Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2910 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Jevsejeva (tri poemoj por infanoj)
puce Jevsejeva : Aŭtuna melodio
puce Jevsejeva : Kuraĝa ansero
puce Jevsejeva : Murhorloĝo (rimpoemo)

Jevsejeva : Aŭtuna melodio

rimpoemo

 
 

Ludmila Jevsejeva
Aŭtuna melodio


Silentas park‘. Aleo nigra mutas.
En forgesita laŭb‘ fantomas ombra lud‘.
Aŭtun‘ sopire melodion flutas.
Melankolia sonas la prelud‘.

Banale nuda Faŭno ŝtonigita
Satane ridas al falanta stel‘
Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita.
Nenio daŭras ! … nek la viv‘, nek bel‘.

Silentas park‘. Nur sub piedo laca
Folioj flavaj flustras pri la mort‘.
Nenio daŭras !... Faŭno dorme paca
Ridetas mute sen kompata vort‘.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio