Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Instruado de religio en la italaj lernejoj


Historieto

En Italujo religio estas instruata en la ŝtataj lernejoj danke al interkonsento de la Itala Ŝtato kun la Vatikana Ŝtato. Tiu interkonsento estis subskribita unuafoje en la jaro 1923-a de la faŝista registaro okaze de la reformo de la lerneja sistemo. Pro tio, malgrau ĉiuj (kaj laŭ mi intence) parolas pri "religio", fakte temas pri instruado de la katolika religio (mallongige : IRK).

Ekde de tiam tiuj lecionoj fariĝis devigaj. Antaŭe ili estis libervolaj kaj eblaj nur en la elementaj lernejoj kaj organizataj far de la unuopaj komunumoj.

Per la interkonsento oni enkondukis lecionon pri religio ankaŭ en la mezajn kaj superajn lernejojn, kiel “fundamento kaj kompletigo de la publika [ŝtata] edukado”.

Ĝis la jaro 1984 la instruistoj estis nur pastroj aŭ monaĥoj (tre malofte ili estis instruistinoj, tiukaze ili estis monaĥinoj), sed en tiu 1984 "maldekstruma" registaro subskribis modifon de la interkonsento laŭ kiu : “La itala Respubliko, agnoskante la valoron de la religia kulturo kaj konsiderante ke la principoj de katolikismo estas parto de la historia riĉaĵo de la itala popolo, plucertigos, en la kadro de la celoj de eduko, instruadon de la katolika religio en la ŝtataj lernejoj je ĉiu nivelo kaj ordo, escepte de universitatoj”.

Sed ne nur la kialo de la instruado ŝanĝiĝis. Danke al tiu interkonsento : a) instruado de la katolika religio etendiĝas ankaŭ al infanlernejoj, b) geinstruistoj ne devis plu esti pastroj au gemonaĥojn c) kaj, aliflanke, ĉeesto refariĝis "libervola" je ĉiu instrunivelo.

Geinstruistoj

Laŭ la supra logiko la geinstruistoj estas elektataj de la Episkopo, kies juĝo estas nekontestebla. Tio signifas, ke la Ŝtato pagas la salajron por homoj kiujn ĝi tute ne kontrolas, kaj kiuj uzas tempon kaj ŝtatan lokon por instrui partiecan lecionon, ofte kontraŭajn al la laikaj principoj de la Ŝtato mem.

Por teni siajn postenojn ili devas ĉiujare peti permeson el la diocezaj aŭtoritatuloj, kiuj povas forigi ilin el la postenoj eĉ pro kialoj kiuj tute ne koncernas la instrukapablon de la geinstruistoj, ekzemple pro "... publika morala konduto kiu mallaŭas la instruojn de la Eklezio”. Ekz. iu instruistino, kiu gravediĝis "neregule", estis maldungita far de la episkopo. Ŝi apelaciis kontraŭ tiu maldungo, sed fine la Konstitucia Kortumo agnoskis ke la leĝo malfavoris ŝin.

Danke al leĝo de la jaro 2003 la geinstruistoj pri religioj fariĝis etataj. Nun ni troviĝas en absurda situacio : episkopo dungas geinstruistojn por ŝtata posteno kaj kiam tiuj ne plu estas ŝatata de la episkopo la ŝtato ne plu povas maldungi ŝin/lin kaj do ili aŭtomate fariĝas etataj geintruistoj pri aliaj studobjektoj !

Enhavo de la instruado

Kompreneble ĉar temas pri interkonsento inter Italujo kaj Vatikano : “IKR... estas farata konforme je la Eklezia doktrino”. Estas evidente, do, ke leciono pri religio utilas ekskluzive al la Eklezio por instrui propran religion, kion ĝi povus fare en siaj paroĥejoj.

Same komprenebla estas la fakto ke lokaj katolikaj instancoj kontrolas “ke tiuj, kiuj estas deputitaj kiel instruisto pri religio en la lernejoj, ankaŭ ne katolikaj, estu elstaraj pro la ĝusta doktrino, pro atesto de kristana vivo kaj pro didaktika lerteco”.

Do instruado de ceteraj religioj aŭ aliaj moralaj konceptoj ne estas permesataj, kaj instruisto kiu kuraĝus proponi tion riskus perdi sian postenon (kaj tio nemalofte okazis).

Tamen la reala situacio estas iom pli komplika. Katolikoj entrudiĝas en ĉiujn lernejajn aktivecojn kaj mi ne scias ĉu estas bonŝanca la fakto, ke la geinstruistoj pri katolikismo nuntempe estas ĉefe laikuloj. Kiam ili estis nur pastroj oni (ĉefe la gelernantoj) ne serioze konsideris ilin, tre malofte ili sukcesis iel interesi la homojn al siaj lecionoj, ĝenerale ili tute ne instruis, ofte ili eĉ, okupataj pro preĝejaj aferoj (morto, baptoj, ktp), tute ne venadis al lernejo. La gelernantoj uzis tiun horlecionon por fari aŭ kopii hejmtaskojn, por sin pretiĝi por ekzameno dum posta leciono, por kortumi klasanon, por iel ajn sindistri... ktp

La laikuloj estas iom pli insidaj. Ofte ne ekzistas diferenco inter iliaj lecionoj kaj la pastraj : gelernantoj daŭre sindistras dum iliaj lecionoj. Sed plej ofte ili aktivas tiamaniere ke la homoj (gelernantoj kaj geinstruistoj) opinias ke ili ne instruas katolikismon, sed universalajn moralajn valorojn kaj eĉ la principojn de la ceteraj religioj. Nu kio okazas ? Ili minimume prezentas sin kiel amiko kaj diskutas pri ĝeneralaj sociaj temoj (rilato inter gejunuloj, amproblemoj, aborto, genetikaj esploroj, nuntempe eĉ origino de la homo) neniam dirante ke ili parolas el la katolika vidpunkto kaj do la gelernantoj konvinkiĝas ke tiu vidpunkto estas absoluta, tute ne ekzistas solvo malsama je tiu prezentanta de la instruist(in)o.

Bedaŭrinde ili eĉ ne instruas Biblion, do la gelernantoj nenion scias pri la multnombraj kontraŭdiroj internaj kaj malinternaj, tio estas rilate la dirojn de la geinstruistoj (aŭ la Eklezio, entute).

Alia ilia agado okazas preskaŭ ekster la propra klaso. Ĉar ili havas ĝis 18 klasojn, ili sin proponas kiel kunrespondeculoj de tutlernejaj projektoj pri io ajn (ekz. studesploro pri evoluado, studvojaĝoj, ks). Ĉimaniere ĉiuj gelernantoj partoprenas tiujn projektojn do eĉ la gelernantoj kiu decidis ne "ĝui" religian instruon (mi klarigos kiamaniere tio eblas). Feliĉe ofte tiuj gelernantoj estas pli konsciaj pri siaj "religiaj" starpunktoj ol la ceteraj homoj.

La pastroj ne malaperis : iu pastro en la jaro 2000a konfesadis la gestudentojn dum siaj lecionoj.

Gelernantoj

Gelernantoj ne estas devigataj ĉeesti. Laŭ la interkonsento ili rajtas “ne profiti, ne ĝui” : kiel se tiu estus neperdebla ŝanco !

Ili havas tri elekteblecojn :

1. partopreni alternativan lecionon. Kvankam oni rajtas postuli ke oni organizu tiujn lecionojn, gepatroj kaj gelernantoj plej ofte rezignas, ĉar pratike tio estas ebla nur en treege malmultaj lernejoj, pro la aldonaj kostoj, kiuj superŝarĝus la lernejajn bilancojn ;

2. dediĉi tiun horlecionon al studo de aliaj studobjektoj. Ankaŭ ĉikaze, tio teorie povas okazi kun la subteno de aliaj instruistoj, kiuj fakte ne estas je dispono ĉar okupitaj en aliaj klasoj ; plie malfacile troveblas tiucele taŭga loko ;

3. eliri el la lernejo. Fakte ne ekzistas neniu devigo partopreni la alternativan lecionon, kiel la Konstitucia Kortumo aŭtoritate sankciis en la jaro 1989-a substrekante la supreman principon de la konstitucia laikeco de la Ŝtato. Pluraj gepatroj ne favore akceptas ke iliaj gefiloj eliru la lernejon : oni povus facile solvi la problemon metante la IKR je la komenco aŭ je la fino de la tagaj lecionoj, sed ĉi tiu solvo, kiu verŝajne tre malpliigos la partoprenantojn je IKR, frontas malkonsenton de la katolika Eklezio.

Katolikoj ĉiel streĉas al trudado de katolikismo en la lernejojn

Mi jam tuŝetis kelkajn problemojn kiuj fakte malhelpas liberan decidon ĉu partopreni tiujn lecionojn ĉu ne.

Fakte la situacio estas iom pli malsimpla. La Eklezio ĉiumaniere klopodas havigi gelernantojn al siaj geinstruistoj. Mi jam menciis la projektojn. Sed ankaŭ alimaniere kaj pli oficiale malhelpas "liberecon".

Je la fino de la supera lernoperiodo gelernintoj, superinte la finan Ŝtatan Ekzamenon, ricevas diplomon kun poentoj ekde 60 ĝis 100. Nu, ministeria ordono de la jaro 1999a deklaris ke studo de IKR aŭ de alternativa leciono povas kontribui al la tiel nomata “lerneja kredito”, kiu estas baza parto de la fina poentaro.

Kompreneble, ĉar alternativaj lecionoj fakte ne ekzistas oni instigas al partopreno al IKR lecionoj. Do, kontraŭ tiu ordono, kiu konstrastas ankaŭ kelkajn verdiktojn de Konstitucia Kortumo, leviĝis pluraj protestoj kaj estiĝis apelacio. La apelacion oni refuzis per “kapricecaj” motivaĵoj, la plej absurda estas la fakto ke la apelaciantoj “ne informis la kontraŭulojn”, tiuj estas... CXIUJN partoprenantojn de IKR !

Nu, ekzistas pluraj trikoj : enslipigo de kialoj nepartopreno, deviga enkalkulo de la religiaj studhoroj en la ĝenerala studkariero, malhelpo ŝanĝi elekton dum la sekvaj jaroj, ktp.

Eĉ la horartabelo estas rimedo por entrudi religion !

Lokigo je la fino aŭ komenco de la klashoraro faciligas fuĝon de la gelernantoj. Do, post pluraj minacoj de la Itala Episkoparo, IKR estas, laŭeble, meze de la horartabelo, kvankam, la ekleziaj hierarĥioj en la estinteco, kiam IKR estis deviga, permesis ke la prireligiaj lecionoj estu je la komenco de la taga klashoraro, por ke la tuta tago estu markita per Fido.

Nino Vessella Florenco 2006

elŝuti :

2007-04 Ateismo
PDF - 462.1 kb, 0 x 0 pixels