Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kongreso 2016 - Hercbergo
puce Bonvenon al Hercbergo !
puce Bonvenon !
puce Fotoj pri Hercberga SAT-kongreso
puce Gvidrezolucio kaj Deklaracio 2016
puce Paŝoj al plia tutmondeco
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio kaj Deklaracio 2016

Gvidrezolucio de la 89-a SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016

La 89-a Kongreso de SAT okazis en Sieber en Herzberg am Harz, Germanio, de la 16-a ĝis la 23-a de Julio de 2016.


Pri kongresoj

La SAT-Kongreso

 akceptis kiel kongresurbon de 2017 Seulon en Koreio kaj sugestas, ke la Plenum-Komitato (PK) kaj antaŭaj Organizaj Kongresaj Komitatoj (OKK) konsilu la venontan OKK-on pri la organizado (laŭ la peto de tiu ĉi),
 konstatas, ke por la sekvantaj kongresoj post 2017 daŭre ekzistas du eblecoj : kongreso en Kragujevac’, Serbio, en 2018, kaj kongreso en Leŝefoŝ’, Svedio, en 2019, kvankam ambaŭ ankoraŭ ne estas konfirmitaj ;
 konsilas al la venonta OKK, konsulte kun la PK, elekti malferman kongrestemon, ne specife fokusitan al Koreio (ekzemple « mondo sen limoj » aŭ « laborista vivo en nuna epoko » ktp.),
 petas al la PK, informi laŭ kiuj kriterioj oni atribuu help-monon por kongresi,
 petas de la PK, precizigi aŭ aldoni al la regularo pri kongresoj detalojn elprenitajn de pasintaj ĝeneralaj komentoj pri la organizado,
 petas, ke la PK daŭre kaj firme rilatu kun la OKK por helpi al la plenumo de la regularo por garantii konvenajn disvolvkondiĉojn por la kongreso,
 notas kaj aprobas, ke la PK konstatis kaj bedaŭras surlokajn praktikajn problemojn, kaj klopodos organiziĝi por pli efike helpi al la OKK-oj por solvi malfacilaĵojn, kiuj eventuale povos aperi dum la organizado de venontaj kongresoj,
 proponas, ke laŭeble la dato de la SAT-kongreso kongruu kun tiu de la Internacia Junulara Kongreso (IJK), por ankaŭ doni eblecon al junuloj partopreni en la SAT-kongreso,
 sugestas, ke dum ĉiu kongreso estu ebleco praktike refreŝigi la konojn de la kongresanoj pri la uzo kaj ĝisdatigo de la retejo,
 esperas, ke realigeblas kursoj de Esperanto dum venontaj kongresoj,
 instigas la anaron kiel eble plej frue aliĝi al la Seula kongreso okazonta de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto 2017,
 petas de la PK prepari la voĉdonajn kunvenojn tiel, ke la volo (re)kandidatiĝi aŭ ne de la neĉeestantoj estu tute klara.

Pri la SAT-retejo

La SAT-kongreso

 instigas la mastrumantojn, fari la retpaĝon (precipe la serĉofunkcion) pli uzebla, ordigi ĝin kaj precizigi la statistikon,
 kuraĝigas ĉiujn membrojn, nutri aŭ nutrigi la retejon per aktualaj informoj kaj fotoj (ekz. pri kongresoj),
 petas la membraron enmeti en la retejon pli da materialo en aliaj lingvoj por kuraĝigi homojn, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton, lerni ĝin por povi membriĝi en la asocio,
 invitas la membraron zorgi, ke la retejo estu pli uzata.

Pri aliaj taskoj

La SAT-kongreso

 dankas al la du SAT-anoj pretaj esti novaj perantoj por « senperantaj membroj »,
 memorigas pri la bezono de nova peranto por Nederlando kaj Serbio (eventuale ankaŭ por Germanio),
 kuraĝigas la PK-on, la perantojn kaj la membrojn plej bone interrilati kaj plej aktive partopreni en la asocio,
 bonvenigas novajn kandidatiĝojn al PK kaj sugestas la oficialan kandidatiĝon de Amparado Cisnero,
 alvokas la PK-on decidi pri la uzo de la sidejo, ĉu plu teni ĝin aŭ transloki ĝin al malpli multekosta loko,
 sugestas, ke farotaj laboroj estu publike anoncitaj pere de Sennaciulo al ĉiuj membroj por kandidatigi prefere membrojn antaŭ ol kontaktiĝi kun ekster-SAT-aj profesiuloj, por zorgi, ke laboroj estu faritaj kun pli da engaĝiĝo,
 bonvenigas la proponon plibonigi kaj ĝisdatigi la Adresaron per la ĝustigo de loknomoj, per la aldono de prononcindiko en la loka lingvo, per la aldono (eble aparte) de la plej proksima granda urbo, kaj eble per la aldono de la Esperanta formo de la loknomo,
 instigas la membrojn de SAT pensi, kiel engaĝi en SAT novajn lernantojn de Esperanto per Duolingo kaj aliaj retejoj,
 alvokas SAT-anojn alproksimigi SAT-on al la sindikatoj kaj al la laboristoj, por ke SAT povu informi pri iliaj luktoj kaj interesoj kaj reciproke,
 konstatas malkonsenton pri kelkaj kontribuoj al la revuo Sennaciulo, kio estigas la demandon, ĉu cenzuri aŭ atentigi pri eble polemika artikolo kaj pri la nura respondeco de la aŭtoro mem. Pri tio, oni povas aŭ akcepti nur artikolojn laŭ la celoj de SAT aŭ anstataŭ cenzuri kontribuon instigi debatojn, rebatojn kaj malsimilajn opiniojn apud la artikoloj.
 salutas laboron de la Eldona Fako Kooperativa (EFK ; aperigo de « La Rejnoro » kaj « La progresema Esperanto-movado en perspektivo ») kaj instigas anojn kontribui pri preparataj eldonaĵoj, notinde la libron pri la unua mondmilito,
 instigas la EFK-on daŭrigi la eldonadon de elektronikaj versioj de libroj kaj informi pri tio en Sennaciulo.

Deklaracio

La 89-a SAT-kongreso okazinta en Hercbergo ĉe Harco (Germanio) de la 16-a ĝis la 23-a de Julio de 2016

 kontraŭas la militojn kaj denuncas la atencojn ĉie en la mondo,
 maltrankviliĝas pri tiom da senlaboruloj kaj laboristoj kun rubokontraktoj, eĉ en landoj laŭdire evoluiĝintaj, kaj konscias pri la suferoj kaŭzitaj de la rezultanta malsufiĉo de la salajro,
 tre bedaŭras kreskon de naciismaj partioj kaj movadoj en multaj landoj,
 kritikas la plejparte trankviligan reagon de la Eŭropaj registaroj al la sendemokratiigaj agoj de pluraj ŝtatoj, aparte de la Turka,
 kondamnas la komplicecon de multlandaj firmaoj kaj interesataj registaroj en la fakta forrabo de raraj resursoj, kio kontribuas al internaj kaj internaciaj armitaj konfliktoj en Afriko, Mezoriento kaj Sudameriko,
 kulpigas la koncernatajn registarojn pro livero de armiloj al militantaj landoj en Mezoriento, Afriko kaj ĉie tra la mondo,
 emfazas la postulon de SAT bonvenigi enmigrantojn kaj rifuĝintojn kaj respekti la rajton de homoj cirkuli kie ajn, konsciante ke la multaj militoj kaj malbonaj vivkondiĉoj en kelkaj lokoj de la mondo malebligas la vivon en tiuj lokoj,
 kontestas la distingon ofte voĉitan de politikistoj kaj gazetaro inter bonaj militrifuĝintoj kaj malbonaj bonvivemuloj, kiuj laŭ ili nur venas al la riĉaj landoj por ĝui laŭdire nemerititan agrablan vivon,
 subtenas la ideon, ke homaj rajtoj kaj tutmondaj agadoj ne estas limigitaj de landlimoj kaj ke homoj rajtas kaj devas unuiĝi por defendi similajn vidpunktojn kaj kune lukti kaj agadi,
 reemfazas sian zorgemon rilate urĝecon de la ekologia situacio, ligita kun klimataj perturboj rezultantaj grandparte de homa agado kadre de kapitalisma kreskismo, kaj alvokas al konsiderado kaj ekutiligo de alternativoj, ĉu laŭ individua, ĉu laŭ kolektiva povo, kaj sur loka, kaj sur monda skaloj,
 atentigas pri la fandiĝo de la glaĉeroj en multaj regionoj kaj la endanĝerigo de multaj vivoj,
 rimarkas, ke troa kaj ekologidamaĝa transportado estas kaŭzata ne nur de malbona planado kaj konsumado, sed ankaŭ pro uzo de malaltpagataj laboristoj en foraj lokoj,
 malakceptas la venenadon kaj la minacon per atomenergio kaj atomaj armiloj sur nia tuta planedo,
 subtenas plivastigon de vera « justa komerco », kiam ekologia kaj « justa » produktado ne eblas surloke.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio