Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Jalto (2012)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)
puce Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Kazanlak (2008)
puce Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Antony, Francujo, 2007
puce Raporto pri la kunsidoj de la Liberecana Frakcio en Dinano, Francujo, 2014
puce Raporto : kunsido de la Liberecana Frakcio en Madrido, Hispanujo, 2013

Raporto pri la kunsido de la Liberecana Frakcio dum la Kongreso en Braŝovo, Rumanio (2010)

Kiel kutime, okazis dum la pasinta SAT-kongreso kunveneto de la Liberecana Frakcio, tio estas de SATanoj kaj kongresanoj kiuj agadas en liberecanaj medioj aŭ interesiĝas pri tio. Bedaŭrinde la ĉeesto ĉijare estis malabunda, kvankam enkadre de tre fruktodona kaj sukcesa kongreso. Tiu malamaso kontrastas kun la fakto konstatita dum la jaro, ke en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo multaj liberecanoj aktivas en liberecanaj medioj, organizas kursojn, klopodas iniciatojn aperigi esperanton ene de la ĝenerala aktivado ktp.

La unua konkludo estas ke, dum tiu frakcio ne multe pli aktivadas kiel propra instanco, oni devas uzi la eblojn aperigi en Sennaciulo tekstojn pri tiaj tendencoj kaj iniciatoj, krom tekstoj pri ĝenerala situacio rigardataj el liberecanaj vidpunktoj.

La dua temo estas la lastatempe kutima parolado pri ebloj revivigi la bulteneton Liberecana Ligilo, ĉifoje por eble nur unu aŭ du numeroj jare. Poste oni pridiskutos la aferon. Oni povus eĉ eldoni duoble ĉu per virtuala eldono kaj per papera kiu estus sendata al tiuj kiuj petos ĝin kaj al tiuj kiuj estas en malnovaj adresaroj de Liberecana Frakcio.

Same oni memorigas, ke estas du aliaj komunikiloj kiujn liberecanoj povas uzi ĉe SAT, nome la dissendolisto por retmesaĝoj kiujn ĉiuj listanoj ricevu kaj la retejo kie eblas unuflanke enmeti tekstojn pri la plej diversaj temoj kaj duaflanke pligrandigi la lokon de la Liberecana Frakcio ene de la retejo.

Kiel konkludo oni finas per debato pri kazoj de aperigo de SAT aŭ Esperanto ene de liberecanaj medioj (kursoj, prelegoj, artikoloj ktp), kiel ekzemple okazis dum la celebro de la centjariĝo de hispana sindikato CNT, pri malfacilaĵoj kiujn suferas sindikatoj, pri diversaj luktoj de laboristoj tutmonde.

Braŝovo, Rumanio, aŭgusto 2010.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio