Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce Manifesto de SATeH por Palestino
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
puce Referendumilo 2012
puce Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)

De decembro en 2017, post la 76-a datreveno de la militkomenco inter Japanio kaj Usono.

Zamenhof en 1879


Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp’ estas ;
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.  

(Tio estis la unua poemo de L.L.Zamenhof verkita en lia "pra-Esperanto" en 1878.)

D-ro Esperanto proponis sian planon de "Lingvo Internacia" antaŭ publiko en 1887, ĝuste 130 jarojn antaŭe.
Lia vera nomo estis Ludviko Lazaro Zamenhof. Li vivis en Pollando, kiu suferis invadojn ripete de najbaraj grandaj potencoj. Tial tie vivis diversaj gentoj en reciproka malamo kaj rankoro. Tie li vivis kiel juda familiano, kiu ĉiam spertis senrezonan diskriminacion.
Feliĉe por li, en lia familio estis estimo por familia amo, klerigo kaj espero. Li kreskis kiel homo kompatema kaj milda.
En sia knabeco Lazaro rimarkis, ke la kaŭzo de malamo kaj rankoro en la socio devenas de naciismo, kiu ne amas najbarojn sed nur adoras fikcian altaron de "ŝtato". Li celis kiel liberigi homaron el infero de malamo pro naciismo (ŝovinismo).
Li kredis, ke neŭtrale homa lingvo artefarita nepre forigos la kaŭzon de konflikto kaj malamo inter gentoj. Tiel Lazaro sola sukcesis krei internacian lingvon Esperanto post longa penado.
Tiu internacia lingvo Esperanto, nun vaste uzata tutmonde, estas bela artefarita lingvo facile lernebla, kun plej sistema kaj simpla konstruo.
Kiam Esperanto estis publikigita antaŭ 130 jaroj, aliĝis multaj adeptoj de esperantismo, kiuj deziras kompreniĝi tutmonde per tiu lingvo, kaj la afero rapide kreskis.

Tamen la deziro de Doktoro Esperanto - Zamenhof estis kruele perfidita. Pro la movo konstrui nacian ŝtaton okazis La Unua Mondmilito.
Tio estis en 1914, 27 jarojn post la naskiĝo de Esperanto.
En 1917 daŭranta mondmilito forkonsumis eŭropajn grand-potencojn (imperiojn), kiuj ĝis tiam subpremadis ĉirkaŭajn landetojn. Tiujn imperiojn jam minacis pereo, proksimiĝis la fino al la mondmilito. Printempe de la jaro (1917) Zamenhof mortis for de lumo espera.
Nun, la kuranta jaro 2017 estas la 130-a jaro post la naskiĝo de Esperanto kaj la 100-a jaro post la morto de Zamenhof.
Tamen, en tiu memorinda jaro.... Giganta kaj aroganta imperio kaj, kvankam ne kompareble malgranda, ŝtateto kun diktatoro, sin garninta per naciisma kiraso, reciproke sin agitas kontraŭ la alia. Per rimarkebla rapideco ili sin pelas al kuna ruiniĝo pro eventuala milito, ĵetante malamikajn vortojn inter si.
Ili ludas kunperean dancon de idiotoj.

 Tio estas granda minaco por ĉiuj homoj de la tuta mondo, ne nur por popolo de iu distrikto aŭ popoloj gvidataj de militemaj ŝtatgvidantoj. Tio kondukos la homaron al senfina malfeliĉo.
Ni retrospektu la historion dum 130 jaroj post la naskiĝo de Esperanto, lingvo internacia proponita de Zamenhof. Ni konstatas, ke grandaj potencoj ĉiam subpremadis sian popolon enlande, kaj malgrandajn landojn eksterlande. Tiel ili devigis sian popolon kaj malgrandajn landojn obei al kaj dependi de ili. Sub tiu premo la popolo kaj la malgrandaj landoj rezistadis kontraŭ arogantaj grandaj potencoj. Al tiu skemo apartenas ankaŭ nun iranta krizo.
Tamen ni ne partoprenos en tia senrezona disputaĉo.

Homo povas konstati sian sekurecon per interparolo per vortoj. Tial biologo nomas ĝin "Homo sapiens" (saĝa homo). Tamen nun, la giganta imperio, kiu unue ekipis sin per nukleaj armiloj kaj per ili murdis centmilojn da homoj en sendistingaj bombadoj, kaj la diktatora ŝtateto, akirinta nuklean armilon lastatempe kaj minacas aliajn landojn, ili obstine rifuzas solvi la aferon per dialogo, kaj tiel sin pelas al milito.
Doktoro Esperanto ne povis ĉesigi la militon kaj mortis kun ne plenumita espero. Ĉiuj adeptoj de esperantismo devas konsciiĝi, ke li komisiis siajn pasion kaj esperon al posteuloj - esperantistoj.
Esperantistoj de ĉiuj landoj, kiel heredantoj de la volo de Doktoro Esperanto, efektivigu lian esperon.
Esperantistoj de ĉiuj landoj, unue ni alvoku "Ĉesigu la intermokadon kaj sidiĝu ĉe la tablo de interkonsiliĝo !" al la idiotoj ŝtatgvidantoj, kiuj rifuzas dialogon kaj interŝanĝas malamikajn vortaĉojn.
Ni homoj uzas vortojn (lingvojn). Ili estas neniam por inter- pereigi, sed por agnoski kaj ami reciproke. Lingvo estas unika propraĵo esence homa por paca kunekzistado.
Ni devas instrui minimuman etiketon al tiuj demonaj ŝtatgvidantoj pelantaj la homaron al pereo, intermokante reciproke. Jes, minimuman etiketon estimi kaj ami la alian reciproke kun memkonscio kiel ano de homaro.

Al la fratoj
L. L. Zamenhof

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero !
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero !

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
la mondo dormas obstine,
sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton !
Voku, ho voku, ripetadante,
ĝis vi atingos aŭskulton !

Dekon da fojoj vane perdiĝos
la voko via ridata, –
la dekunua alradikiĝos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime ĉiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho, karaj fratoj vi miaj ?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilaĝo,
ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo ?

Ĉu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
aŭ eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon ?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante ?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortiĝante ?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraĝe, ho nia rondo !
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo !

Ni ĝin kondukos ne ripozante,
kaj nin laciĝos nenio ;
ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
tra l’ tuta mondo de Dio !

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco
la celo en malproksimo, –
ni ĝin atingos per la potenco
de nia forta animo !

Ni ĝin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ĝin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l’ afero,
la venko – baldaŭ ĝi venos ;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa :
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros feliĉa !

...................................................................................

Decembro, 2017
Proponanto (Por japana ) : SATO Masahiko (Sapporo)
Esperanta tradukisto : HOŜIDA Acuŝi (Tomakomai)
Samopinianto :
MIYAZAWA Naoto (Sapporo)
MORITA Akira (Sapporo)
KAKUCHI Nobuharu (Sapporo)
BAE Jeong Won (Tomakomi)
NONOMURA Yo (Osako)
GUEGUEN Claudine (Morlezo) 
MARKOVO Vinko (Morlezo) 
YOKOYAMA Hiroyuki (Sapporo)
TAHIRA Masako (Kyouto-si, Kioto)
NAKAZIMA Masakazu (Tokio)
Renato Corsetti (Londono, Britujo)
BIURRUN Ricardo (Madrido)

...................................................................................

Samopiniantoj sendu sian nomon kaj loĝlokan nomon (urbonomon) al MIYAZAWA Naoto naoto_5esperanto ĉe yahoo.co.jp. Kaj se vi organizas lokajn esperantistojn por propra Manifesto kontraŭ milito, tio estas ĝojiga.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio