Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bonvenon al Seulo !
puce Deklaracio de la 90a SAT-Kongreso
puce Gvidrezolucio de la 90a SAT-Kongreso
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio de la 90a SAT-Kongreso

La 90a Kongreso de SAT okazinta en Gimpo/Seulo, Suda Koreio, de la 29a de Julio ĝis la 5a de Aŭgusto de 2017 :

Pri la ĝenerala funkciado de SAT :

 dankas kaj gratulas la kamaradojn kiuj agadis dum la lastaj jaroj por la funkciado de SAT, ĉu en la Plenum-Komitato, ĉu en la Ĝenerala Konsilantaro, ĉu en Sennaciulo, kaj kiel perantoj kaj kiel aktivuloj, same kiel instigas la ceterajn SAT-anojn helpi ilin kaj kandidatiĝi por la diversaj postenoj en la ideo ke la jam spertaj kamaradoj lernigos pri la diversaj taskoj, kaj aparte salutas la kamaradon Eduardo Vivancos, la nuntempa plej malnova kamarado de SAT, kaj agnoskas lian longdaŭran engaĝiĝon kaj kontribuon al la SAT-movado ;

 kuraĝigas la renaskiĝon de la Pacista Frakcio, okaze de la debatoj pri la reunuiĝo de la koreaj ŝtatoj ;

 proponas krei Jutuban kanalon de SAT kaj prizorgi ĝian nutradon per notinde filmetoj kaj porkongresaj kaj prikongresaj ;

Pri la Plenum-Komitato :

 petas ke la Plenum-Komitato esploru pri rimedoj kiel fari nian asocion kaj niajn kongresojn pli demokratiaj ;

Pri Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo :

 emfazas la pluan neceson ke SATanoj regule kontribuu kaj kontribuigu ankaŭ ne SATanojn ;

 proponas al la redakta teamo de Sennaciulo havi klaran proceduron por akcepto, malakcepto kaj prokrastigo de artikoloj kaj aliaj kontribuoj, ĉefe kiam temas pri polemikigaj ;

 speciale dankas kaj gratulas la ĉefredaktorojn de Sennaciulo kaj de la Sennacieca Revuo, ĉefe Pedro Sanz, pro la efika rezulto en la plibonigo de la gazetoj, kaj la ceteron de la teamo kaj kontribuantoj ;

Pri la Eldona Fako Kooperativa :

 kuraĝigas aperigon de “La silento de l’armiloj” kaj “Antaŭ unu jarcento” kaj, laŭeble, de aliaj projektoj (kiel “12 kugloj...” rete kaj “Reĝo Ubuo” papere) ;

 petas anojn de la Eldonkooperativo ĝisdatigi la publikan projektoliston ;

Pri la sidejo :

 sugestas ke ni daŭre plibonigu la kondiĉojn de la SAT-sidejo, por ke ĝi iĝu pli taŭga loko por prelegoj, kunvenoj kaj por la konservado de la arkivoj ;

Pri la kongresoj :

 emfazas la bezonon inkluzivi pliajn debatojn pri feminismo, inaj rajtoj kaj GLAT-rajtoj ;

 proponas diskutadon en la venontaj SAT-kongresoj pri la laboristaj movadoj, precipe por sciigi al ni pli detale niajn laboristajn kondiĉojn reciproke, kaj por diskuti kiel ni faru kontraŭbatalon kaj solidarecan movadon, ĉar laboristaj kondiĉoj pli kaj pli malboniĝas ;

 instigas la partoprenantojn de la venontaj SAT-kongresoj al memvola elekto de facile komprenebla nomo laŭ la esperanta sonaro (karesnomo, esperantigita prononco de sia nomo, ktp) ;

 konstatinte la ĉijaran oportunecon de proksimaj tempo kaj loko de la Universala Kongreso de Esperanto kaj de la SAT-Kongreso, instigas la Plenum-Komitaton esplori ree tiajn kondiĉojn ;

 esprimas apartan aprezon pri la riĉaj kaj variaj manĝoj por vegetaranoj kaj veganoj, kaj esperas ke la sekvantaj OKKj daŭrigos ĉi tian iniciaton ;

 gratulas la OKKn de la Gimpa/Seula kongreso, kiu sukcesis per malmulta homforto organizi tre bonan kaj brilan unuan kongreson de SAT en Azio, kaj kuraĝigas aziajn kamaradojn surbaze de tiu sperto klopodi prepari pliajn SAT-kongresojn en Azio en proksima estonteco ;

 invitas SATanojn aparte, kaj ankaŭ progresemajn esperantistojn ĝenerale, jam aliĝi al la 91a SAT-kongreso okazonta en Kragujevaco, Serbio, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2018 ;

 gratulas la OKKn pro la decido ne mencii la nomon de landoj en la nomŝildoj de la kongresanoj, kio kongruas kun la celoj de SAT kaj kun la ideoj de sia membraro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio