoj ». La Libera Penso postulas ke estu neniu diskriminacio, apogita sur religiaj kriterioj, pri tiu temo.

Ni favoras nuligon de de ĉiuj kaŝitaj publikaj helpoj, same kiel taksoj sur « rita buĉado » de bestoj por financi kultojn, tiaj ke judismo kaj islamo, ekzemple. Tio estus akcepti la principon de Eklezia imposto, laùprincipe diskriminacia, kontraùa al egaleco de la civitanoj antaù la imposto.

4°) La unua artikolo de la leĝo de 1905 garantias al la civitanoj la konsciencoliberecon, faktoro de la civila paco. Ĉu vi havas proponojn por defendi kaj promocii tiun liberecon ?

Respondo de la Libera Penso : Kiam Prezidento de la Rsepubliko partoprenas, kiel tia, religian ceremonion, aù kiam elektito faras same, li ne respektas la konsciencoliberecon de la civitanoj kiujn li supozeble reprezentas. Li partoprenigas, nome de la nacia aù teritoria kolektivumo, la Nacion, aù parton de la Nacio, en religia omaĝo. Tiel li perfortas laikecon. Ĉiu estas libera kredi aù ne kredi, praktiki aù ne praktiki la kulton kiun oni elektas. Tio estas privata afero, kiu ne povas engaĝi la publikan kolektivumon. Ni favoras malpermeson de oficiala ĉeesto de elektitoj en religiaj ceremonioj. Ni postulas ankaù ke oni mapermesu duonhisitajn flagojn okaze de la morto de la papo, kiu estas, antaù ĉio, religia ĉefo. Same ni postulas ke la militistaj ceremonioj en la armeo, la nacia ĝendarmaro, la fajrobrigadoj ne plu estu religie patronitaj de katolikaj gesanktoj. Ni postulas ankaù striktan respekton de laikeco en la justica fako. Konvenus nuligi la nocion « religie » en la ĵuro de la juĝistoj elirintaj el la Nacia Lernejo de Juĝistoj. Necesus ankaù nuligi la dispoziciojn de la Kodo de justica organizado, kiu permesas la ceeston de religiaj aùtoritatoj dum la ĝeneralaj aùdiencoj de la juĝistaroj en justicaj Rekomencoj.

Respekti la konsciencoliberecon estas elfini la ekziston de funebraj salonoj kiuj unuigas en unika loko de kulto la kredantojn kaj la liberajn pensulojn, la ateistojn aù agnostikulojn. La Libera penso memorigas sian postulon ke disponu la familioj, kiuj tion deziras, civilajn salonojn de meditado por omaĝi la forpasintojn kiuj ne deziris religian ceremonion. Ni postulas ke daùru la malpermesoj celantaj konstituon de religiaj sekcioj au starigo de religiaj simboloj en la tombejoj. La ornamo de la tombaj ŝtonoj koncernas strikte la volojn de la forpasinto. Pri la publika Lernejo, ni postulas nuligon de la artikolo 10-a de la leĝo Jospin de Julio 1989, kiu permesas al la lernantoj havi religian esprimon en la sino de de la publikaj lernejoj. Tio redonus forton kaj fortikon al la cirkulero de Jean Zay pri malpermeso de la religiaj signoj. Ni postulas ankaù la nuligon de la kontraùlaikaj leĝoj kiuj organizis la fraùdon de publika mono profite al privata instruado, precipe katolika, kaj restituon de tiuj sumoj al la ŝtata buĝeto. La Libera Penso decidas ankaù por nuligo de la leĝo de la 13-a de Aùgusto 1904 kiu trudas la komunumojn financi la privatajn lernejojn de la najbaraj komunumoj. Koncerne la ŝtaton, la Libera Penso postulas nuligon de ĉiuj leĝoj de la Vichy-reĝimo (leĝo de la 5-a de Februaro 1941, leĝo de la 8-a de Aprilo 1942 kaj leĝo de la 25-a de Decembro 1942) kiuj grave difektis la principon de apartigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato de 1905. Ni volas ankaù nuligon de la klerikalal disponojn de la escepta statuo de Elzaco-Mozelo, de la dekretoj Mendel de 1939, kaj de ĉiuj diponoj kiuj faras ke la leĝo de 1905 ne estas aplikita sur la tuto de la teritorio de la Respubliko. Laikeco devas esti, ankaù ĝi, unueca kaj nedividebla ! Se troviĝus vera majoritato respublika kaj laika,ankaù konvenus elfini tiun klaùnaĵon kiu faras ke la prezidento de la Respubliko havas, kiel protokolan rangon, tiun de « Honora antaùkanoniko de Nia Sinjorino de Latrano » en Romo. Necesus ankaù rompi la diplomitajn rilatojn kun Vatikano, tion faris la leĝo de 1905.

JPEG - 4.9 kb
La Eklezioj plenigas la cerbojn.

5°) Kiu estas via difino de Laikeco ?

Respondo de la Libera Penso : Tio estas la institucia apartigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato ĉesas kie komenciĝas la konscienco. Ĝi malpermesas ĉian agnoskon kaj financadon de la kultoj. Ĝi fondas la absolutan respekton de la konsciencolibereco. Laikeco rifuzas alla religioj, kiuj pasas, la rajton estri la Homaron, kiu daùras.

- Blanka libreto de laikeco