Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Ret Marut : Antagonismo
puce Ret Marut : La timo vivi

Ret Marut : La timo vivi





Ret Marut
La timo vivi


(el la gazeto „Brikofaristo“,1917)

La potencega interna impulso de la homoj tute vivi – tute vivi per disvolvado de ĉiuj iliaj fortoj kaj latentaj kapabloj – kaj la maleblo kontentigi tiun impulson, entenas unu el la psikaj kaŭzoj de la nuna homara tragedio. Tiu kontraŭdiro kaj la streĉiĝo ekeestanta el tio, estas tio, kio tre faciligas la malhumanajn entreprenojn de militaj demagogoj, de la landrabaj furiozuloj kaj plilongigantoj de militoj. La profitintencoj de la armilaj liverantoj kaj fi-komercistoj de ĉiu speco estas rilate al tio nur akcelantaj fortoj, kiuj efikas plifortigante, sed tamen devus resti tute senefikaj, se la homaro dekomence rifuzus kunagi pri tio.


Sed kial la homoj ne povas plenforte kaj sukcese defendi sin kontraŭ tiaj al ili ĉiurilate damaĝigaj influoj ? Ĉar oni subigas ekde la infaneco je la individuoj per ĉia potenco kaj severo ĉiujn aspirojn, ĉiujn kapablojn kaj ĉiujn emojn laŭ ili vivi Ekde la unua lerneja tago de infanoj la celo de la gepatroj kontraŭ knabo direktiĝas nur al tio fiksigi la bazon de vivteniga nutrada sekureco (ekzisto), kaj kontraŭ la knabinoj – sendepende de maloftaj esceptoj – prepari ilin pri tio esti bona objekto de edzinigo. Sed ĝi estus ja senfine pli grava fari el infano kompletan harmonie edukitan homon, ja entute fari nur homon el ĝi, kaj ne nur furaĝoserĉanton. Se la infano estas aŭtentika homo, ĝi trovas la bazon kaj antaŭkondiĉojn de la plaĉa nutraĵ sekureco tute per si mem kaj bezonas por tio nek konsilojn nek eĉ devigajn direktivojn. Per si mem tiuj celadoj de la edukistoj apenaŭ estus tre danĝeraj. Sed rilate tion, ke ekzistas ĉe la sekurigo de la vivbazo ankoraŭ estas diversaj nuancoj de pli alta kaj pli malalta specoj oni preferas – por fari perfekta la malfeliĉon – tiun vivmanieron, kiu kiel eble plej frutempe metas la homojn en la staton, en kiu ili sentas sin liberigitaj de ĉiuj zorgoj pri sia estonteca vivo. Oni sidas aŭ obstine studegas, laŭ tio aŭ tio, la laŭan kvanton da jaroj kaj poste leviĝas al posteno kaj honoroj. Tiu strebado pri frua senzorgeco trovas sian plej klaran esprimon je la perspektivo pri kiel eble plej granda oficistopensio aŭ je la firma sekurigo de frua viv- aŭ vivpensio. Kaj ju pli frue estos pagata alta oficista pensio aŭ vivpensio, des pli valoras la profesio aŭ la ofico ; ju pli bona estas la pensia perspektivo des pli grasa la ofico kaj des pli influiga la socia rango. Ne tiuj efektivigas por la kulturo la plej altan kaj por la progreso de la homaro la plej valoran kaj plej gravan, kiuj jam en la aĝo de dudek unu jaroj scias senerare elkalkuli siajn estontajn oficistajn aŭ vivpensiojn aŭ la socian rangon, sed tiuj, kiuj ne scias, kiel ilia vivo en la sekva jaro deruliĝos : de la praktikantoj de liberaj profesioj. La pensiaj aspirantoj estas nenio krom la numeroj de la homaro, kiuj aŭ bremsas la progreson aŭ estas indiferentaj pri ĝi. La stimulantoj, la sturmantoj, la vojpretigantoj estas tiuj, kiujn oni ĉiam parte mirigite kaj parte kompateme demandas : „Sed, dio mia, kion vi faros tiukaze, se viaj celoj ne efektiviĝos, aŭ se vi estos malsana ? Pensu foje ankaŭ pri via oldulaĝo !“

Pensioj estu forigitaj, favore al la homaro. Anstataŭ tio estu : ŝtata subteno de ĉiu civitano, kiu fariĝis malkapabla labori aŭ kiu atingis certan aĝon. Tiu ŝtata subteno devus esti sufiĉe alta por ebligi al la ricevanto senzorgan vivon laŭ ties ĝistiamaj vivkutimoj ; kaj sensecepte ĉiu civitano aŭ ĉiu, kiu laboris fiksitan minuman kvanton da jaroj interne de popola komunumo, devus ricevi la pension sen oficiala skribo. (De la laborista pensio, kiu jam ekzistas, en tiu rilato ne povas esti la parolo, pro ties nesufiĉeco, (la aĝa limo estas tro alta kaj la cedata sumo ne menciinda.) La ŝtato pro tio ricevus multe malpli da oficistoj, sed anstataŭ tio ja des multe pli tre fervorajn homojn. La unua rezigneblus, la lasta estas nepra neceso, speciale por la ŝtato kaj por la homaro ĝenerale. La homoj ne plu urĝus al la profesioj kaj oficoj, kiuj promesas bonan kaj frutempan pension, sed al tiuj, kiuj ĝojigas ilin. Vere sukcesa estas ja nur tiu laboro, kiun oni faras kun ĝoĵo, pri kio atentigas emo, talento kaj precipa taŭgeco. La popola tuto – aŭ, aŭ se oni preferas diri tiel : la ŝtato – havus de tio la plej grandan utilon. Kiom da laborvaloroj jam pro tio estas perditaj, ĉar oni faras certan laboron nur kontraŭvole.

Sed nia tuta edukado, ja nia tuta vivo estas adaptita al tio pensi nur pri la sekurigo de la porvivo anstataŭ pri la laboro mem kaj unuavice pri la laboro. Tiu eterna timo pri la ŝanĝokazoj de la vivo, tiu ĉiama timo foje ne havi tagmanĝon, tiu ununura zorgo pri tio, kio povus (povus !) fariĝi en maljuna aĝo el iu, faras el la homoj obeulojn, sklavojn. Per tiu vivotimo oni subigas ĉiun entrepeneman spiriton kaj enkatenigas ĉiun freŝan, vivantan, senzorgeman risk- kaj vivkuraĝon. Se oni estas dungito aŭ oficisto, jen la ununura bezono estas, ke oni havu tian oficon aŭ dungadon en la plej bona kazo poreterne, se ĝi estas nur ne tro malbone pagata kaj se ĝi sekurigas la vivon en la maljuneco. Kaj tial la homoj fariĝas servilaj, subulaj kaj timemaj pro la plej mallaŭta venteto kaj lasas sen uzo rusti la plej bonajn kaj plej belajn fortojn donitajn de bonintenca naturo al oni. Nur ne ŝanĝo ! Sed je la ŝanĝo, pli ĝuste je la konscio timi neniun ŝanĝon, troviĝas la progreso kaj impeto. La aĝo : ho, mi sufiĉe bone komprenas, ke ĝi povas esti por certa homo multe pli grava kaj pli valora senbremsite ekmovi la riĉecon kaj multflankecon de la vivo, la abundon de ebloj, ĉiujn siajn fortojn kaj talentojn tiamaniere, ke tiam, kiam oni fariĝos efektive tro olda kaj malkapabla por plu labori, oni libervole finos la vivon, sed por tio kunprenas la dian konscion transmonden, ke oni nek ŝuldas ion al la vivo nek al la donitaj kapabloj, kaj do estis homo. Oni laboru, tiel bone kiel oni povas ; oni plenumu tion, al kiu onin kondukas emo kaj talento, senafliktite pri monenspezaj perspektivoj ; oni provu per ĉiuj fortoj kaj konoj ĝuste tion plej bone plenumi, pri kio oni ĝuste okupiĝas. La vivo estas tiel mallongega, kaj en la tuta eterneco oni vivas ĝin nur unufoje, kaj tamen oni plenigu ĝin nur per tio ĉiam ĉirkaŭrigardi pri pli granda mongajno ? La ŝanĝo de la vivkondiĉoj kaj de la vivkutimoj kondukas supren-malsupren, alportas feliĉon kaj malfeliĉon. Malfeliĉo, ĉu ? Ja ne povas esti malfeliĉo, se oni faras laboron kun ĝojo kaj je ĝi trovas profundan kontentiĝon ; ĝi ja ankoraŭ tiam ne povos esti malfeliĉo, se ĝi enspezigos nur tiom, ke oni ne malsatmortos. La veraj valoroj troveblas sur aliaj terenoj. Timi la multflankecon kaj riĉecon de la vivo faras laca, bremas la homojn sur pli malaltan ŝtupon de la evoluo kaj faras ilin nekapablaj kompreni la novan tempon alrapidantan kaj la novajn mondajn okazaĵojn, en kiuj ni staros post certa tempo pli profunde ol ĝuste nun, kaj iri kun ili. Tiu, kiu ne kuniras, subiĝas la radojn.

Sed tiu timo vivi estas tre disvastigita. Se la individuo havas tiun timon, tiukaze tio estas malbonega, sed parte komprenebla. Ĉar malfortaj homoj kaj tiaj, kiaj ne havas memfidon pri la giganta forto, kiu internas de ĉiu homo, ĉiam timidas kaj timas, plej multe la vivon. Sed multe pli malbona estas, se registaroj kaj regantoj timas la vivon, se ili timas la altigitan vivosenton, la altigitajn vivofortojn kaj la leviĝintan vivovolon de popolo, se ili timas doni rajtojn al popolo, kundecidigi popolon pri ĉiuj internaj kaj eksteraj okazaĵoj de la ŝtata vivo. Kiom pli ĝoje oferas popolo sangon kaj bonfarton, se ĝi vere havus certan kundecidorajton je sia sorto kaj ne nur disponas pri bona fido. Timi la junulece freŝan viglan sangoplijunigantan kunlaboron de la popolo estas la granda obstaklo, kiu, ligite kun nekompreno, estigas tiom da damaĝo ; ĉar ĉiuj popoloj en tiu ĉi mondotragedio fariĝis maturaj, eĉ, se tiu matureco ĝis tiu momento efektive mankis al ili. Nur la timo pri la vivoforta kunlaboro de la popolo estas la obstaklo ! Ĉar la timo, poste eble ne plu tiel bone povi grasigi sin je la kostoj de la publiko, povus havi ja nur homoj, kiuj estas morale tute dekadentaj. Tiu supozo tamen estu ekskludita, ĉar mia fido pri la eterna boneco en la homoj ne permesas, ke tiaj homoj povus ekzisti.

Kun melankolio ni memoras pri la hele ekflamigita animekscitiĝo de la unuaj ses semajnoj post la eksplodo de la milito. Ĝi forbloviĝis, ĝi devis forbloviĝi, ĉar la kutimigo sufokas ankaŭ la plej altan entuziasmon. Krome la homoj tiam vere estis pli bonaj, dume ni nun sufokiĝas je la komercista spirito kaj je la monenspezado. Sed kial ni ne havas kvar-aŭ sesfoje en la jaro tian kolosan entuziasmon, tian gigantan plialtigon de nia vivo ? Tio dependas nur de ni mem. Miloj de diversaj ebloj ekzistas, kiuj havigas al ni tian altan leviĝon de niaj vivosentoj kaj ĉiuj ĉi ebloj estas pli noblaj kaj pli indaj al la homoj ol la milito. Kial ni ne uzas ilin ? Kial ni ne serĉas ilin ? Pro la timo vivi ; pro la timo perdi nian ĉiam laŭ la horloĝo regulitan saman vojon al nia ĉiutaga okupo. Kaj se ni trovus neniun eblon entuziasmigi kaj ebriigi nin kune en amaso, tiukaze ni provu ĝin do ĉiu unuope solecaj kaj la miloj da diversaj ebloj pliiĝos al milionoj da ebloj. Kial kreantaj grandaj artistoj kaj diligentaj esploristoj de la scienco estas neniam militfuriozuloj ? Tio ja pripensindu de ni.

Sed kion la ŝtato faru laŭ sia eco kiel subtenforto kaj kuntenilo de la individuo por ne resti senaga kaj ne perdi la briidilojn ? Tuj post la pacodeklaro la ŝtao altirante kunvoku per ĉiuj siaj fortoj kaj ebloj ĉiujn energie agantajn, volfortajn, vivoĝojajn kaj vivjesigajn homojn el ĉiuj kultivitaj partoj de la mondo al si, de kie ajn ĝi povas ricevi ilin. Se la ŝtato rabus landojn, ĝi farus ĝin simile, sed la homoj estus malvolemaj kaj fariĝus ties plej furiozaj malamikoj kaj detruantoj. Kaj, se la ŝtato estos loginta tiujn libervole venintajn homojn al si, ĝi akceptu ilin tiel rapide kiel eblas en sia popola tuto. Koloniistoj ĉiam fariĝos la plej lojalaj civitanoj. La ŝtato tiru ilin en la interesojn kaj la politikon de l’ popolo ; ĝi zorgu, ke la lando fariĝu por ili vera patrio. Oni lasu pensi ĉiun, paroli kaj skribi, kion ŝi aŭ li volas kaj ĉiun alpreĝi tiun, kiun ŝi aŭ li volas alpreĝi sen limigi ties publikajn rajtojn. Oni ne postulu unue plurjaran restadan ateston de tia persono, sed kontrolu – sed ne eble eĉ per burokratoj – ties kapablecon kaj ties honestan volon fariĝi vera popolano. Per similaj agoj kreis saĝaj viroj mondokulturlandojn (Romia Imperio), Britlando, Usono kaj Francio (precipe tiu tion delonge intencas.) Germanio rapide kaj sen longa pripensado turilate superatutu ilin. Ĝi eĉ devos. Krome tia freŝa sangaldono ankoraŭ neniam damaĝis al popolo, sed ĉiam nur utilis. Kaj ĝi zorgu pri tio, ke al ĉiu plaĉu en Germanio, por ke la novaj civitanoj ne eble eĉ foiru kaj kunprenu malnovajn. Ĉar tiukaze, se la diro : „Kie vi bonfartas, tie estas via patrolando !“ estus mensogo, kiel oni ĉiutage instruas al ni, jen hodiaŭ vivus ne pli ol dudek milionoj da germanoj kaj germane sangaj sole en Usono. La germana popolo pripensu sufiĉe frutempe, ke ĝi bezonos post tiu mondokatastrofo fervorajn kaj vivofortajn virojn aŭ ĉiuj ties venkoj estus senvaloraj kaj la tuta sango de ties kuraĝaj filoj estus fluinta vane.



Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla en vesperoj de la klubo Karapaco.

La artikolo aperis unuafoje en la gazeto „Ziegelbrenner (Brikofaristo), Unua jaro, unua decembro de la jaro 1917, kajero 2



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio