sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Ret Marut : Antagonismo (eseo-traduko)



Mi ne povas foriri el mia tago. Sed mi staras super ĝi. Mi volas kaj ĝi estas. Ĉu reĝo iam povis fari pli ?

Registaro super mi, ĉu ?

Kie ?

Kaj se mi ne agnoskas la registaron ?!

Mi devas nur voli, kaj ĝi ne plu estas.

Registaro sen regatoj. Nu, kie estas la registaro ?

Mi ne havas iun, ĉar mi ne respektas ĝin, ĉar mi ne agnoskas ĝin.

Ĝi povas mortigi min. Ĉu ĝi tial estas registaro ?

Ŝtono, kiun knabo ĵetas al mi, povas mortigi min ; ĉevalo, kiu furioze forkuras, povas mortigi min. Ĉu ŝtono, knabo, ĉevalo tial estas registaro ?

Sed mi ripozigas miajn manojn sur mia sino.

Registara soldato povas malhelpi utilan laboron de mi - kaj nur necesa laboro estas utila. Ununura soldato ! Sed mil da registaraj soldatoj, kiuj havas kanonojn kaj tankojn, ne povas devigi min fari laboron. Ili povas devigi min stari je la laborloko, sed ili ne povas devigi min, ke la laboro, al kiu ili devigas min, estas uzebla.

Kiu havas orelojn por aŭskulti, tiu aŭdu !

Kiu havas manojn por senti, tiu sentu !

Ĉu ekzistas registaro, kiu staras super mi ? Ĝi povas mortigi min. Sed mi perdas nenion per tio, mi gajnas. Mortigito estas akuzanto, kiun neniu tribunalo kaj neniuj prizonmuroj povas silentigi.

La registaro povas mortigi min. Mi perdas nenion per tio. Sed la registaro perdas viron, pri kiu ĝi esperis, ke ĝi rajtas regi lin. Sed kio estas registaro sen viroj, kiuj ne estis regeblaj ?

Kaj se mia „ne voli esti regata“ por mi estas pli grava ol mia vivo, ĉu ? Mia vivo esas limigita, estis regata estas senlimigita.

Ho, kiel mizera vi estas, registaro ! Vi, registaro, kiu vi supozas, ke vi regas, kaj kiu vi tamen ne estas, se mi neas vin.

Ho, kiel mizeraj vi estas, vi, en viaj kunsidoj, kie vi parolas kaj ne agas.

Vi plenigas vin per malamo kontraŭ Noske, kiu jam per sia unua sanga ago ordonis la pereon al si mem.

Via malamo kontraŭ li, ĉu ? Tiu, kiu ne havas konscion kaj ne animon, de malamo neniam plu estas trafebla. Kaj kiel malamo povus trafi lin, ĉar li ne konis la amon, ĉar li estis nur gvidanto, kiu uzis la gvidatojn por povi fariĝi reganto.

Ĉu unu el viaj gvidantoj havas alian celon ol povi regi vin aŭ por regi kun vi aliajn ?

Estu ĉiu mem gvidanto !

Est ĉiu sia propra gvidanto !

Mi ne bezonas gvidanton. Por kio do vi, kiaj vi estas tiaj bonaj kiaj mi, kiuj vi povas pensi kiel mi ?

Mi volas eduki neniun.

Mi volas konvinki neniun.

Mi volas konverti neniun. Sed, se vi pensas, vi scios la veron, kaj scios kion fari.

Pensu ! Tion postuli de vi, ĉar vi estas ja homoj kaj povas pensi, estas mia rajto. Mia rajto. Mia praeterna rajto.

Donu al Noske du milionojn da registaraj soldatoj. Lasu elekti lin la soldatojn kaj oficirojn el rondoj, kiuj staras kiel homoj sur evoluŝtupo pli malalta ol tiu de tiuj, kun kiuj li volas regi. Kion tio ŝanĝus ?

Kiom da eternaj valoroj, kiom da neanstaŭigeblaj fortoj vi disipas, se vi krias : Sangohundo, ĉu ? Li ridas pri tio. Li ridas konsidere. Malamplenaj homoj ne damaĝas al la malamatoj. Malamplenaj homoj plej facile estas subigeblaj, plej facile regataj de lertaj regantoj kaj gvidantoj.

Lasu nin kunesti ! Ne, mi ne volas kunesti. Ne, mi ne volas, mi nevolas fari realpolitikon, per kiu la homaro estas pereigita. Mi ne volas plenumi pozitivan kunlaboron. La pozitivaj proponoj estas tiuj, kiuj faras el mi regaton kaj mortigas la homon en mi.

La registaro povas murdi. Ĝi povas, se ĝi volas - murdi milojn da homoj - kaj ĝi faros tion je certa horo. Tiun grandan kapablon ĝi havas. Sed ĝi ne havas la kapablon devigi min, ke mi laboru por ĝi. Kion ĝi faru, se la fervojoj ne plu veturas, se neniu karbo estas plu prenebla el la minejoj, se neniu homo plu faras municion por ĝi ? Tiukaze ĝi rifuzus al mi la nutraĵojn de la Entente. Kaj se mi do ne havas plu eĉ la plej etan intereson pri tiuj nutraĵoj, kiuj estas senvalidigitaj al mi per tio, ke oni subigas per ties helpo homojn al penspigraj sklavoj ?

Se mi diras : prefere ankoraŭ pluan jaron „elteni“, prefere lasi mortaĉi inon kaj infanon, prefere preni panon kaj ŝuojn, kiuj estas tavoligitaj malantaŭ vitrotabulo, por forlogi min kun senprecendenca impertinenteco pacience porti la skavĉenojn ! Tiukaze tio estas la unua konscia ekkrio : revolucio !

Sed en viaj kunsidoj kaj en viaj partioj vi babilaĉas kaj ŝakras aĵojn, kiuj ne koncernas vin, ĉar ili koncernas viajn tiranojn. Ridindaj marionetaj figuroj, kiuj pendas je fadenoj kaj vidas la fingrojn al kiuj, ili estas ligitaj kaj tamen ne ekrias, ke ne !

Gvidatoj ! Misgvidatoj ! Mistifikatoj ! Vi ekscitiĝas pri perforta regado, ĉu ? Sed ne ekzistas perforta regado sen tiuj, kiu volas esti regataj. Mi lasas ripozi miajn manojn sur mia sino kaj la registaro bezonas dudek oficistojn por devigi min fari ion, kion mi ne volas fari.

Se vi havas orelojn por aŭskulti, aŭskultu !

Se vi havas manojn por kapti, kaptu !

Ĉu vi atendas la profeton ? La apostolon, ĉu ? La gvidanton, ĉu ? Por eskapi al certa regado, nur por obei al nova ?!

La registaro kun ĉiuj siaj monstrecaj potencrimedoj estas nebulspiro, se mi volas tion. Kaj se mi volas tion, oni ankaŭ povas diri, se mi ne volas ĝin. Per mia nevolo mi estas pli forta ol ĉiuj potencoj, kiuj volas ion !

Ĉu vi komprenas ?

Kia mizera aĵo estas mangrenado ! Potencrimedo de mensmalfortaj servutuloj estas mitralo ! Kiu fidas al mangrenadoj kaj mitraloj, estas plej rapide regata, plej facile regata, plej rapide bezonos mastrojn super si. Mi apogas min per mia volo. Kaj per mia nevolo mi estas la plej forta kaj plej potenca el ĉiuj terloĝantoj : Mi ne volas, kaj se mi tuj devus morti. Mi ne moviĝas kaj se mi devus malsatmorti ; mi ne laboras, kaj eĉ, se mia korpo elsekiĝus ; kial koncernu min edzino, kial min koncernu infano ? Lasu ilin almozpeti, se ili estas malsataj ! Nur tiukaze mi senigos min de la regatiteco kaj de la servuteco,kaj havos mian panon kaj mian vinon abunde.

Plenigu la truojn kaj tranĉeojn, kiuj malphelpas vin sur via vojo per kadavroj ; ĉar ankaŭ ili estas pontoj. Bonaj pontoj, pli bonaj ol partiaj identigiloj.

Sed vi devas havi programojn. Se vi scias tion, kion vi volas, vi ne bezonas programojn. Kaj se vi ne scias tion, kion vi volas, la programoj eĉ malpli utilos al vi, ĉar ili havigos al vi tion, kion vi ne volas.

Pensu ! Sed vi ne povas pensi, ĉar vi bezonas statutojn, ĉar vi elektas estrarajn membrojn, ĉar vi lanĉas ministrojn, ĉar vi bezonas parlamentojn, ĉar vi ne povas vivi sen registaro, ĉar vi ne povas vivi sen gvidantoj.

Vi fordonas viajn voĉon, por perdi ilin. Kaj se vi volas uzi ilin por vi mem, vi ne plu havas voĉojn, ĉar ili mankos al vi, ĉar vi fordonis ilin.

Pensu ! Nenion alian vi devus fari. Konsciiĝu pri via trankvila pasiveco, je kiu troviĝas via nevenkebla potenco. Lasu renversiĝi senafliktite kaj kuraĝe la tutan ekonomian vivon, ĝi alportis al mi kaj al vi neniun benon.

Lasu kun konscio putriĝi la tutan industrion, alikaze pro al industrio forputros vi.

Vi strikas, ĉu ? Mian aplaŭdon al vi, servutuloj ! La industrio grasiĝas pro viaj strikoj kaj vi malsatmortas. Vi strikas kaj venkas. Ho, venkintoj ! Magran bulkon vi ricevis venkinte : sed la venkito trovis je via venkintofesto du bienojn. Ho, venkintoj ! Misvenkintoj ! Via gvidanto, fieraj venkistoj, fariĝis dum tio ministro !

Vi ne bezonas pluŝsofon en via loĝejo. La pluŝsofo, kiun vi havas, estas la signo de via servuteco. Tiom longe, kiom la sofo estas necesa por via bonfarto, vi estos sklavoj.

Unu el viaj nazgvidantoj diris : Havi kiom eble plej multajn bezonojn kaj povi kontenigi tiujn bezonojn je konteniga maniero, tio estas socialismo !

Tiu, kiu diris tion al vi, estis vanta babilaĉulo, ĉar li trompis vin pri la antaŭkondiĉoj. Li gvidis vin en la servutecon.

Ne, ne havi bezonojn kaj la malmultan necesan havigi sen servi, nur tio faras el mia reganto ne-plu-reganton. La kapitalo regas nur tie, kie oni aĉetas ion. Ĉu vi komprenas ?

Pensu ! Rekonsciiĝu pri vi mem, ne pri via programo ! Ĉiu fariĝu memulo !

Vi parolas : Mi volonte volus, sed mia amiko Maks devus kunagi, amiko Maks diras : Mi kunagos, sed mia amiko Frederiko devos ĉeesti. Kaj via amiko Frederiko diras : Ni ne povas fari tion solaj. La amaso devos far tion, ni devas havi unue la amason.

Vi neniam havos la amason. La aamso ne pensas, ĉar ĝi ne povas pensi, tial ĝi havas partiojn, programojn kaj gvidantojn.

Sed vi, la individuo, pensas, povas pensi.

La amaso postulas unuecon. Sed neniam homoj estis unuecaj, neniam homoj estos unuecaj.

Per ĉiuj viaj saĝoj, per ĉiuj teknikaj artifikaĵoj vi eĉ ne kapablas samtaktigi du horloĝojn. Sed la homoj ne estas horloĝoj. Sed vi volas samtaktigi ilin.

Ho, blindigitoj, ĉu vi povus krei cerbojn en maŝino kaj meti ilin en homojn ?

Sed vi volas havi la amason, vi volas havi la unuecon de la amaso. Kiun plian pruvon vi ankoraŭ bezonos por tio, ke vi estas gvidatoj, misgvidatoj ?

Mi devas fari ĝin. Tiukaze ankaŭ amiko Maks faros ĝin kaj ankaŭ amiko Frederiko.

Mi estas eta polveto en la amaso. Kiel la amaso povus ekmoviĝi, se mi, la eta polveto ne unue moviĝus ? La polveto devas moviĝi, tiukaze ankaŭ la amaso moviĝas. Kaj se la polveto dum tio fariĝos kadavro, ĝi stinkos. Sed ankaŭ la fiodoro de kadavro movos la amason.

Viaj gvidantoj neniam pensis pri si. Ili ĉiam pensis nur pri la popolo kaj la proletaro.

La sukceson vi vidas nun. Se ili estus pensintaj nur pri si, se ili estus rekonsciiĝintaj nur pri si, ili estus fariĝintaj homoj. Sed nun ili fariĝis partiopapoj kaj vi helotoj.

Vivi laŭ miaj propraj leĝoj. Mia propra reĝo mi volas esti, kies ununura civitano mi samtempe estas. Neniu registaro estu super mi, kaj neniuj regatoj apud mi.

Faru la saman ! Diru : Mi volas ! Diru : Mi ne volas ! Mi ne bezonas vin. Nek por gvidi nek por esti gvidata. Nek, ĉar mi estas forta, nek ĉar mi troigas min, sed ĉar mi praktikas uzuron de mia pensado. Ĉar mi ne bezonas la doton, kiu estas donita al ĉiu homo, por ke alia praktiku uzuron per ĝi kaj mi estos kondamnita al sklaveco.

Faru la saman !

Se mi volas konstrui domon, kiun mi ne povus finkonstrui, ĉar estus tro da laboro por miaj ambaŭ manoj, tiukaze mi petos vin, ke vi helpu al mi ! Tiukaze venu kaj mi faros la saman, se vi bezonos helpon. Sed mi certe ne venos por satigi vin por ke vi fariĝu uzeblaj sklavoj kiel en Ruslando.

Mia vivo estas sekura, tiom longe, kiom mi sankte respektas la vivon de miaj kunhomoj. Mi ne bezonas protektgardaron antaŭ mia domo, ĉar oni ne povas ŝteli ion de mi. Rabistoj ekzistas ĉiam nur tie, kie homo posedas pli ol li bezonas kaj aliaj ne satiĝas.

Sed vi bezonas la policon. Se du el viaj inoj kverelas, ili kuras al policejo. Se iu forprenas de vi malnovan pantoflon, vi alvokas la policon. Per vi la polico fariĝas grasa. Per vi grasigas sin la juĝistoj. Vi vokas la policon kaj donas al ĝi per tio la rajton pruvi sian neceson.

Sed mi diras al vi : Dekfoje pli bone estas kaj en eterneco, ke la polico forkonduku vin ol ke vi alkonduku la policon. Tiu, kiu bezonas la policon, estos vorita de ĝi, sed tiu, kiu ĝin ne bezonas, neniigos ĝin.

Murdon post murdo ! Sed, se mi malamus la murdiston de revoluciaj homoj, li estus ja honorata per mia malamo. Per lia unua murdo la murdisto ĉesas esti homo. Kiel mi malamu tion, kiu estas nek homo nek besto ?

Via partia identigilo faras el vi misgvidaton, mistifikaton ! Tial ĝi estas pli bona, se vi lasas vori vian monon de la vermoj ol ke vi donas ĝin al via partio, ĉar la partio konsolas vin per la estonteco, je la bonfarto de via nepoj. Sed tion ankaŭ la eklezio faras, kiu konsolas vin per la ĉiela regno. Estonteco kaj ĉiela regno estas la sama. Ili povas esti belaj, eble. Translasu la estontecon trankilve al la partio kaj la ĉielan regnon al la eklezio. Sed via estu la nuno ! Prenu ĝin. Se la estonteco estus pli bona kaj la ĉiela regno pli bela, la bonaj homoj ilin ne intencus vendi al vi por viaj groŝoj.

Mi diras al vi denove : Estas pli bone lasi forbruligi vian monon ol ke la mastro riĉigas sin je ĝi, ĉar vi aĉetas ties varojn.

Pri viaj strikoj ridas la kapitalisto. Sed je tiu tago, kiam vi unuafoje vualigas viajn gambojn per malnovaj ĉifonaĉoj anstataŭ aĉeti ŝuojn kaj ŝtrumpojn, liaj forte streĉitaj membroj tremados pro palvizaĝiga timo.

Tial detruu la ekonomian vivon ne nur de interne, sed ankaŭ de ekstere. Sur la ruinoj de la industrio ekfloros via libero, ne sur ties fortikaĵoj kaj kasteloj.

Lasu vian monon vori de la vermoj, eldevigu la dudekoblan salajron kaj malpliigu vian laboron je centobla parto de via kapablo kaj ĝi estigos al vi miloblan benon.

Incenso en preĝejo kaj babilaĉo en la kunsidoj estas la sama. Legi gazeton aŭ eĉ pagi ĝin kaj lerni preĝejajn kantojn kondukas al la sama rezulto.

Neniu dio helpos al vi, neniu programo, neniu partio, neniu gvidanto, neniu balota folieto, neniu amaso, neniu unueco. Nur mi mem povas helpi al mi. Kaj en mi mem mi helpos al ĉiuj homoj, kies larmoj fluas.

Mi helpas al mi, helpu vi al vi, frato ! Agu ! Estu volo ! Estu ago !

Vi krias, ke vivu la mondorevolucio ! Tio sonas tre bone. Sed, ĉu la telegrafaj kabloj jam estas en viaj manoj ? Ĉu vi jam eksplodigis rotacian maŝinon ? Vi krias, ke vivu la mondorevolucio ! Sed via frato, kiun vi ĉirkaŭbrakas, jam ne plu aŭdas la krion. Kiel ĝon do aŭdu la mondo ?

Ne aĉetu dimanĉan veston kaj ne hontu hejme dormi sur lignokesto kaj sen pantalonmalsupro ridante iri tra la plej elegantaj stratoj, tiel vi faros pli por la revoulicio ol kanti la "Kanton Internacian" kaj studi la galimation, kiun la papoj el Berlino kaj Moskvo vendas al vi.

Tiom longe, kiom vi havas ankoraŭ fajrereton da hontosento, ĉar vi ne povas kontentigi bezonojn, kiuj apartenas al la burĝa deco, tiom longe, kiom vi ankoraŭ hontas diri, ke vi estas fiera pri tio aspekti kiel la plej trivita kanajlo, tiom longe vi ne rajtos esperi pri libero.

La bona deco de la burĝo ne estas mia. Mi havas mian propran. Honti aspekti kiel vagabondo estas la eksluziva rajto de la burĝo. Ankaŭ havi tiun eksluzivan rajton esti rigardata kiel bona deca burĝo, faras el vi, proleto, servutulon. Esti sama al burĝo aŭ same ŝajni faras vin sklavo. Sed mi neniigas la burĝon, ĉar mi detruas lian ekziston per tio, ke mi ne enspezigas lin, ĉar mi volas aspekti kiel li.

Jam ĉiam liberaj popoloj despli facile lasis subigi sin, je pli facile ili lasis prisvati sin, ke pli bele aspektas, se oni estas vestita per katunpantalono ol ĉirkaŭkuradi nuda. La katunpantalonoj, kiujn ili tute ne bezonus, kiuj vekis nur ilian konvinkon, ke ili per tio fariĝos samrangaj al la eŭropanoj, faris el ili ekslpluatitajn sklavojn.

La mizera vitroperla ĉeno de la negrino kaj la pluŝsofo de la proleta ino estas la sama. Tio faras la viron kaj la tutan klason helotoj.

Kaj ankoraŭfoje mi diras : Devigu per ĉiuj rimedoj la dudekkvvin-oblan salajron por la kvincenta parto de via hodiaŭa laboro, manĝu sekan panon, vestu vin per ĉifonoj, kiujn vi serĉas en kunbalaitaĵo kaj nutru per via manĝo la musojn. La kompleta kaoso de la ekonomia vivo, konscie kreita per via pasiva kaj via aktiva agado, estas la unua frue lumanta krepuskiĝo, kiu faros el vi homon !

Nur la polvonuboj de komplete detruita industrio disrompas viajn ĉenojn.

Ne fliku tion, kio devas disŝiriĝi !

Ne tenu kune, kio devas renversiĝi !

Se derompiĝas ŝtono el la truddevigaj burgoj de la industria vivo kaj el la fortikaĵoj de la industrio, tuj postĵetu cent ŝtonojn.

Se vi levas nur unuopan de la derompiĝintaj ŝtonoj kaj eĉ enmetas ĝin denove, via perfido estas pli fia ol tiu de spiono, kiu ĉirkaŭee embuskas vin.

Forŝiru de via kontraŭulo la plej akrajn armilojn. Liaj plej akraj armiloj ne estas kanonoj kaj soldatoj. Oro estas malpli valora ol loza sablo, se via laboro ne subtenas ĝin.

Per la industrio vi volas demeti viajn ĉenojn, ĉu ? Per la floranta ekonomia vivo vi volas lukte venki vian kontraŭulon, ĉu ? Ĉu mi ne diris, ke vi estas burĝo, ĉar vi pensas kiel burĝo ?

La afero de la burĝo neniam povas esti via ! La industruio, kiu donis al la burĝo la potencon sklavigi vin, neniam povos doni al vi liberon aŭ vivon.

La industrio, kiu ekzistas, ne povas esti la sama, kiun vi bezonas. La industrio, kiu ekzistas, estigas nenion alian krom armiloj por sklavigi vin.

La industrio, kiu donu riĉon al via vivo, povas kreski nur sur la polvigitaj fragmentoj de la industrio, kiu ekzistas.

La gvidanto diros tion alie al vi. Tial li estas gvidanto kaj tial vi ja estas fi-gvidato.

Infannaskuloj restas en sklaveco. Sklavoj estigas infanojn. Ĉiu infano, kiun vi naskigas, estas ringo en via sklavoĉeno. Aĉetu pluŝssofon kaj nasku infanon, ambaŭ aferoj estas la sama, ambaŭ kondukas al la sama rezulto.

Se vi vian tutan havaĵon povas stivi en sakon, kiu altas ĝis viaj koksoj kaj vi povas porti tiun sakon sur viaj ŝultroj, tiam la kanonoj rustiĝos kaj la truddevigaj burgoj renversiĝos ĉe la sono de pajnofluto.

Mi agas ! Mi agas, se mi ne sentas min sufiĉe forta, aktive ! Mi agas, se mi sentas min sufiĉe forta, pasive ! La dua estas la pli forta, ĉar ĝi ne fortigas mian kontraŭulon, kiu tiras el mia aktiveco fortojn.

Mi ne atendas la unuecon ; ĉar mi estas la unueco.

Mi ne atendas la amason, ĉar mi estas la amaso.

Mi ne atendas la revolucion ; ĉar mi estas la revolucio.

Antaŭ ol estas la revolucio, devas esti revoluciulo !

Antaŭ ol estas la amaso, devas esti la unuopulo !

Antaŭ esta la unueco devas esti la unuopulo, la memulo !

La vorto devas esti antaŭ ol povas estis la bataleja kriado kaj la signalvorto.

Demokratio estas plimulto. Plimulto estas regado. La plimulto estas la vesto, sub kiu la nehomo tenas kaŝite la ponardon. La plimulto estas la cerboĉelo de tiuj, kiuj ne kapablas pensi. La plimulto esta la sceptro de la trompistoj kaj friponoj.

Voĉdono estas intencita trompo, ĉar la voĉdona malvenkinto pravas.

La voĉdonado kaj la plimulto estas la sangavidaj ekzekutistoj de la homoj.

Kontraŭrevoluciulo estas tiu, kiu aĉetas ion ; ĉar la pfenigo, kiun vi pagas fariĝos talero, per kiu oni forsekigas la medolon el viaj ostoj.

Estu vi mem kaj vi estos ĉiam unueca !

Estu volo !

Estu nevolo !

Estu ago !

Ĉu vi surgenuas kaj petas Dion aŭ ĉu vi metas vian aferon en manon de gvidanto, tio estas la sama.

Ĉu vi aĉetas al vi preĝlibron aŭ partian membran identigilon, tio estas la sama.

Forĵetu la kompaton de vi, ĉar la kompato estas la revolucio de la burĝo.

Ne priploru la viktimojn, kiuj falas en batalo, ĉar la ploro, kiu briltremas sur via okulo, plenigas tiun, kiun vi neniigu, per venkespero.

Kial koncernu vin la viktimoj, kiuj estis disŝiritaj de la dentoj de tiu monstro, pro kiu vi estas naskita por neniigi ĝin ? Ju pli granda estas la kvanto de la viktimoj, kiujn voras tiu monstro, des pli certa estos ties morto. Se eĉ multaj dioj pereas pro tro da viktimoj, kial do ne, kaj eĉ multe pli rapide, tiuj monstroj. Ĉu la monstro voras tiujn viktimojn aŭ devas ŝarĝi sin per ili aŭ lasas putri ilin sur la stratoj, tiel, ke ili plenigos la aeron per pestodoro, estas egala ; iliaj vermoj la korpon de la monstro tute manĝos.

Tiom longe, kiom estas malsatuloj apud satuloj, la kompato de la satuloj estas fia moko de la malsatantoj kaj la kompato de la malsatuloj kun la viktimoj pravigo kaj rekono de la rajto de l’ satuloj esti sataj je la kostoj de la malsataj.

Aŭskultu, se vi havas orelojn por aŭskulti !

Pensu, se vi havas cerbojn por pensi !

Sed ne kredu !

Sed kredu nenion !

Sed ne konfidu !

Fidu nur pri via propra forto !

Via forto estas neskuebla, se vi mem ne skuas ĝin. Nevenkeblaj vi estas, se vi metas viajn manojn ripozige sur la sinon ! Se estu tiel, tiukaze ne malsatmortu sen volo, sed malsatmortu kun konscio. Malsatmortu kun via volo, ne per la volo de tiuj, kiuj baldaŭ aliĝos vin ĉe la malsatmortado, tuj kiam vi komencos malsati.

La irlandanoj malsatas en la prizonoj ĝis la morto por la libero de sia lando. Ĉu via afero ne estas pli granda ol tiu de la irlandanoj ?

La popoloj de Barato ne havas armilojn kaj ili ne havas gazetojn. Sed ili detruos la mondoregnon Britlando per silenta rezisto. Kontraŭ tio ne helpos ĉiuj kananonoj kaj monsakuloj de l’ tero. Ĉu via afero ne estas tiom sankta, kiom la sankta afero de la popoloj de Barato ?

Vi mortis sur la batalejoj por tiuj, kiuj grasiĝis per via morto. Ek do, mortu por la propra afero !

Kaj mi diras al vi, ke estas pli meti la manojn ripozige sur sian sinon ol ke vi uzu mitralojn kiel helpilon. Kio estas eldevigita per armiloj, ĉiutage povas esti prenita per armiloj. Sed tion, kion vi konkeras per via volo aŭ nevolo ne povas preni Dio de vi. Ĉar dio estas nenio alia krom volo. Sed vi havas pli ol vian volon, vi havas manojn, kiuj kapablas formi tutan teron.

Mi estas nevenkebla, se mi ne volas tion, kion alia volas !

Vi estas nevenkebla, se vi ne faras tion, kion alia celas !

Vi estos nevenkeblaj, se ne la amaso, sed la individuo, la unuopulo, fariĝos pli granda kaj pli potenca ol la plej potenca reganto. La potenco de la plej potenca reganto disrompiĝas je la nevolo de la plej malforta sklavo.

Forigo de la privata posedo je la produktadaj rimedoj, ĉu ? Ne, vantaj babilaĉuloj !

Forigo de la privata posedo eĉ je la lasta pantalono !

Scio estas potenco ? Ne !

Ago estas potenco !

Sciado liberigas, ĉu ? Ne !

Ago liberigas !



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

Kelkaj rimarkoj

Preskaŭ ĉiu, kiu legas tiun artikolon, tuj pensas : "Hehe, ĉu li ne troigas la forton de la individuo ; sed pensu mem, ĉu homo sen tia konvinko povus krei ion tian, kian la sesvoluman mahagonciklon aŭ La Mortulan Ŝipon ktp....? Oni ne devas akcepti kaj eĉ ne akcepti ĉion, kion Traven asertis, sed oni lernu de li, kiom grava la propra personeco por la propra vivo estas.

Kanzonisto Biermann en sia koncerto en Kolonjo – kiu estis skandalo por la registaro en GDR – pruvis, ke homo kiel unuopulo povas sukcese embarasigi tutan ŝtaton, , se li fidas pri si kaj siaj celoj. Biermann, la tiama genia provokisto (nun li fariĝis bedaŭrinde homo sen politika konvinko) en tiu koncerto interalie diris laŭsence tion : Oni diris al mi, ke mi troigas mian kritikon pri GDR, sed ĉu mi ne devas troigi, se multaj aliaj maltroigas ? Ĝuste tion faris Marut per sia grandioza teksto, li atentigas pri tio, tumulte kaj en revolucia situacio, kiom dependas de ni mem, de nia propra personeco, kiom da potenco havas ĉiu el ni. Se ni ne havas mem potencon pri ni mem, tiukaze ni ne miru, ke aliaj kun pli da energio ol ni, havas potencon super ni. Tio estas la plej grava, kion ni povas lerni de Ret Marut. Ni lernu mem pensi, kaj ni agu laŭ nia konvinko, ne laŭ tiu, kiu estas ordonita al ni de frida potenco super ni, al kiu ni esta elmetitaj pro nia hazarda naskiteco.

La memkonscio estas la unua tre necesa evoluŝtupo kiel evoluita homo, la sekva kaj eĉ pli grava estus la agado laŭ tiu senco. Por esti homo en la senco de Diogeno, kosmopolito, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian hejmlandon kaj tial ankaŭ draste provas ŝanĝi la mondon laŭ tiu senco. Kiel esperantistoj ni disponas pri bonega lingva antaŭkondiĉo.

Sed agi kaj ne nur revi kaj esperi, devas ankaŭ ni, eĉ, se ni ĉiuj lingve pli facile povas kompreni nin ol aliaj. Libero ne riceveblas kiel donaco sur kongreso, liberon oni devas preni al si ĉiam kaj ĉie. La strebatajn kisojn de la diino Libero ni povas atendi nur tiukaze, se ni ne fordonas nian kapon je la vestejo de l’ monda teatro kaj ne translasas nian ĉiutagan liberigon al aliaj. La fiera dia damo Libero ne ĉirkaŭbrakas malkuraĝulojn. (HGK)

Sama rubriko :


puce Ret Marut : La timo vivi (eseo-traduko)

puce Ret Marut : Antagonismo (eseo-traduko)




Supren