sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Kristnaska aĉetorgio (rimpoemo)


JPEG - 70.2 kb


Jam la tumulto kreskas,
jubilas la komplicoj.
Aĉetoj ekgroteskas,
kun puŝoj en la vicoj.

Aĉetovagabondoj,
plenŝtopu viajn ĉarojn !
Kristnaskbazaraj mondoj
prezentas siajn varojn !

Aĉetu kaj aĉetu
por sankta aŭreolo !
Kuradu kaj eĉ tretu
por l’ Fest’ en alkoholo !

Aĉete interretu,
pri l’ festo mem sen scio.
Ne danku kaj ne petu
dum la aĉetebrio !

Trotadu kaj eĉ tretu
kaj mordu por la festo !
Aĉetu kaj aĉetu,
aĉetu sen modesto.

Kuregu kaj tretadu.
Insultu pro kaprico.
Per pugnoj eĉ paradu -
ĝis venos la polico.

Ne pensu, ke la paco
dumfeste estu celo.
Aĉetu kun aŭdaco !
La mondo ’ stas bordelo !




Sama rubriko :


puce Hans-Georg Kaiser : Kristnaska aĉetorgio (rimpoemo)

puce Marie Hankel : Sankta nokto (rimpoemo)

puce Poemoj kristnaskaj ĉe SAT




Supren