Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo
puce Feliĉan novan jaron al vi ĉiuj !
puce Hans-Georg Kaiser : Je l’ nova jaro ! (rimpoemo)
puce Novjara saluto 2018 al niaj legantoj
puce Pri la magio de nova komenco (fotoj &j diroj)

Pri la magio de nova komenco (fotoj &j diroj)

Novjara saluto al niaj legantoj (fotoj & diroj)

Pri la magio 
de nova komenco 

Novjara saluto al niaj legantoj
 

Kaj subite vi scias :
Estas la tempo
komenci ion NOVAN
kaj fidi pri la sorĉo
de la komenco.

Majstro Eckhart


Ŝanĝu de tempo al tempo
la lokon de via restado !
Via animo volas elkreskigi
novan ŝoson. 

Karl Gutzkow


Via estonteco estas tio,
al kio vi volas fari ĝin.
Estonteco estas voli.

Dalai-lamao


En tempoj, kiuj
portas la ĝermon de estontecaj
decidoj en si,
oni devas lasi nin solaj.


Franz Herwig


Faru tion, pri kio vi scias,
ke ĝi estas ĝusta.

Indiĝena saĝo en Ameriko


Nenio estigas pli da paco
ol farita decido.

Charles Maurice de Talleyrand


Se la vento de ŝanĝiĝoj blovas,
kelkaj konstruas murojn kaj
la aliaj ventmuelilojn.


El Ĉinio


La ideala tago
venos neniam.
La ideala tago estas hodiaŭ,
se ni faros ĝin tia.

Horaz


Nur tiuj, kiuj kuraĝas
fiaski en granda stilo,
povas havi ankaŭ sukceson
en granda stilo.

Robert F.Kennedy

 

Nenio estas tiel freŝiga,
kiel kuraĝa paŝo trans la proprajn limojn.

Keith Haring



 
La sorto metas nokton ĉirkaŭ nin
kaj donas al ni nur torĉojn
por la sekva vojo,
por ke ni ne afliktiĝu
pri la abismoj de la estonteco
kaj pri la distanco ĝis la celo.

Jean Paul 



Ankaŭ el ŝtonoj,
kiujn oni metas al ni sur la vojon,
oni povas konstrui belan.

Johano Lupiro de Goeto



La plej granda sukceso,
kiun homo povas atingi,
estas povi vivi laŭ siaj
propraj imagoj.

Christopher Morley

 


Oni bezonas iom da fantazio,
kaj ĉiuj seruroj malfermiĝas.

Barono de Munkhaŭseno



Kien ni do iras ?
Ĉiam hejmen.

Novalis


 
Sciu, ke vi estas dua malgranda mondo
kaj ke Suno kaj Luno estas en vi mem,
kaj same la steloj.

Origeno

 


La komenco de pli grandaj okazaĵoj
– kiel la komenco
de grandaj riveroj –
ofte ne frapas la atenton
kaj malgrandas.

Jonathan Swift



Kien ajn vi iras,
iru kun via tuta koro.

Konfuceo 


***

Karaj legantoj,

Dorothea & H.-G. Kaiser
deziras al vi
sukcesan novan jaron
kun multe da feliĉo
kaj sano !

***


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio