Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce F. Kafka : Ekiro
puce F. Kafka : Malgranda fabelo (fablotraduko)
puce F. Kafka : Turbo (fablotraduko)
puce F.Kafka : La proceso (romantraduko)
puce Kafka : Antaŭ la leĝo

F.Kafka : La proceso (romantraduko)



F. Kafka
La proceso


La romanon tradukis
Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ la originalo "Der Prozeß",
lasta tradukversio : 08-a de junio en 2023,
lingve kontrolis Vladimir Türk
aranĝis : Frank Vohla kaj Hans-Heorg Kaiser

Bookshop BoD

paperlibro + e-libro
306 paĝoj
ISBN-9783757813550 (paperlibro)
ISBN-9783757842345 (e-libro)
prezo : 14,99 € (paperlibro)
prezo : 4,99 € (e-libro)
Formato : 14,8 x 21 cm)
aperigdato : 15.06.2023
eldonejo "Books on demand"
lingvo Esperanto

amazon

paperlibro
por PRIME-membroj senkosta transporto
Prezo : 14,99 €


LA PROCESO

romano de F. Kafka

Josefo K. estis arestata. La cirkonstancoj estas ne nur strangaj, ĉar la arestigo okazas en dormochambro ĉe lia luigantino, ja K. tute ne povas klarigi al si, kion li krimis. Li ankaŭ ne ekscias ion pri tio, sed li troviĝas per unu fojo en la proceso. Kelkajn monatojn li iel provas ignori tiun proceson, kaj tamen li trovas certajn helpemulojn : advokaton, pentriston, diversajn inojn kaj aliajn, ĝis kiam li fine tamen senpotence devos akcepti sian mortkon-damnon en ŝtonrompejo.

Kafka kreis sian romanon kvazaŭ je la komenco de la literatura modernismo. El groteskaj elementoj, surrealismo kaj timiga superrealeco li kunfandis minace misteran atmosferon de la senpotenco de la individuo, kiu kiel tielnomata kafkaeco eniris en la ĝeneralan internacian lingvan uzon.

La nefinitan romanon Kafka metis flanken en la jaro 1914. Sed lia amiko Maks Brod publikis ĝin post la morto de Kafka en la jaro 1925. Kritikistoj komprenis la verkon entuziasme kiel surscenigon de la ekzistanta kondamn-iteco de la moderna individuo, kiu fakte senkulpe kulpas kaj estas tirata en la malstromon de nereale malraciaj okazaĵoj. La proceso estas la plej influa verko de Kafka kaj unu el la plej elstaraj verkoj de la moderna literaturo.

Kafka rakontas kiel la ĉiutaga vivo de Jozefo K. per perforta fremda potenco subite tute ŝanĝiĝis. Sen scii, kial, arestas lin oficistoj de obskura juĝejo je lia trideka naskiĝtago. Kvankam li komence ankoraŭ ŝercas pri tio, la proceso pli kaj pli okupas lian vivon. Li neglektas sian laboron en la banko kaj kolektigas aliancanojn ĉirkaŭ si, kiuj tute ne estas utilaj al li en la enigma proceso. Iutage, unu tagon antau sia 31-a naskiĝtago du senditoj de la juĝejo forkondukas la bankiston K. kaj poste ekzekutas lin.

Kafka sukcesas fascini la leganton per sia hipoteza rakontostilo, jen miksaĵo de travivitaj interparoladoj kaj sobra detala priskribado. Tiuj stilrimedoj formis la nocion kafkaeco, kiu celas nedifinitan timon pri hororige absurda potenco.

Jam en la jaro 1914 verkis Kafka la libron en vere krea ebriego. Sed ĝi estis publikita nur en la jaro 1925, do jaron post la morto de Kafka. La mirinda verko pri minacanta burokrata tribunala maŝino, kiu apenaŭ plu racie trapenetreblas, estas ankaŭ pro ties sugestiva lingvo kaj facila legebleco ankoraŭ nun tre ŝatata unika romano, kiu efikas kiel sagaca komentaro pri nia tielnomata moderna tempo.


F. Kafka

Magra afiŝo por hastemuloj

Kafka estis tre magra. Li estis la plej magra homo, kiun li konis. Ankaŭ lia vivo ekstere rigardata estis magra. Kafka naskiĝis je la 3-a de julio en la jaro 1883 en Prago, kiel la unua infano de la komercisto Hermann Kafka kaj de ties edzino Julie, naskita Löwy. Krom Berlino Kafka vizitis nur Munkenon, Zurikon, Parizon ; Milanon, Vienon, Budapeŝton, Venecion kaj Veronan. Kafka estis judo. Li vizitis Nordan Maron kaj Baltan Maron kaj la italan Adrian Maron. Kaj li ofte enamiĝis, plej profunde en la ĵurnalistinon kaj kofran portantinon Milena Jesenska , plej feliĉe al Dora Diamant. Kafka trifoje fianĉiĝis ; dufoje kun la dungita estrino Felice Bauer, unufoje kun la sekretariino kaj pli posta modistino Julie Wohryzek.

Kafka studis kemion, germanistikon kaj arthistorion, poste li decidiĝis por juro kaj estis promociita en 1906 kiel doktoro de la Leĝo. Kafka estis dum longa tempo vegetarano. Kafka ŝatis meblojn el Hellerau. La okulkoloro de Kafka estas plu diskutata. Kafka havis tri fratinojn. Kafka laboris kiel juristo en la Laboristo-Akcidento-Asekurejo. Je la unua de julio en 1922 li estis pensiuligita. La plej bonaj geamikoj de Kafka estis Maks Brod, Ernst Weiss, Milena Jesenska, Robert Klopstock kaj Oskar Baum. Kafka preskaŭ ĉiutage skribis almenaŭ leteron. Unu el tiuj leteroj diras dekfoje pli pri Kafka ol tiu ĉi afiŝo.

Nur ĉirkaŭ kvardek prozotekstojn povis verki Kafka dum sia mallonga vivo. Inter ili estas la tri romanfragmentoj : "La perdito", "La proceso" kaj "La kastelo". Krome naŭ grandaj rakontoj : "La verdikto", "La hejtisto", "La transformiĝo", "En la punkolonio", "Raporto por akademio", "Unua sufero", "Malgrandulino", "Artisto pri malsateco" kaj "Jozefino, la kantistino aŭ La popolo de la musoj".

Kafka verkis proksimume trimil kvarcent literaturajn paĝojn. De tiuj li juĝis nur tricent kvindek publikindaj. Kafka ricevis 1915 la premian sumon de la Fontane-premio, sed ne la premion mem.

Kafka malsaniĝis je tuberkulozo. Kafka ofte restadis en sanatorioj. Ankaŭ tie li laŭaserte ne renkontis homon, kiu estis tiom magra, kiom li mem. Kafka vivis en Prago, Zürau kaj Berlino. Kafka havis problemon kun sia patro. Kafka mortis je la 3-a de julio en 1924 en Kierling ĉe Vieno. Kafka supozis, ke li estis tiel magra, ĉar ĉio, kio ne estis tute vivnecesa, fluis en lian verkadon.


Hans-Georg Kaiser tradukis laŭ Karla Reimert,
el "KAFKA por hastemuloj"


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio