Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)

La 15an de aŭgusto 2012 okazis la kunsido de la Liberecana Frakcio de SAT en Jalto, Ukrainujo. Ĝin partoprenis dekunu SAT-anoj : Karmela Cidoncha, Andreo Hoaro, An-Mari’ Leprevost, Flora Markovo, Vito Markovo, Vladimir Minin’, Rafaelo Mateos González, Nikolao Gudskov, Marcelo Redoulez, José Salguero Rodríguez (Kani) kaj Pierre Soubourou (Ŝtonĉjo).

K-do Kani unue klarigis la celojn de la LF, t.e. 1) informi pri kaj varbi al Esperanto en liberecanaj medioj 2) interŝanĝi informojn kaj konsilojn por kiel eble plej efike agadi tiucele. Li poste priskribis la ĝeneralan funkciadon de la frakcio. La ĉefaj komunikiloj de la frakcio nuntempe estas la dissendolisto kaj la retpaĝo.

Oni poste parolis pri la Internaciaj renkontiĝoj anarĥiismaj, kiuj okazis en Sankta-Imjero (france Saint-Imier), Svisujo, de la 8a ĝis la 12a de aŭgusto 2012. Pluraj anoj de la LF partoprenis tiujn renkontiĝojn. Ili ties disdonis flugfoliojn kaj dum kunveno parolis pri Esperanto, SAT kaj la LF. Almenaŭ deko da ĉeestantoj ekinteresiĝis pri la temo kaj diskutis kun LF-anoj. La flugfolioj disdonitaj estas plurlingvaj : krom la originala teksto en Esperanto, aperis tradukoj en la angla, la franca, la germana, la hispana, la itala, la kroata kaj la rusa.

La situacion en anarĥiistaj medioj rilate al Esperanto oni poste pridiskutis. En Hispanujo, diris k-doj Kani kaj Rafaelo, la sinteno de la ĉefaj liberecanaj sindikatoj (NKL kaj ĜKL) estas relative favoraj al Esperanto. Plie, la universitatnivelaj revuoj liberecanaj Germinal kaj Estudios aperigas resumon en Esperanto por ĉiu artikolo. Kvankam relative ofte favoraj al Esperanto, tamen multaj sindikatanoj ne havas sufiĉe da tempo por lerni aŭ utiligi ĝin.

K-do Redoulez, ano de la franca fervojista sindikato klasbatala SUD-Rail, diris, ke en ĉi tiu sindikato agadas relative multaj anarĥiistoj. Tamen, tiel same, kiel en Hispanujo, ili diras, ke ili ne havas sufiĉe da tempo por lerni Esperanton, kvankam ili agnoskas ties utilecon.

K-do Hoaro anoncis, ke en Montpeliero (Sudfrancujo), liberecana asocio, kiu nomiĝas “Centre Ascaso-Durruti” kaj kadre de kiu interalie okazas debatoj kaj prelegoj, pretas disponigi sian lokon por Esperanto-kursoj. Tamen, ĝis nun, neniu Montpelierano sin proponis por gvidi kurson en tiu loko. Kvankam li ne ankoraŭ sentas sin preta, tamen K-do Hoaro pli kaj pli intencas kapti tiun bonan okazon kaj sin proponi.

Finfine oni alvokis al partoprenado en la venonta SAT-kongreso, kiu okazos en Madrido, Hispanujo. Tie, ni LF-anoj, certe profitos la okazon renkontiĝi kun liberecanaj sindikatanoj kaj agademuloj.

Por la Liberecana Frakcio de SAT, Andreo Hoaro

Sennaciulo, Septembro-Oktobro 2012, n-ro 09-10 (1287-1288) paĝo 31

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio