Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni
puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco
puce Coelho : La heroldo de l’ bono
puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)
puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)
puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)
puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco

anekdototraduko


 

Paulo Coelho
Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco

Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu papero.


Iutage la urbestro vokis kelkajn metiistojn el malproksima loko al si, por ke ili konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo.

La homoj demandis reciproke, por kio la galgo estu bona.Timeme ili komencis laborigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de la leĝo.

La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ties nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.


tradukis Hans-Georg Kaiser

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio