sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 11an de novembro 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Paŭlo Coelho : La heroldo de l’ bono


JPEG - 78 kb
Leonardo da Vinci : Sankta Vespermanĝo

Paulo Coelho
La heroldo de l’ bono


(anekdoto pri Leonardo da Vinci)

En la mezepoka jaro 1476 interparolis du viroj en preĝejo. Ili haltis kelkajn minutojn antaŭ bildo, kiu montris du anĝelojn, kiuj mane ĉe mane paŝis malsupren en urbon.

"Ni travivas la teruran tempon de l’ pesto", diris unu el la viroj. Bildoj pri anĝeloj apenaŭ adapteblas al nia tempo.

"Tio estas bildo pri la pesto", diris la alia. Estas bildoprezento el la tielnomata Legenda Aurea, religia popollibro el la mezepoko. La ruĝvesta anĝelo estas Lucifero, la maliculo. Rigardu, je la zono li portas saketon. En ĝi estas la epedemio, kiu detruis nian vivon kaj tiun de nia familio."

La alia viro rigardas la bildon detale. Efektive Lucifero portis saketon ĉe si. Sed la anĝelo, kiu kondukas lin, male aspektas trankvila, paca kaj iluminata de Dio.

Se Lucifero alportas la peston, kiu do estas la alia, kiu kondukas lin mane ?"

"Tio estas la anĝelo de l’ Sinjoro, la heroldo de l’ bono. Sen lia permeso la malica neniam povus montri sin al ni."

"Kaj kion li faras ?"

"Li montras al li la lokon, en kiu la homoj pere de la malfeliĉo estu purigitaj."

trad. Hans-Georg Kaiser


Coelho La heroldo de l’ bono

Oni rakontas, ke Leonardo da Vinci, kiam li planis sian faman freskobildon "Sankta Vespermanĝo", estis konfrontata al granda malfacilaĵo. Li devis pentri la bonon en bildo de Jesuo - kaj la malbonan en bildo de Judaso. Kiam li iutage aŭskultis ĥoron, li vidis inter la kantistoj knabon, pri kiu li pensis, ke li povus esti ideala modelo por la figuro de Kristo. Li invitis lin en sian atelieron, desegnis studojn kaj skizojn de li. Antaŭ ol la knabo foriris, li montris al li skizon pri " La lasta vespermanĝo" kaj diris al li, ke li donos al Jesuo la vizaĝon.

Tri jaroj pasis. "Sankta Vespermanĝo", kiu estis ornamonta unu el la plej konataj preĝejoj de la urbo, estis preskaŭ finita - sed Leonardo ankoraŭ ne trovis la idealan modelon por Judaso.

La kardinalo, respondeca por la preĝejo, komencis urĝi Leonardon, postulis de li rapide fini sian verkon.

Post kelkaj tagoj de serĉado la viro renkontis multe tro frue aĝiĝintan junan viron, kiu havis ĉifonojn sur la korpo kaj kuŝis ebrie en stratkanaleto. Li petis sian asistanton konduki lin en la preĝejon, ĉar li ne plu havis tempon por skizi lin.

La almozpetanto estis kondukata tien, sen vere kompreni, kio okazas. La asistantoj apogis lin tiel, ke li staris rekte, dum Leonardo kopiis ties vizaĝtrajtojn, en kiujn tiel konturite fosiĝis nekompatemo, peko kaj egoismo.

Kiam Leonardo estis preta kun sia laboro, la almozpetanto malfermis la okulojn, ĉar lia ebrieco iom perdiĝis. Li rimarkis la freskon antaŭ si kaj diris en mikso el teruriĝo kaj malĝojo : "Mi jam iam vidis tiun bildon."

"Kiam ?" demandis Leonardo.

"Antaŭ tri jaroj, antaŭ ol mi ĉion perdis, kion mi posedis. Tiam mi kantis en ĥoro kaj artisto invitis min esti la modelo por la vizaĝo de Jesuo."

tradukis Hans-Georg Kaiser

PS :
La bildo "Sankta Vespermanĝo" estas prenita el Vikipedio.