Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bonvenon al Seulo !
puce Deklaracio de la 90a SAT-Kongreso
puce Gvidrezolucio de la 90a SAT-Kongreso
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 90a SAT-Kongreso

La 90a Kongreso de SAT, okazinta en Gimpo/Seulo, Suda Koreio, de la 29a de Julio ĝis la 5a de Aŭgusto 2017 :

 salutas la okazigon de la Kandelluma Revolucio en Suda Koreio, en kiu multaj homoj kunvenis kaj manifestaciis por ŝanĝi la registaron, kio estas kuraĝiga demokratia evento ;

 agnoskas la gravecon de popolamasaj kontraŭstaroj al maljustaj registaroj, kiel montris la kandelluma manifestacio en Suda Koreio, avertante kontraŭ la klopodoj de amaskomunikiloj kaj politikistoj manipuli ilin, kaj ĉefe kontraŭ la evidentajn drivojn al milito, kiel okazis en Sirio ;

 apogas finigon de konflikta stato inter Norda kaj Suda Koreioj kaj subtenas daŭran pacigon de la regiono por komuna vivo kaj interkomprenemo de la popoloj, kiuj vivas en la regiono ;

 sugestas pacajn interparolojn en militaj konfliktoj kaj kondamnas ĉiajn sangsoifantajn militaliancojn, unuavice la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO) ;

 postulas decajn vivrimedojn kaj laborkondiĉojn por teni homecan vivon al ĉiuj laboristoj en la tuta mondo ;

 notas ke bestobredado estas grava fonto (krom petrol-industrio kaj aliaj) de klimatvarmiĝo kaj ke, konsekvence, pli vegetaĵa dieto estas efika agado laŭ ekologia kaj ankaŭ etika vidpunktoj ;

 kontraŭas, en sia celado al justeco, la suferigojn kaj ekspluatadon rilatajn al seksismo kaj rasismo ;

 kontraŭas mistraktadon de bestoj kaj speciismon ;

 kontraŭas la uzadon de nuklea energio, ĉar la akcidento de nuklea centralo en Japanio, 2011, ĝisfunde detruis kaj eĉ nun daŭre detruas ĉiutagan vivon de la loĝantaro ;

 malakceptas ĉiujn nukleajn armilojn, rimarkante la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj de UN, rezoluciitan en julio 2017 ;

 subtenas la agadon de Solidareco Bona Volo (SBV) en Demokratia Respubliko Kongo por helpi edukadon de junuloj, kiuj suferis pro la militoj ;

 instigas ke ne nur SATanoj kaj esperantistoj, sed aktivistoj ĝenerale pli efike kaj aktive kunlaboru kun kamaradoj el Azio, kadre de nia praktika subteno al la tutmonda solidareco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio