sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 11an de novembro 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)


JPEG - 36.2 kb


Kurt Tucholsky
La pulo


En la departemento du Gard – tute ĝuste, tie, kie situas Nîmes kaj la Pont du Gard : en la suda Francio – jen sidis en poŝtoficejo jam ne plu juna fraŭlino kiel oficistino, kiu havis malican kutimon : ŝi malfermis ĉeokaze la leterojn kaj legis ilin. Tion sciis ĉiu en la loko. Sed en Francio estas tiel : concierge, telefono kaj la poŝtoficejo, tio estas sanktaj institucioj, kaj tiujn oni ja rajtas tuŝi, sed oni ne tuŝu ilin, kaj tial ankaŭ neniu faras tion.

La fraŭlino do legis la leterojn, kaj kun siaj maldiskretaĵoj ŝi kelkfoje ĉagrenis la homojn.

En la departemento vivis sur bela kastelo prudenta grafo. Grafoj de tempo al tempo estas prudentaj, en Francio. Kaj tiu grafo faris iutage la sekvan :

Li mendis al si juĝejan ekzekutiston en la kastelon kaj verkis en ties ĉeesto al amiko :


Kara amiko !

Ĉar mi scias, ke fraŭlino Emilie Dupont de la poŝtejo ĉiam malfermas niajn leterojn, ĉar ŝi preskaŭ krevas pro pura scivolo, mi sendas ĉi-kune, por foje fini ŝian fi-kutimon, vivantan pulon.

Kun multaj belaj salutoj !
Grafo Koakso


Kaj tiun leteron li fermis en ĉeesto de la juĝeja ekzekutisto. Sed li ne enmetis pulon. Kiam la letero alvenis, enestis pulo.


tradukis Hans-Georg Kaiser


Kurt Tucholsky
Der Floh


Im Departement du Gard – ganz richtig, da, wo Nîmes liegt und der Pont du Gard : im südlichen Frankreich – da saß in einem Postbureau ein älteres Fräulein als Beamtin, die hatte eine böse Angewohnheit : sie machte ein bisschen die Briefe auf und las sie. Das wußte alle Welt. Aber wie das so in Frankreich geht : Concierge, Telephon und Post, das sind geheiligte Institutionen, und daran kann man schon rühren, aber daran darf man nicht rühren, und so tut es denn auch keiner.

Das Fräulein also las die Briefe und bereitete mit ihren Indiskretionen den Leuten manchen Kummer.

Im Departement wohnte auf einem schönen Schlosse ein kluger Graf. Grafen sind manchmal klug, in Frankreich. Und dieser Graf tat eines Tages folgendes :

Er bestellte sich einen Gerichtsvollzieher auf das Schloß und schrieb in seiner Gegenwart an einen Freund :

Lieber Freund !

Da ich weiß, daß das Postfräulein Emilie Dupont dauernd unsre Briefe öffnet und sie liest, weil sie vor lauter Neugier platzt, so sende ich Dir anliegend, um ihr einmal das Handwerk zu legen, einen lebendigen Floh.

Mit vielen schönen Grüßen

Graf Koks


Und diesen Brief verschloß er in Gegenwart des Gerichtsvollziehers. Er legte aber keinen Floh hinein. Als der Brief ankam, war einer drin.

Sama rubriko :


puce Anekdoto-tradukoj de Hans-Georg Kaiser

puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco (anekdoto-traduko)

puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)

puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)

puce Paŭlo Coelho : La heroldo de l’ bono

puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)

puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni (anekdoto-traduko)

puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

puce  Anekdoto pri Aleksandro de Humboldt kaj papago




Supren