Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 20an de septembro 2017 . Ĝis nun estas 2495 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi
Venonta kongreso

En la sama rubriko

puce Kragujevac - la kongresurbo de SAT, 2018
puce Pri pasintaj kongresoj

Kragujevac - la kongresurbo de SAT, 2018

elŝuti :



PDF - 620.2 kb, 0 x 0 pixels

Kragujevac, urbo de laboristoj kaj studentoj, estas ekonomia, industria, administra, kultura kaj universitata centro de Ŝumadio, la centra regiono de Serbio – lando en sud-orienta Eŭropo. Situanta 100 km sude-sudoriente de la ĉefurbo Beogrado kaj ĝia flughaveno, la urbo facile atingeblas buse, trajne, per aŭtomobilo aŭ bicikle. La regiono kaj la tuta lando logas turistojn per siaj idiliaj pejzaĝoj, kultur-historia heredaĵo, pitoreska folkloro, serba gastronomio kun spuroj de okcident-aziaj kaj mez-eŭropaj gustoj, ne imagebla sen la forta serba prunbrando, kaj antaŭ ĉio per la gastamo kaj malfermaj koroj de la lokanoj.

Laŭ turka censo el 1476 Kragujevac havis 38 domojn. Ekde tiam ĝi evoluis kaj disvastiĝis. Ĝia evoluo kulminis en la periodo 1818 - 1841, kiam Duko Miloŝ Obrenoviĉ proklamis ĝin ĉefurbo de Serbio, la unua post liberiĝo elsub otomana imperio. Tiam ĝi nombris 193 domojn.

La fariĝo de ĉefurbo instigis ĉiuflankan evoluon de Kragujevac inkluzive de armea industrio (komence - produktejo de kanonoj), kiu kontribuis ke Kragujevac leviĝis en la vicon de la plej gravaj urboj de Serbio. Dum tiu periodo en ĝi estis fondataj institucioj kiuj estas fundamento de la serba ŝtateco, kaj de la scienca kaj kultur-kleriga evoluo de la moderna Serbio.

En Kragujevac estis produktita la unua kanono kaj lumigita la unua elektra lumigilo. Grava estis ankaŭ produktado de feraj plugiloj, kiuj iom-post-iom anstataŭis la lignajn en serbia agrikulturo.

En la industria urbo evoluis ankaŭ la laborista klaso kaj socialista movado sub la nomo Memmastrumado kaj kun sia gazeto Liberigo. Post venko en loka balotado en la jaro 1875 kaj nesukcesa provo de balota trompo fare de la monarka reĝimo, okazis sustrata festado sub ruĝa standardo, pro kiu la evento ricevis la nomon "Ruĝa flago". Intervenis reĝima armeo kaj sufokis la manifestacion ; dume kelkaj partoprenantoj estis mortigitaj.

Laŭ multaj atingoj de tiama juna ŝtato, Kragujevac plenrajte havas la epiteton "la unua en Serbio" ĉar aro da institucioj unuafoje en la historio de moderna serba ŝtato estis fondata ĝuste en Kragujevac en tiu periodo : la unua juĝeja institucio, la unua pentro-lernejo, la unuaj galeriaj kaj muzeaj ekspozicioj, la unuaj profesia orkestro, gimnazio, loterio, societo de kantistoj, gazeto, teatro, liceo, lernejoj por metiistoj kaj instruistoj, elektroproduktejo, danclernejo... Ankaŭ la unua esperanta lernolibro en Balkanio estis tie eldonita en 1908 de Jovan P. Jovanović, kiu poste fariĝis urbestro inter 1910 kaj 1914.

Domo de la Malnova parlamento estis konstruita en la jaro 1859/60, dum la dua regmandato de Duko Mihailo Obrenović. En ĝia aŭlo estis aprobataj tre gravaj ŝtataj decidoj en la 19-a jarcento. La 18-an de julio 1878 tie ankaŭ estis tralegitaj la decidoj de Berlina kongreso, per kiuj Serbio gajnis definitivan sendependecon.

La Duka serba teatro, ekestinta jam en 1835, sub aŭspicio de Duko Miloš, estrata de Joakim Vujiĉ. La tetro, simile kiel la gimnazio, preskaŭ 100 jarojn agadis en diversaj domoj kaj konstruaĵoj en la urbo. Sian konstruaĵon, ordigitan en la franca stilo, ĝi ekhavis nur en 1928.

La unua gimnazio en moderna Serbio, fondita en 1833, ekhavis sian domon nur en 1887 –unu el la plej monumentaj lernejaj konstruaĵoj en la tuta Serbio, kiu prezentas ankaŭ komencon de konstruado laŭ la modernaj eŭropaj principoj de tiu tempo. Ĝi estas protektata ekde 1970, kaj ekde 1979 ĝi apartenas al kultura heredaĵo de granda signifo. Hodiaŭ la lernejo havas 1500 lernantojn en du edukfakoj. En ĝi troviĝas memor-klasĉambro omaĝe al la lernantoj kaj instruistoj mortpafitaj en nazia masakro la 21an de oktobro 1941. Silueto de la monumento "Kvina 3" (V3 - numero de unu el mortpafitaj gimnaziaj klasoj), kiel siaspeca simbolo de Kragujevac kaj ĝiaj streboj al libero kaj paco, estas enkonstruita en la kongresan emblemon.

Desanka Maksimović, la plej fama serba poetino, verkis kortuŝan poemon "Sanga fabelo" dediĉitan al la mortpafitaj lernejanoj.

SANGA FABELO
Desanka Maksimoviĉ

Okazis tio en iu lando vilaĝana
Sur la montara Balkano,
Martire mortis klaso da lernantoj
La saman tagon, kun man’en mano.
La saman jaron
Ĉiuj estis naskitaj,
Same pasigis la lerno-tagojn,
Al samaj festoj kune gviditaj,
Kontraŭ samaj malsanoj vakcinitaj
Kaj ĉiuj pereis la saman tagon.

Okazis tio en lando vilaĝana
Sur la montara Balkano,
Martire mortis klaso da lernantoj
La saman tagon, kun man’en mano.
Kaj nur kvindek kvin minutojn
Antaŭ kruela morto,
Sidis kune en la benkoj
La samklasana forto
Kaj la samajn taskojn pene
Solvadis : kiom povus
Vojaĝanto irante perpiede ...
Kaj tiel plu …
Svarmis en pensoj iliaj
La samaj kalkuloj –
Kaj en tornistroj, en kajeroj,
Kuŝis sennombraj ciferoj,
La kvinoj kaj la duoj.
Plenmano da samaj revoj,
Sekretoj la samaj,
Patriotaj kaj amaj,
Kuŝis funde de poŝoj la devoj,
Kaj ŝajnis al ĉiuj
Ke ili longe,
Ke ili tre longe
Sub firmament’ blua vivi povos,
Ĝis ĉiujn problemojn de la mondo Ili solvos …

Okazis tio en lando vilaĝana
Sur la montara Balkano,
Martire mortis klaso da lernantoj
La saman tagon, kun man’ en mano.
Vicoj da knaboj …Ho, Dio !
Brakumitaj kaj en silento,
De la lasta instruhoro iris
Al ekzekuto sen hezito,
Kvazaŭ la morto estus nenio.

Samklasanoj el la lernejo
Alĉieliĝis sammomente
Ĝis la eterna restadejo !

(Tradukis Petar Vukomanoviĉ)

La kongreso okazos kaj kongresanoj loĝos en la hotelo "Kragujevac" adaptita al la kongresa turismo. Kun 160 litoj, teknike ekipitaj prelegejoj kaj kunvenejoj, restoracio kaj bufedejoj, ĝi proponas agrablajn kondiĉojn por moderna kongreso kaj bunta kongresa programo.

Aldone al la labora parto de la kongreso, OKK planas varian kulturartan kaj turisman programon : koncertojn, distrajn vesperojn, ekskursojn.

Eblas aliĝi per reta aliĝilo. La kotizoj estas montritaj ĉi tie.

Se vi uzos paperan aliĝilon, bonvolu sendi ĝin paperpoŝte al
SAT-Esperanto
67 avenue Gambetta
FR-75020 PARIS

aŭ ĝian skan-kopion aŭ foton retpoŝte al financoj@satesperanto.org .

Bonvenon !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio