Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016

Ĉeestis : Lucette Echappé (Lumeto), Tahira Masako, Dieter Rooke, Peter Bowing, Christian Mielenz, Jocelyne Monneret, Gijermo Fians, Serĝo Sir’, Vinko Markovo, Michael Wade

Lucette : nenion faris, do donas parolvicon al aliaj.

Masakato : komunismo bonas, ne nepre komunista partio

Dieter : agadas kun Lutermano en aliaj asocioj. Klopodas aktivi ĉie.

Peter Bowing : neniam estis komunista, sed partoprenis en multaj maldekstraj aktivecoj en anglio. Loĝas en Hungario, sed ne aktivas tie. Verkoj de Marks multe influis min dum la studado kaj politika aktiveco. Ĉi-tie kiel observanto, ne partimembro. Maldekstra socialisto.

Christian Mielenz : marksista komunisto. Legis verkojn de Marks kaj Luksemburg. Interesiĝas pri bona disdono de resursoj. Studis filozofion kaj ekonomian historio. Interesiĝas pri planata ekonomio.

Jocelyne Monneret : ne plu ano de FKP post 20 jaroj da membreco pro diversaj lokaj kialoj.

Gijermo : brazilano nun loĝanta en Britio. Antaŭe partoprenis en nun ne plu ekzistanta anarkiista grupo, kies ĉefaktivuloj estas enkarcerigataj. Studas socian antropologion.

Masakato : ŝatas komunismon, sed ne komunisto. Voĉdonas al komunistoj en la parlamento manke da alia alternativo.

Lumeto : legis ke la JKP havas plej vigle kontraŭstaras la reŝalton de atomcentraloj.

Serĝo : ne scias ĉu komunisto aŭ anarkiisto. Konsentas kun historia materiismo, ne kun partia organizado. Iam edziĝis kun KP. Iam bofrato de Ŝampinia urbestro. Provis iam aktivi en la KP.

Vinko : aktivas en FKP, ĝis freŝdate en Die Linke.

Lucette : dekstra bofratino tre interesita de La Homaro.... Komunistoj en Francio laboregas por denunci la troigojn de la kapitalismo. Ni estas utilaj. Patrick Le Hyaric skribis libron.

Dieter : loka reprezentanto de Die Linke kontaktita tra Zsofia. Ne venis pro urgha vojaĝo al Turkio. Mi verkis artikolon pri Hercbergo tra okuloj de laboristo. Sendos al Sennaciulo. En Hercbergo estis bombofabriko. Multaj punlaboristoj mortis pro mizero aŭ malsato.

Jocelyne Monneret : en Sennaciulo ĉiu frakcio povas aperigi artikolon.

Vinko : prefere en ĝenerala parto de la gazeto. En frakcia spaco prefere raporto pri la kunsido.

Lucette : kvin milionoj da senlaboruloj en Francio.

Michael Wade : ĉu vi pensas ke la kapitalisma sistemo krizis antaŭ ol post 2008 ? Pri multaj temoj eta grupo kontrolas ĉion.

Serĝo : kapitalismo ne sufiĉe krizas por ke estu revolucio ĉi-tie.

Dieter : Lenin sciis organizi la revolucion.

Christian : valor-kritikismo : nova kapitalismo-kritika teorio, ekde la 80aj jaroj. Ekde mikroelektronika revolucio, fina krizo de kapitalismo. Falintaj ŝtatoj. Kurz ĉefa teoriulo, mortinta antaŭ du jaroj.

Jocelyne : neceso interveni surloke. Ekzemple en Japanio kontraŭ la konstitucio.

Serĝo : ne atendu tuj miraklon.

Peter Bowing : Britio granda temo. Ĝenerale la kapitalismo fortiĝas en Britio. Corbyn elektita. Granda lukto en la partio. Kontraŭstaro al li ene de la laborista partio.

Gijermo : en Britio, surpriziĝis pri la kvankto de senlaboruloj en Britio. En la sudo riĉuloj, en la nordo detruitaj industriaj regionoj.

Michael Wade : ne estis en la laborista partio. Surprizita de la nombro de kontraŭantoj al Corbyn.

Lumeto : Labourstart sendas informojn pri sindikitaj bataloj en diversaj mondopartoj.

Vinko : Paul Hewitt kaj poste Uwe Stecher prizorgis tion.

Michael Wade : kial la KP ne kaptis la regon en Francio ?

Jocelyne : estas kontraŭbatala forto kiu povas aktivigi kiam estas problemoj.

Michael Wade : manĝobankoj en Britio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio