Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni
puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco
puce Coelho : La heroldo de l’ bono
puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)
puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)
puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)
puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)




Wang Meng
Malgranda, eta kaj eĉ pli eta

(satiro el Ĉinio)

La regiona teatrostilo de la provinco H., la tielnomata H-teatro, en la lastaj jaroj iom post iom banaliĝis, kaj tio okazis tiel :

Antaŭ cent jaroj prezentiĝis tie dotita aktoro kun la artista nomo Xiang-you-hong (Odorante Ruĝa). En ĉiu ĝenro li estis bonega, kiel kantisto kaj aktoro, kiel recitisto kaj akrobato.

Lia famo estis tutmonda. Iom post iom Odorante Ruĝa maljuniĝis kaj ne povis plu prezenti sin. La aktoro, kiun la homoj ekde tiam plej ŝatis, estis la plej preferata lernanto de Odorante Ruĝa, nomata : Odorante Ruĝa la Malgranda. Tiu similis al Odorante Ruĝa ne nur rilate al siaj artistaj kapabloj, sed eĉ laŭaspekte, pro siaj preferoj kaj kutimoj li similis eksterodinare al Odorante Ruĝa. La vizaĝo de Odorante Ruĝa estis ovala kiel melonkerno. Odorante Ruĝa havis la kutimon fumi akvopipon, kaj Odorante Ruĝa la Malgranda tial same fumis ĝin. Odorante Ruĝa havis sub la maldekstra palpebro denaskan makulon. Tial Odorante Ruĝa la Malgranda per krajono desegnis same tian laŭdenaskan makulon sub sian maldekstran palpebron, kaj tiel plu kaj tiel plu. Post kiam ankaŭ Odorante Ruĝa la Malgranda maljuniĝis, Odorante Ruĝa Malgrandeta fariĝis la plej ŝatata artisto de la teatro. Kaj hodiaŭ la plej forta artista kolono de la teatro estas Odorante Ruĝa la Malgrandeteteta.

Se oni eĉ pli etigus Odorante Ruĝan la Malgrandetetetan, oni proksimiĝus laŭ la leĝoj de la infinitezima kalkulo al nulo.

tradukis Hans-Georg Kaiser
el germana traduko
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio