Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Esperanto

En la sama rubriko

puce Esperanto ? Kio estas tio ?
puce Eugène Lanti - la sennaciisto
puce Kio estas SAT ?
puce La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
puce Olimpiaj ludoj en Barcelono
puce Temas pri demokratio ! ... inkluzive lingva !
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito

Komuniko prezentita en la Kongreso pri Civitana Milito (Madrido, 27-29/11/2006)

En tiu ĉi komuniko ni konigos elementon tre malmulte traktitan en la studoj pri la Hispana Intercivitana Milito publikigitaj en la hispana lingvo, nome, la dummilitan utiligadon de la internacia lingvo Esperanto. Ni konsideras ke ĝi povas trovi intereson inter la fakuloj pro kelkaj motivoj. Unualoke, temas pri aspekto de la propaganda batalo disvolvita dum la milito, en si mem interesa en la kunteksto de la ideologia lukto ĉirkaŭ ĝi.

Dualoke, ĝi permesos al ni alproksimiĝi al socia movado kies trajtoj estas tipaj por la ideologia kunteksto antaŭ la milito, kvankam kun kultura fono kiu donas al ĝi propran karakteron.

Fine, ĝi ebligos al ni doni al la hispanaj historiistoj ekrigardon al la historio de la esperantista movado, kolektivo tre nekonata en la akademia medio, se ne submetita al fortaj antaŭjuĝoj, kiuj en certaj kazoj transdoniĝis al ĝiaj anoj, kolektivo kiu tamen entenis en si aron da personoj influaj en la politika, socia kaj kultura vivo, kiuj konsideris Esperanton grava elekto inter siaj interesoj.

Oni tiurilate devas indiki ke la Milito kaŭzis fortegan krizon al la hispana esperantista movado, kiu estis atinginta imponan evoluon dum la 30-aj jaroj. Ĝi praktike malaperis ĝis la fino de la 40-aj jaroj, kaj kapablis releviĝi nur kun multe da malfacilaĵoj, tiel ke ĝi ne plu atingis ĝis nun la gravan disvastiĝon, kiun ĝi havis tiuepoke. Tio okazigis ankaŭ gravan rompon en la historia kontinueco de la organizita esperantista movado. Tial, la historio de la esperantista movado estas konata nur fragmente, preskaŭ sole en publikigaĵoj verkitaj en la lingvo Esperanto mem.

1. La esperantista movado antaŭ la komenco de la intercivitana milito

Kiel estas konate, la internacia lingvo Esperanto havas kiel naskiĝdaton la jaron 1887, per la publikigo de libro enhavanta la proponon de nova konstruita lingvo, fare de juda okulisto, naskita en la tiama Rusa Imperio, Lazaro Zamenhof. Inter la lingvoj en kiuj li sinsekve publikigis sian proponon ne troviĝas la hispana, sed rapide ekestas intereso de kelkaj hispaniaj intelektuloj, kaj jam sekvontjare komenciĝas la organizado de nukleoj de interesitaj homoj.

La movado kreskas rapide, kaj komencas altiri personojn de ĉiuj sociaj klasoj kaj ideologioj, eble kun plimulto de membroj de tio kion ni povus nomi progresema etburĝaro. Oni kreas diversajn klubojn, kiuj en 1903 formas la “Hispanan Societon por Propagando de Esperanto” (HSpPE). En 1909 oni celebras en Barcelono la 5-an Internacian Kongreson de Esperanto. La movado kreskas forte, sed kun notindaj organizaj mankoj.

La Unua Mondmilito provokas krizon en la internacia esperantista movado, kiu havas sekvojn ankaŭ en Hispanio. Tamen, dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj la nombro de esperantoparolantoj notinde kreskas.

La esperantista movado tiuepoka estas tre plureca kaj tre fragmenta, kaj tial estas tre malfacile kaj precipe malĝuste fari ĝeneraligojn pri ĝi.

Krom la parolantoj ne organizitaj, kiuj utiligis la lingvon sporade, aŭ ĝin uzis ekzemple nur por korespondi kun alilandaj parolantoj, ekzistis kluboj kaj grupoj organizitaj loke, laŭ ideologiaj elektoj, profesiaj okupoj aŭ personaj interesoj. Siavice ekzistis pli vastaj cirkloj, kiuj klopodis influi la socion ilin ĉirkaŭantan, aŭ kiuj formiĝis simple por la propagando, la instruado aŭ la praktikado de la lingvo. Kiel ni nun vidos, inter la asocioj kutime ekzistis kunlaboro en la taskoj de disvastigo de la lingvo, sed ankaŭ malsamaj opinioj pri la konceptado kaj la organizado.

La plej bone organizita grupo je ŝtata nivelo estis la Hispana Esperanto-Asocio (HEA). Ĝi estis fondita en 1925, post la malapero de la menciita HSpPE dum la Granda Milito. Ĝi estis la alekstera reprezentanto de la hispana esperantista movado, kaj disvolvis gravan propagandan laboron ĉe oficialaj instancoj. Ĝia nedisputebla gvidanto dum la tuta periodo estis la fama militisto Julio Mangada Rosenörn, framasono kaj konata pro siaj ideoj, kiujn liaj armekunuloj konsideris radikalaj.

Mangada ĉefrolis en multnombraj politikaj agadoj, kaj ankaŭ estis tre konata lia rilato al Esperanto, pri kiu li disvolvis laborojn ne nur organizajn kaj propagandajn, sed ankaŭ literaturajn. Li havis famon de strangulo, kaj oni povas aserti ke tiu famo iel etendiĝis al la esperantistoj kiel kolektivo, kvankam inter la membroj de la Asocio troviĝis tre diversaj personecoj, multaj el kiuj estis tre integritaj en la socion de la epoko. Ni povas citi, ekzemple, la altan proporcion de militistoj aŭ sacerdotoj, kune kun instruistoj aŭ anoj de liberalaj profesioj.

La Asocio okazigis multnombrajn propagandajn taskojn en oficialaj instancoj, kaj atingis en tiu laboro neneglektindajn sukcesojn, tiel ke Mangada kaj aliaj anoj reprezentis la registaron en diversaj internaciaj kunvenoj.

Tiu ĉi laboro estis malpli estimata de alia grava grupo de esperantistoj, kiu preferis ke la laboro de propagando kaj disvastigo de Esperanto okazu je loka aŭ regiona nivelo, kaj ke la tutlanda asocio havu nur kunordigan karakteron. Tiu ĉi tendenco estis favorata de la Kataluna Esperantista Federacio, kiu estis atinginta ke Katalunujo fariĝu unu el la lokoj el la mondo kie plej fruktiĝis la klopodoj por Esperanto. Kune kun aliaj grupoj aragonaj, asturaj kaj valenciaj, ili konsistigis la t.n. Hispanan Esperantistan Konfederacion. Ambaŭ grupoj, la Asocio kaj la Konfederacio tenis gravan rivalecon, kiun influis ankaŭ personaj malamikecoj, kaj en kiu ne mankis eĉ oficialaj denuncoj.

Trian grupon konsistigis la laborista esperantismo. Diversaj grupoj de laboristoj estis adoptintaj Esperanton kiel rimedon de favorado de la tiam nomata proleta internaciismo. En 1921 estis fondita asocio kun la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu havis sian bazon en Parizo, oponis al la laŭnoma neŭtralismo de la ĉefa fluo de la esperantismo, kiun ĝi nomis burĝa, kaj pretis utiligi Esperanton kiel revolucian ilon.

Legu plu...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio