Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

KONTRAŬKLERIKALA LITERATURO

Sennaciulo, Novembro-Decembro 2015, n-ro 11-12 ( 1325-1326), p.12


JPEG - 14.3 kb
La Babilona Putino

"La albigensoj alnomis la romkatolikan eklezion “la babilona putino”, esprimo ĉerpita el Apokalipso. La libro La babilona putino, de la kolombia verkisto Fernando Vallejo, metas en lumon ampleksan esploron pri la krimoj plenumitaj de la katolika eklezio nome de Kristo ekde la jaro 323, kiam unu el la multaj tiamaj kristanaj sektoj memnomata katolika, nome universala, profitante de la triumfo de la gento-murda imperiestro Konstanteno, turniĝis de viktimo –la epiteto, kiun ĝi donis al si– en murdanton. Jam nuntempe, kaj fine de sia ĉefpontifika regado, Johano Paŭlo la 2a pardonpetis pro cento el tiuj krimoj.

Kun granda historia rigoro, Fernando Vallejo senmaskigas tiun dogman kredon, kiu dum mil sepcent jaroj makuliĝis per sango kaj kontraŭstaris ajnajn progreson kaj liberon. Ni staras antaŭ senmitiga verko".

La ĉi-supra citaĵo estas mia esperantigo de la komento legebla sur la dorsa kovrilo de la libro La puta de Babilonia [La babilona putino], Fernando Vallejo, Seix Barral, 2010, 317 p. Jen ĉi-sube mia esperantigo de du fragmentoj de ĉi verko :

"Meze de 1209, komandante armeon de murdistoj, la papa legato Arnoldo Amalriko sieĝis la urbon Béziers, bastiono de la okcitanaj albigensoj, kun la postulo, ke oni transdonu al li ducent el la plej konataj el tiuj herezuloj, kiuj tie rifuĝis, interŝanĝe kontraŭ pardono al la urbo. Amalriko estis monaĥo cisterciano je la servo de Inocento la 3a ; lia armeo konsistis en tumultema amaso da solduloj, dukoj, grafoj, servistoj, burĝoj, kamparanoj, feŭdaj episkopoj kaj senlaboraj kavaliroj ; kaj la albigensoj estis la plej devotaj sekvantoj de Kristo, aŭ, se pli bone diri, de tio, kio la naivuloj kredas, ke estis Kristo : la homo plej nobla kaj justa produktita de la homaro, nia lasta espero. Jen kio sekvis : kroĉiĝinte al la kruco de tiu espero, ili fine estis masakritaj. La Béziers-anoj alprenis la decidon rezisti kaj ne transdoni siajn protektatojn, sed, pro neprudentaĵo far sencele hastaj junuloj, la urbo falis en la manojn de la sieĝantoj, kaj ĉi tiuj, kun katolika fervoro, sin fordonis al rabo kaj al ekstermo. Sed kiel do distingi la ortodoksajn kristanojn disde la albigensoj ? La ordo far Amalriko jenis : “Mortigu ilin ĉiujn, ke jam poste la Sinjoro vidos, kiuj estas la liuloj”. Kaj tiel, sen distingoj, kaj herezuloj kaj katolikoj egale faladis kun la gorĝo tranĉita. Meze de la konfuzo kaj la teroro, multaj rifuĝis en la preĝejoj, kies pordojn la invadantoj renversis per hakoj : ili envenis kantante la kanton Veni Sancte Spiritus kaj entreprenis gorĝo-tranĉadon. Nur en la preĝejo Sankta Maria Magdalena ili masakris sep mil homojn, inkluzive de virinoj, infanoj kaj geolduloj.

JPEG - 22.8 kb
Lotario Conti diris Inocento la 3-a

“Hodiaŭ, Via Sankteco –tiunokte Amalriko skribis al Inocento la 3a–, dudek mil urbanoj estis armile mortigitaj sendepende de sekso kaj aĝo”. Albigensoj aŭ ne, ĉiuj dudek mil estis kristanoj. Kaj tiel, tiu krima papo kun la moka nomo Inocento [1] sukcesis mortigi en unu sola tago kaj en unu sola urbo dek- aŭ dudek-oble pli da samreligianoj ol la romiaj imperiestroj en la tiel nomata “epoko de la martiroj” laŭlonge kaj laŭlarĝe de la Imperio. Se oni estus mortiginta ilin ĉiujn, ni ne havintus Amalrikojn, nek Inocentojn, nek Mez-epokon ! Kiel feliĉus nun la mondo sen la abomeninda ombro de Kristo ! Sed ne, la Sankta Spirito, kiu elfekas fajrajn langojn, jam antaŭe ordonis alian aferon".

"Post Béziers falis Carcassonne, kie Amalriko faris grafo de la urbo veteranon de la Kvara Krucmilito, Simonon de Montforto, kaj samtempe donis al li la komandon de la heterogena armeo kun la rekomendo, ke li traktu Okcitanion kiel landon de herezuloj kaj ke li sentu sin libera por ekstermi ilin laŭvole sen fari prizonulojn. Tiun konsilon la nova grafo principe ne sekvis : en Bram li mortigis eĉ ne unu, ilin ĉiujn li blindigis. Aŭ, se ĝuste diri, ĉiujn, krom unu, kiun li faris unuokula por ke, per sia unusola okulo, li povu gvidi ĝis Cabaret la ceteron el ili, nome la kolumnon de blinduloj, kiuj antaŭeniris jene : malantaŭa blindulo kun la manoj sur la ŝultroj de la blindulo tuj antaŭa, kaj antaŭ ili ĉiuj, la duonokululo tiel, ke ĉe la vido de tia halucina miriapodo, la malamikojn de Inocento trafu la konvena timo al Dio".

JPEG - 10.2 kb
Simono de Montforto

Miguel Fernández


[1] inocento : homo pur-anima, neniel konscianta la malbonon, senkulpa, nekonscia pri la ekzisto de la malbono aŭ de la fimoralo. “Tiu, kiun ne malpurigis la malbono”. (Neologisma glosaro).

elŝuti :

Sennaciulo201511-12_p1-3
PDF - 3.6 Mb, 0 x 0 pixels