sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 19an de januaro 2018 . ĝis nun estas 1340 tekstoj










Marks por ĉiuj (14) / Pri la opio religio


MARKS
...............POR
.........................ĈIUJ


Por Germanio la kritiko de la religio estas esence finita, kaj la kritiko de la religio estas la antaŭkondiĉo de ĉiu kritiko.

La profana ekzisto de la eraro estas kompromitita, post kiam ĝia ĉiela oratio pro aris et focis estas refutita. La homoj, kiuj trovis en la fantasta realeco de la ĉielo, en kiu ili serĉis la superhomon, trovis nur la rebrilon de si mem, ne plu inklinos trovi nur la brilon de si mem, nur la nehomon tie, kie la homoj serĉas kaj devas serĉi sian efektivan realecon.

La fundamento de la senreligia kritiko estas, ke la homo faras la religion, la religio ne faras la homon. Religio estas ja la memkonscio kaj la memsento de la homoj, kiuj sin aŭ ankoraŭ ne akiris aŭ jam denove perdis sin. Sed la homoj ne estas abstraktaj estaĵoj kaŭrantaj ekster la mondo. La homoj estas la mondo de l’ homo, de la ŝtato, de la socieco. Tiu ŝtato, tiu socio produktas la religion, inversigitan mondokonscion, ĉar ĝi estas inversigita mondo. La religio estas la ĝenerala teorio de l’ mondo, ĝia enciklopedia kompendio, ĝia logiko en populara formo, ĝia spiritigita Point-d’honneur, |honorkerno|ĝia entuziasmo, ĝia morala sanktigo, ĝia festa kompletigo, ĝia ĝenerala konsol- kaj pravigokaŭzo. Ĝi estas la fantasta realigo de la homa esenco, ĉar la homa esenco ne posedas efektivan realecon. La batalo kontraŭ la religio estas perigite do la batalo kontraŭ tiu mondo, kies spirita aromo estas la religio.

La religia mizero estas kaj la esprimo de la reala mizero kaj la protestado kontraŭ la efektiva mizero. La religio estas la ĝemo de la urĝata vivkreitaĵo, la animstato de senkora mondo tiel, kiel ĝi estas la spirito de senspiritaj statoj. Ĝi estas la opio de la popolo.

La negado de la religio kiel iluzia feliĉo de l’ popolo estas la postulo de ĝia efektiva feliĉo. La postulo rezigni pri la iluzio de la stato, estas la postulo rezigni pri stato, kiu bezonas iluzion. La kritiko de la religio estas ĝerme la kritiko pri la prilamentata sufermondo, kies aŭreolo estas la religio.

La kritiko displukis la imagatajn florojn je la ĉeno, ne por tio, ke la homo portu la senfantazian, senkonsolan ĉenon, sed por tio, ke la homo deĵetu la ĉenon kaj rompu la vivantan floron. La kritiko de la religio seniluziigas la homon, por ke la homo pensu, agu, por ke li formu sian realecon kiel homo seniluziigita kaj akirinta menson, por ke li movu sin ĉirkaŭ si mem, kaj tiel ĉirkaŭ sian efektivan sunon. La religio estas nur la iluzia suno, kiu moviĝas ĉirkaŭ la homon, tiom longe, kiom tiu ne moviĝas ĉirkaŭ si mem.

Estas do la tasko de la historio, post kiam perdiĝis la transmondeco de la vero, establi la veron de la ĉimondo. Estas unue la tasko de la filozofio, kiu estas en la servo de la historio, post kiam la sanktula figuro de la homa memfremdiĝo estas senmaskita, senmaskigi la memfremdiĝon je ties nesanktaj figuroj. La kritiko de la ĉielo tranformiĝas tiel en la kritikon de la tero, la kritiko de la religio en la kritikon de la juro, la kritiko de la teologio en la kritikon de la politiko.

tradukis Hans-Georg Kaiser

el "Kritiko de la jurfilozofio de Hegel" Enkonduko. Verkite fine de 1843 ĝis januaro de 1844 »German-Francaj Jarlibroj« , Parizo 1844

Gloso
oratio pro aris et focis = preĝo por altaro kaj hejmo



Originala teksto


Für Deutschland ist die Kritik der Religion im wesentlichen beendigt, und die Kritik der Religion ist die Voraussetzung aller Kritik.

Die profane Existenz des Irrtums ist kompromittiert, nachdem seine himmlische oratio pro aris et focis |Gebet für Altar und Haushalt| widerlegt ist. Der Mensch, der in der phantastischen Wirklichkeit des Himmels, wo er einen Übermenschen suchte, nur den Widerschein seiner selbst gefunden hat, wird nicht mehr geneigt sein, nur den Schein seiner selbst, nur den Unmenschen zu finden, wo er seine Wirklichkeit sucht und suchen muß.

Das Fundament der irreligiösen Kritik ist : Der Mensch macht die Religion, die Religion macht nicht den Menschen. Und zwar ist die Religion das Selbstbewußtsein und das Selbstgefühl des Menschen, der sich selbst entweder noch nicht erworben oder schon wieder verloren hat. Aber der Mensch, das ist kein abstraktes, außer der Welt hockendes Wesen. Der Mensch, das ist die Welt des Menschen, Staat, Sozietät. Dieser Staat, diese Sozietät produzieren die Religion, ein verkehrtes Weltbewußtsein, weil sie eine verkehrte Welt sind. Die Religion ist die allgemeine Theorie dieser Welt, ihr enzyklopädisches Kompendium, ihre Logik in populärer Form, ihr spiritualistischer Point-d’honneur |Ehrenpunkt|, ihr Enthusiasmus, ihre moralische Sanktion, ihre feierliche Ergänzung, ihr allgemeiner Trost- und Rechtfertigungsgrund. Sie ist die phantastische Verwirklichung des menschlichen Wesens, weil das menschliche Wesen keine wahre Wirklichkeit besitzt. Der Kampf gegen die Religion ist also mittelbar der Kampf gegen jene Welt, deren geistiges Aroma die Religion ist.

Das religiöse Elend ist in einem der Ausdruck des wirklichen Elendes und in einem die Protestation gegen das wirkliche Elend. Die Religion ist der Seufzer der bedrängten Kreatur, das Gemüt einer herzlosen Welt, wie sie der Geist geistloser Zustände ist. Sie ist das Opium des Volkes.

Die Aufhebung der Religion als des illusorischen Glücks des Volkes ist die Forderung seines wirklichen Glücks. Die Forderung, die Illusionen über seinen Zustand aufzugeben, ist die Forderung, einen Zustand aufzugeben, der der Illusionen bedarf. Die Kritik der Religion ist also im Keim die Kritik des Jammertales, dessen Heiligenschein die Religion ist.

Die Kritik hat die imaginären Blumen an der Kette zerpflückt, nicht damit der Mensch die phantasielose, trostlose Kette trage, sondern damit er die Kette abwerfe und die lebendige Blume breche. Die Kritik der Religion enttäuscht den Menschen, damit er denke, handle, seine Wirklichkeit gestalte wie ein enttäuschter, zu Verstand gekommener Mensch, damit er sich um sich selbst und damit um seine wirkliche Sonne bewege. Die Religion ist nur die illusorische Sonne, die sich um den Menschen bewegt, solange er sich nicht um sich selbst bewegt.

Es ist also die Aufgabe der Geschichte, nachdem das Jenseits der Wahrheit verschwunden ist, die Wahrheit des Diesseits zu etablieren. Es ist zunächst die Aufgabe der Philosophie, die im Dienste der Geschichte steht, nachdem die Heiligengestalt der menschlichen Selbstentfremdung entlarvt ist, die Selbstentfremdung in ihren unheiligen Gestalten zu entlarven. Die Kritik des Himmels verwandelt sich damit in die Kritik der Erde, die Kritik der Religion in die Kritik des Rechts, die Kritik der Theologie in die Kritik der Politik.


Aus "Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie. Einleitung" Geschrieben Ende 1843 - Januar 1844, »Deutsch-Französische Jahrbücher« , Paris 1844

https://popularscienco.blogspot.de/


Sama rubriko :


puce Marks por ĉiuj (1) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto

puce Marks por ĉiuj (2) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...

puce Marks por ĉiuj (3) / Hazardo kaj mondohistorio

puce Marks por ĉiuj (4) La vidpunkto de la nova materiismo

puce Marks por ĉiuj (5) La socia vivo estas esence praktika.

puce Marks por ĉiuj (6) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion

puce Marks por ĉiuj (7) La komunismo ne estas idealo, sed movado

puce Marks por ĉiuj (8) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj

puce Marks por ĉiuj (9) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo

puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado

puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo

puce Marks por ĉiuj (12) La kategoria imperativo de Marks

puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj

puce Marks por ĉiuj (14) / Pri la opio religio




Supren