Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

La Liberpenso adresas siajn plej korajn bondezirojn al Benoît XVI :

HAPPY BIRTHDAY, SINJOR’ VATICAN !

Ne temas pri misparolo de Marilyn Monroe ! La "Ŝtato" Vatikano ja atingis sian kanonan aĝon je 80 jaroj, la lastan 11an de februaro. Ĝia papa (papo itallingve) nomiĝas Pie XI (pseŭdonomo heredita el kelkaj murdaj kruc-militoj), kaj ĝia panjo nomiĝas per la mildsona nomo Benito Mussolini, kromnomata "la Duce" inter du masakroj de kontraŭfaŝistoj.
Ni bedaŭras ke tia datreveno ne okazigis grandan feston aŭ, pli kulture, grandan internacian kolokvon pri la historio de Vatikano, kiun povus animi la honesta historiisto Msr-o Richard Williamson, freŝdate surscenigita ĉe amas-medioj pro originala analizo de la malapero (ni ne aŭdacas paroli pri genocido) de ses milionoj da judoj. Tio bele aspektus kaj certe pasiigus la amasojn.

Joseph Ratzinger Ĉu aĉulo aŭ amata de aĉuloj ?

En mallonga parolado, la Papo substrekis ke "La Ŝtato Vatikano entenas trezorojn da piemo, da historio, da arto, kaj konservas ĉiesheredaĵon valoran por la tuta homaro". Niaj traserĉoj, kvankam "pedantaj", trovis neniun spuron pri eĉa ratifikado de minimuma Deklaracio de Homaj Rajtoj, eĉ ne de obtuzvoĉa kondamno de iu ajn faŝista aŭ korporacia reĝimo. Ni cetere plu restas mirigitaj antaŭ lia prisilento, inda je Pie XII, pri ratifikado de ajna direktivo el la Internacia Buroo de l’ Laboro, fare de la "Ŝtato" Vatikano.

Benoît XVI neniel elvokis, kaj tio kompreneblas, la "anekdotojn" de Vatikano, ankaŭ kiuj estas valoraj ĉiesheredaĵoj en tiu senco ke ili provizas nin per netaksebla instruo pri la fieco, la malĉasteco, la krueleco, la avideco kaj la rabemo de multnombraj el liaj antaŭuloj.
La Papo adresis siajn dankojn al "ĉiuj kiuj estintece kaj estantece korifeas la vivon de la ŝtato de La Vatikana Civito". Oni sentas emocion kaj amon, kio ja estas natura kiam oni scias ke la unua "korifeo" estis Benito Mussolini, subskribinto de la interkonsento de la Latran kun la reprezentantoj de la Papo Pie XI. Bela epoko !

Efektive, kiam oni juna, sur la placo Saint-Pierre, laŭpaŝas la pavimitan linion kiu signas la "landlimon" de Vatikano, oni estas emociita kaj mirigita de tiu magia linio kiu irigas onin de iu mondo al alia. Kiam pli maljuna, al oni evidentiĝas la artefarita flanko de la afero, kaj oni pli volonte pensus pri romia Disneylando, ja bone konstruita.

Fakte, la onidirita "Ŝtato" Vatikano estas nur kreitaĵo de Mussolini. Cetere ne ekzistas vatikana civitaneco. Estus pli da funkciuloj dungitaj de Vatikano ol da "vatikanaj civitanoj". Tiu nocio "vatikana civitaneco" estis ĉefe uzata por ŝtel-migrigi naziojn el Eŭropo en 1945 per la reto "ratslines" (rat-savvojo).

Laŭ la lastaj "tezoj de la liberalismo", tio signifus ke Vatikano estas la lasta komunista ŝtato ! Efektive, laŭ tiu tezo, la nombro de funkciuloj, rilate al la nombro de loĝantoj estas la esenca kriterio de la "kolektivismo". Krome, ĉio estas proprietaĵo de la Ŝtato en Vatikano !

Tiu teokrata "princlando", estrata de absoluta ĉefo, sen politikaj partioj, sen liberaj sindikatoj, sen ajna (eĉ la plej elementa) speco de demokratio, i.a. balota, estis tamen konfirmita de la itala registaro, en 1984, per interkonsento kiu implicis kelkajn modifojn de la Konkordato de 1929. Cetere sur tiu ĉi lasta teksto sin apogas nun Silvio Berlusconi por sia klerika atako.

La Nacia federacio de la Liberpenso povus ĝoji pro tia datrevena memorigo nur se temus pri la lasta. Ĝi daŭrigas (sian batalon kontraŭ ĉiuj obskurantismoj, por la libereco de la mensoj, por la digneco de la Homaro.

Liberpenso Nek dio, nek mastro. Vivu la sociala, teren la klerikalaĉo.

Kun la Internacia Unio Humanisma kaj Laika (IHEU), ĝi daŭrigas sian aktivadon por totala kaj efektiva Disigo de ĉiuj klerikoj kaj de ĉiuj ŝtatoj, kaj por malapero de la teokrataj "Ŝtatoj".

Parizon, la 2an de majo 2009a

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio