sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










La prusa arkianĝelo (el la unua DADA-ekspozicio en Berlino)



La prusa arkianĝelo


El la alta ĉielo, de tie mi venas

Por kompreni tiun artverkon
tute, oni ekzerce marŝu ĉiutage
dek du horojn kun plenpakita simio
kaj batalkampe ekipite sur
la kampo de Tempelhof.

Heartfield-Schlichter mont.


DADA vivas !
DADA estas politika !!


Teo van Duesburg :
Ĉio en nia tempo estas DADA, nur ne la dadaistoj. Se la dadaistoj estus dadaistoj, la dadistoj ne estus dadaistoj.

Teo van Duesbueg :
DADA ne estas artmovado, sed direkto de la vivo mem.

Richard Huelsenbeck :
Tiun DADA oni ne povas kompreni, oni devas travivi ĝin.

"DADA estas mensostato, kiu koncernas la personecon mem, sen perforti ĝin."


"Ni trovis tiun DADA, ni estas DADA kaj ni havas tiun DADA, DADA estis trovita en leksikono. Ĝi havas la signifon "nenio". Jen la gravega nenio, je kio nenio havas signifon."

Hugo Ball :
DADA estas la animo de l’ mondo, DADA estas "sensacio", DADA estas la plej bona liliosapo de l’ mondo."

Hildegard Rasch
Kio ajn estas DADA ; DADA vivas.

elŝuti :


JPEG - 712.5 kb, 1088 x 860 pixels