Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Berlina komentario pri la Fundamento
puce Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
puce Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj
puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)
puce Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
puce Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

La kazo de la propraj nomoj


Kiu nomas,
tiu dominas


“La dolaro estas nia mono kaj via problemo”... Tion abrupte asertis al eŭropanoj John Connally, la sekretario de la usona Trezorejo. Li tiel bonege konfirmis, ke mono ne estas neŭtrala ilo, ke ĝi povas utili “per si mem”. Al tia konkludo progresive alvenis modernaj ekonomikistoj (ekz. Keynes). La reĝoj cetere delonge konis la intereson manipuli la monon.

Lingvo estas iom kiel mono. “En la 20a jarcento la dominanta potenco estas Usono, la planeda lingvo estas la angla, la ĝeneraliĝanta ekonomika modelo estas la anglo-saksa kapitalismo”, asertis Margaret Thatcher (la 19an de julio 2000 en la universitato de Stanford). Ŝi bone vidis tiel, ke lingvo samkiel mono ne estas neŭtrala ilo, ke ambaŭ povas servi al potenco. Ŝia observo tiel kongruis kun la penso de Zamenhof, kiu jam fine de la 19a jarcento malkovris tiun intereson de lingvo per si mem, tiun malneŭtralecon lingvan, kvankam li havis alian sentemon ol tiu Sinjorino. Kiel vi parolas, tiel vi estas... La konvinko de Zamenhof poste pli kaj pli preciziĝis. “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan !”, asertis li dum la Esperanta kongreso de Genève (1906). Oni eĉ povus aldoni “aŭ servi al hegemoniaj celoj”...

Tiel, la lingvo Esperanto “per si mem” interesu la progresemulojn, kiuj celas la “forkondukon de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo” (art. 1 de la statuto de SAT). Laŭ tiuj ĉi aktivuloj, Esperanto estu ilo, kiu devas kontribui al tia progreso. Ĉiuj ni scias, ke ajna ilo ne estas neŭtrala, ankaŭ ke bona manlaboristo laboras per bonaj instrumentoj. Kia estu la lingva instrumento de la progresemuloj ? “La lingvo Esperanto”, jen bona komenco de respondo. Sed kia Esperanto ?

La Esperanto de la progresemuloj havas iun internan ideon, liberecan kaj universalisman, kiu jam ekzistas en la tuta malnova socialisma movado. Jam per la problemo de propraj nomoj, ni devas komenci serĉi respondon. De Zamenhof ĝisnune tiu temo fluigis oceanon da inko. Al ĝi mi do aldonos glaseton per tiu artikolo. Ni povos vidi ke malantaŭ tiu temo kaŝiĝas gravaj aferoj, kiuj rilatas al la estonteco de nia tuta movado. Ĉu ni devas daŭre malprogresi aŭ ĉu ni kapablas malfermiĝi al la ekstera mondo ? La progresemaj esperantistoj troviĝas tie antaŭ grava elekto.

***

Unue iom da politiko... Du diferencaj skoloj kontraŭstaras sin reciproke en la socialisma movado ekde la komenco de l’ 19a jarcento, du grandaj politikaj tradicioj :

– Unuflanke estas la jakobena. Ĝi ŝuldas sian nomon al la klubo de la Jakobenoj, agadinta dum la Franca revolucio. La jakobenismo estas niveliga, centraliza, ankaŭ aŭtoritate naciisma. Ĝi arbitre dispecigis Francion, forbalais la kvardekon de ĝiaj malnovaj provincoj kun ties riĉaj apartaĵoj, draste anstataŭigis ilin per la duoblo da artefaritaj departementoj. “Leĝo estas sama por ĉiuj”... Vi imagu oficiron, kiu volas perfektan trupon, envicigas laŭ rekta linio junajn soldatojn al ili kriante : “mi volas vidi nenion transpasantan, unusolan kapon !” (pri la aspektoj pozitivaj aŭ negativaj de tiu jakobenismo en la politika kampo, ekstertema ĉi tie, ni sekve ne debatos).

– Aliflanke estas la liberala. Ĝia malproksima fonto troviĝas ĉe la fama slogano de Rabelais : “Faru, kion vi volos !” Unu granda patro de tiu liberala skolo estas Max Stirner, germana filozofo, kiu famiĝis pro sia kulto al la individuo, al ĝia “sankta egoismo”. Stirner povas esti agnoskata tiel de individuismaj anarkiistoj, kiel aliflanke de ultra-kapitalistoj, libertarianoj.

Kion povas prezenti ambaŭ skoloj en la Esperanto-movado ? Endas nepre antaŭnoti tie, ke la ĉi-supre menciita “lingva stirnerismo” estas nur teoria modelo. Mi ĝis nun trovis neniun esperantiston, kiu serioze apogus tian lingvan individuismon. Feliĉe... Imagu en Esperantio gravan stirneran movadon, kiu abolus ĉian lingvan konvencion, instigus ĉiun esperantiston nomi ĉion laŭvole... Kreskigante sian influon en niaj rondoj, tiu individuistaro tiel okazigus la plej vastan kaĉon iam viditan. Ja tio estus la morto de Esperanto.

Ĉu oni preferu la jakobenojn ? Tiuj ĉi celas drastajn regulojn, trudajn harmoniigojn, striktajn konvenciojn pri la uzo de Esperanto, eĉ pri la propraj nomoj. Ĉi skolo havas tiel la notindan tendencon ĝeneraligi la finaĵon “o” de ĉiuj nomoj, eĉ personaj. Ni nomos tiun praktikon o-finaĵismo. Multaj amikoj ne nepre jakobenoj, dume fervoraj esperantistoj, tiel sin kromnomas “Jakvo”, “Petro”, “Rikardo”... Renesance, kelkaj humanistoj, adorantoj de la latina kulturo, samtiel fariĝis us-finaĵistoj, sin kromnomante Erasmus, Morus, Grotius, Kotopus...

Oni tutcerte havas plenan rajton sin nomi laŭvole, neniu serioze kontestos tion. Oni same havas la rajton sinvesti, ŝanĝi la koloron de siaj haroj, la formon de sia nazo, ktp... Logikaj progresemuloj plene agnosku la bazajn homajn rajtojn, interalie pri diferenco kaj memdetermino. Problemo venas, kiam ĉiuj ni havus la saman veston, nazon, saman harkoloron... “Enuo naskiĝis el unuformeco”.

Ne estas malfacile vidi, ke la o-finaĵistoj multiĝas en Esperantio, ne nur ekster SAT, ankaŭ ene de nia asocio, eĉ paradokse ĉe liberecanoj. Tio ne gravas en si mem. Problemo venas, kiam o-finaĵisto fariĝas ultra-jakobeno. Tiam tiu nova religiulo, kvazaŭ per laika bapto, provas oficiale enigi ĉiun novulon en sian Eklezion, kun ĝia ambicio universala, ekumena (tiel la “Uma” de la religiaj islamanoj). Bob estas tiel baptita “Bobo”, Mary “Mario”, ktp. Kiel ribelema herezulo, mi plurfoje petis al tia jakobeno, ke li alnomu min fonetike, dum tiu ĉi neperturbiĝe daŭre aldonas la vokalon “o” al miaj nomoj. Tio tute ne gravas. Oni civile alnomas min Ĝemil Kessous (aŭ Ksus, laŭ la araba prononco), miaj amikoj kaj aliaj proksimuloj nur Ĝemil... La aliaj elturniĝu.

Pli granda problemo venas, kiam la ultra-jakobenismo ĝeneraliĝas al historiaj aŭ kolektivaj propraj nomoj, tiuj de nia geografio aŭ historio. Mi ne certas, ke la generalo Charles de Gaulle, kiu havis “ian ideon pri Francio” – kaj alian sendube pli malestiman pri Esperanto – ŝategus sian Esperantan baptonomon "Karlo de Golo". Plenumu etan opinienketon demandante al loĝantoj de la franca regiono “Poitou-Charente” (fonetike “Puatu-Ŝarant”), ĉu ili akceptas la nomon “Piktavi-Ĉarentano”. La ĝenerala respondo, je 99,9%, ne lasas dubon.

Ĉu ni estas nepre enfermitaj en la rigora alternativo jakobenismo-stirnerismo ? La problemon de la propraj nomoj pridebatis esperantistoj de pli ol unu jarcento, jam de Zamenhof. Cetere, la sinteno de la iniciatoro de Esperanto – kiu persone preskaŭ neniam uzis o-finaĵon ĉe siaj diversaj (pseŭdo-)nomoj – povas montri al ni interesan mezan vojon.

***

Nek jakobeno, nek stirneristo estis fakte Zamenhof. Théophile Cart verkis tiuteman interesan studaĵon (Pri Landnomoj, 1927). Ni ĝin rapide resumu. En la frua epoko de la Esperanto-movado, Zamenhof tendencis ĉion reguligi per la sistemo “uj”. Li tiel skribis “Brazilujo”, “Meksikujo”, “Palestinujo”, ktp. Poste, sekve de korespondado kun tutmondaj esperantistoj kaj de la starigo unuan adresaron, Zamenhof ekkonsciis pri mankoj de tiu sistemo. Tiel li ekprovis “Brazilo”, “Meksiko”, “Palestino”...

Poste venis kurta tempo, kiam li aprobis la sistemon proponitan de la franco Paul Fructier, kun ties “Aŭstrolando”, “Brazillando” kaj alia “Meksiklando”. En 1904-1906, Zamenhof parte konvertiĝis al la “io-sistemo”. En sia Homaranismo li tiel venis al la solvo formi landonomojn per la originala nomo de iliaj ĉefurboj (ĉu Parizio, ĉu Alĝerlando). Li klarigis tion, ĉar li ne volas, ke la landoj havu la nomojn de popoloj, ĉefe invadintoj (ekz. angloj aŭ frankoj).

Finfine venis la “Opus Magnum”, la Granda Verko de Zamenhof : la hebrea Biblio, kies tradukon li finis en 1915, kiam la Unua Mondmilito jam ekis. Tiu laboro elĉerpis lin tiagrade, ke tio tutcerte hastigis lian forpason du jarojn poste, en 1917. Cetere, la personaj nomoj estas tie plejofte skribitaj laŭ ilia origina hebrea fonetiko : "Adam", "Eva", "Kain", ktp... Rilate al geografiaj nomoj, la afero aspektas pli kompleksa. Oni povas legi "Judujo", "Egiptujo", "Samario"... unuflanke, sed aliflanke "Izrael", "Babel", "Edom", ktp. La aŭtoro povas eĉ eviti rekte nomi la lokon, farante ĝin atributo de la “lando” (lando "Galilea" aŭ lando "de Edom").

Kion eblas konkludi post tiu eta trarigardo ? Jam la juna Zamenhof serĉis solvon, sen alporti formalan respondon :

“Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero : aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geografia, historia k.c., kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bone difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton” (La Esperantisto, n° 35, 1891).

Zamenhof skribis tion en 1891, do en la frua epoko de Esperanto, kiam la movado komencis ekflugi, baldaŭ impetanta ĝis 1914. Cetere, malgraŭ notindaj sukcesoj, li neniam obtenis la dek milionojn da promesoj optimisme antaŭviditajn en sia “Unua Libro” de 1887. Depost tiu tempo, kelkaj esperantistoj pasie serĉas harmoniigon pri geografia kaj historia vortaro. Artikoloj kaj aliaj debatoj – foje akraj – multiĝas prie. Eĉ reta forumo, dediĉata al “klasikaj landonomoj”, estis kreita cele “gardi la unuformecon kaj neŭtralecon de landonomoj en Esperanto kaj savi la logikon de la landonoma sistemo kiel intencita de Zamenhof”...

Problemo estas, ke Zamenhof, kiu dekomence pli malpli “intencis” ion prie, poste neniam trovis la kvadraturon de tiu infera cirklo. Li male konsciiĝis progresive pri la danĝero de provo rilate al tiutema harmoniigo kun “bone difinita komuna regulo”, pri la danĝero de unuformeco. Li tiel evoluis direkte al iu libereca sistemo, meza vojo inter jakobenismo kaj stirnerismo. Tion montras lia Biblio kun ties sennombraj kriptaj mesaĝoj. La esperantlingva "Malnova Testamento" tiel estas kvazaŭ la nova testamento de Zamenhof.

***

… Mi vetas fakte, ke neniu iam sukcesos trovi ajnan idealan harmoniigon. Kial ? Tial ke la landonomoj apartenas al pli ĝenerala kategorio de la homecaj propraj nomoj (individuaj aŭ kolektivaj). Kaj ke tiu vasta kategorio – la homo, kun la regiono en kiu ĝi vivas, kun la asocio en kiu ĝi grupiĝas – estas ege ribelema, se devigita sperti eksteran difinon, esti enfermita en tiu aŭ alia kategorio kun ties rilata etikedo.

Ĝis la jaro 2006 Plutono estis klasata kiel la naŭa planedo de Suno. La 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio decidis, ke ĝi ne plu estas planedo. La malfeliĉa Plutono de tiam estis draste retroigita en la suban kategorion de “planedoidoj”. Ĝi tiel ricevis numeron kiel vulgara interstela korpo.

Hodiaŭ troviĝas Esperantaj debatoj, kie oni diskutas pri iuj propraj nomoj, kvazaŭ ili estus mineralaĵoj. Kion oni povas senprobleme fari al senanima objekto, eĉ al animalo, tio ja estas pli malfacila rilate la homecan kampon. La marksistoj jam evidentigis ke la homo, pere de ties diferencaj asocioj (triboj, nacioj, eklezioj, partioj, sindikatoj, SAT, ktp...), estas kaj la pasiva produkto (objekto) de la historio kaj ĝia aktiva produktanto (subjekto)… Tiu aparta “produkto-produktanto” tamen, eĉ mizerulo, ne estas ajna produktaĵo kaj ne tro ŝatas, ke oni ĝin taksu tia (*). Provu alinomi aliulon kontraŭ ĝia volo, jen bona maniero malamikiĝi !

Edward Said tion montris en sia fama verko Orientalism (1978), kies subtitolo ne lasas dubon : “Oriento kreita de Okcidento”. Tiu palestina aŭtoro estas per tiu verko elstara iniciatoro de la “post-koloniismo”, skolo kiu provas iom malkoloniadi la historion. Rebate al Said, Bernard Lewis, iu usona nov-konservativulo, skribis “La Muzulmana Malkovro de Eŭropo” (1982), kun foje trafaj observoj. Ĝis la komenco de la dua jarmilo (epoko de la krucmilitoj), Eŭropo ne ĉesis sperti koloniadojn kaj aliajn deeksterajn invadojn. Ĝi tiel estis ja pli la pasiva produktaĵo de la historio, ol ties aktiva produktanto... De tiam, Eŭropo rekaptis la perditan tempon.

Krom okaze de “Tutmondo kreita de (iu) Esperantistaro”, ĝenerala harmoniigo de propraj nomoj ne eblas esperantlingve, ne pli ol ajnalingve... Tio kondukus nin al la plej diktatoreca formo de jakobenismo. Mi pardonpetas al eminentaj aŭtoroj (interalie Lanti, Laval aŭ William Auld), pro mia disopinio. En 1927 Lanti iniciatis nian faman PIV, de kiu la tuta SAT fariĝis la verkestro kunlabore de eminentaj akademianoj. Saman vortaran normigon, sed rilate al propraj nomoj, Rajmundo Laval proponis ekigi en 1952 (per artikolo en Sennacieca Revuo). Nia kamarado tiel montriĝis fidela al la juna Zamenhof kun lia projekto de “Esperanta vortaro geografia, historia k.c.” (1891). Ĝisnune do, tio neniam sukcesis.

Enreale tia provo pri desupra harmoniigo, ne kalkulanta kun la koncernatoj, povas montriĝi danĝera, kontraŭproduktiva. Tia laboro estas ne nur senutila, sed povas esti iel noca por la progresemuloj, malŝparigante ilian laborforton, izolante ilin disde la “reala mondo”. Tio povas forpuŝi el niaj vicoj eventualajn simpatiantojn.

Ni observu tiun ekzemplon de unu el miaj du hejmlandoj, kiun oni kutime nomas “Alĝerio” (laŭ rekomendo de nia akademio). La vorto fontas el la araba El Ĝezajer, kiu signifas “insulon” kaj poste fariĝis franclingve “Algérie”. Kiu scias ĉu morgaŭ, kiam nia finvenko proksimiĝos, dek mil fervoraj tiulandaj esperantistoj kunvenus decidante oficiale nomi sian landon “Elĝezaerio” aŭ nur “Elĝezajer” (kio bonege kongruas kun la araba prononcado) ?

Jam en PIV neeblas trovi alian nomon ol “Heine” rilate al la fama germana poeto (1797—1856). Ni observu la Esperantan Vikipedion. Frue aŭ ne, Esperanta vortaro pri propraj nomoj estos tiel starigata kun ĉapitroj “q”, “w”, “x” kaj “y” kun la rilataj nomoj (ekz. Yourcenar Marguerite), ilia kiel eble proksima fonetiko (“Jursenar Margerit”) kun eventuale, se diferenca, la kutima Esperanta vortigado. Vidu ankaŭ la kazon “Washington-Ŭaŝington-Vaŝington”... La o-finaĵo plejofte superfluas tie, ĉar la baza esperantisto, kiu konsultas nian vortaron, ne malscias, ke temas pri nomo propra. Iuj deklinacioj povas tamen fojfoje montriĝi iom tiklaj.

***

La esperantismo estas “penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Depost tiu deklaracio, adoptita en 1905, la progresemaj esperantistoj sukcesis obteni gravajn sukcesojn en popolaj medioj. Du grandaj ondoj, kiuj sekvis ambaŭ mondmilitojn, ebligis la naskiĝon kaj la disvolviĝon de la “laborista esperantismo” kara al Lanti. Ĝis niaj maldekstraj rondoj, multnombraj modestaj aktivuloj alfluis, al kiuj estis instruata nia lingvo, ties jam riĉa historio. Inter ili troviĝas nun kleraj aktivuloj, kiuj al Esperanto ŝuldas gravan parton de sia kulturo. Multaj inter ni havas tiajn konatojn proksime al si.

Hodiaŭ nia progresema movado ja pli malkreskas, ol ĉiuj aliaj en Esperantio. Tion klarigas tutcerte objektivaj cirkonstancoj. Pro tiu historio pena, sangabunda, la tuta progresismo, ne nur la Esperanta, spertis gravajn elreviĝojn dum la 20a jarcento. La ĝenerala sociala krizo senteble akriĝis meze de la 1970aj jaroj, kun la fino de la ora epoko de la kapitalismo kaj la ĝenerala manko de perspektivo, de alternativo. La komenco de la 21a jarcento ne estas pli esperiga.

En 1980, precize kun la akriĝo de la krizo, naskiĝis la “raŭmismo”. Aperinta en senespera epoko, tiu ideologio emfazas iun naturan tendencon al aŭtonomismo, al “parceligo”, kiu ekzistis jam antaŭe en Esperantio. Pro tia refaldo mi tute ne intencas lanĉi ŝtonojn al la raŭmistoj laŭmezure, kiel ili ne malhelpas la agadon de la progresemuloj, de la finvenkistoj. Ili tutcerte siavice ebligis iujn progresojn al nia lingvo. Problemo venas, kiam multiĝoj de agadoj iel sektecaj fine okazigus minacon kontraŭ la tuta Esperanto-movado. Ekzistas tiam reala danĝero de secesio disde la ekstera mondo.

Unu baza kondiĉo rilate al la rekreskado de la progresema Esperantismo estas, ke ni jam finfinu tiun kvazaŭ “skizoidan manion”. Ke ni estu en la popoloj “kiel fiŝoj en akvo”, asertis la generalo Vo Ngujen Ĝiap (mi persone preferas tiun ĉi skribadon ol la tradician “Võ Nguyên Giáp”, atende la momenton, kiam sufiĉe populara vjetnama movado findecidos)...

Kiam la progresemaj esperantistoj malfermos la pordojn, tiel aerumante sian tutan domon, kiam ili aŭdacos iri eksteren, sekve, kiam ili notinde re-ampleksigos sian aŭskultantaron, tiam al ĉiuj konservativuloj ili povos serene aserti : “Esperanto estas nia lingvo kaj via problemo”... Estonteco diros al ni, ĉu ni jam tuŝis la fundon de la banejo... alivorte, ĉu la rekresko povas eki.

Ĝemil Ksus, fine de januaro 2016


(*) La homo estas “produkto-produktanto” ne nur rilate al la historio, sed ankaŭ rilate al la kapitalismo. Vidu la faman verkon de Piero Sraffa, elstara disĉiplo de Keynes, kie li analizas la kapitalismon “Produktado de varoj pere de varoj” (Production of Commodities by Means of Commodities, laŭ la titolo de tiu libro publikigita en 1960). Kompreneble la tiel nomataj “varoj”, kiuj produktas aliajn varojn, estas la laboristoj mem, tiel truddevigataj eniri tiun inferan rondon sin vendante.

Fontoj

La tutaj fontoj de tiu ĉi artikolo estas alireblaj per la Reto. Estas notinde konsulteblaj :

– La Sankta Biblio de Zamenhof (Nova kaj Manova Testamento) : http://www.steloj.de/esperanto/biblio/

– La verko de Téophile Cart (kun resumo) ĉe : https://eo.wikipedia.org/wiki/Pri_Landnomoj_%E2%80%93_La_sistemo_de_Dro_Zamenhof._Rimarkoj_pri_la_Propraj_Nomoj_en_Esperanto_kaj_ilia_transskribo

– Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (1934) :
http://satesperanto.org/Lanti-pri-esperantigo-de-propraj.html

– La samtema artikolo de Valo aperinta en Sennacieca Revuo (1952) : http://satesperanto.org/Pri-propraj-nomoj.html

– William Auld samteme kaj pli freŝe http://satesperanto.org/Auxldo-Auld-pri-esperantigo-de.html

– Kiuj daŭre kredas je la valoro “gardi la unuformecon kaj neutralecon de landonomoj en Esperanto”, tiuj povas peti aliĝon al la forumo : https://groups.yahoo.com/neo/groups/klasikaj-landonomoj/info

– Finfine, rilate la raŭmismon eblas konsulti mian artikolon “Raŭmismo kaj postmodernismo” ĉe : http://www.satesperanto.org/Rauxmismo-kaj-novliberalismo.html

(Versio iom diferenca, “Raŭmismo kaj novliberalismo”, aperis en Sennaciulo 2013, n-ro 01-04).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio