sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 19an de januaro 2018 . ĝis nun estas 1340 tekstoj










Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)


Friedrich Engels, el "La kontribuo de la laboro ĉe la homiĝo de la simio" (1876)

La laboro estas la fonto de ĉiu riĉo, diras la politikaj ekonomoj. Tio ĝi estas - apud la naturo, kiu liveras al ĝi la materion, kiun ĝi transformas en riĉon. Sed la laboro estas ankoraŭ senfine pli ol tio. Ĝi estas la unua baza kondiĉo de ĉiu homvivo, ja eĉ en tia grado, ke ni povas diri en certa senco : Ĝi kreis la homon mem.

Rimarko : Jen la tuta artikolo.

Friedrich Engels, aus "Der Anteil der Arbeit an der Menschwerdung des Affen. " (1876)

Die Arbeit ist die Quelle alles Reichtums, sagen die politischen Ökonomen. Sie ist dies - neben der Natur, die ihr den Stoff liefert, den sie in Reichtum verwandelt. Aber sie ist noch unendlich mehr als dies. Sie ist die erste Grundbedingung alles menschlichen Lebens, und zwar in einem solchen Grade, daß wir in gewissem Sinn sagen müssen : Sie hat den Menschen selbst geschaffen.

El F. Engels, La entombigo de K. Marks
En : Marks/Engels, verkoj, vol. 19, p. 335-336


***
Frederiko Engels :
La evoluleĝo de la homa socio


Kiel Darvino malkovris la leĝon de la organa naturo, tiel Marks malkovris la evoluleĝon de la homa historio : la simplan fakton ĝis nun kovritan sub ideologiaj superkreskaĵoj, ke la homoj antaŭ ĉio alia unue devas manĝi, trinki, loĝi kaj vesti sin, antaŭ ol ili povas entrepreni politikon, sciencon, arton, religion ktp. ; ke do la produktado de la senpere materiaj vivrimedoj kaj per tio de la ĉiufoja ekonomia evoluŝtupo de popolo aŭ de certa tempo formas la bazon, el kiu evoluiĝis la ŝtataj instancoj, la juraj konceptoj, la arto kaj eĉ la religiaj imagoj de la koncernataj homoj, kaj el kiuj ili pro tio devas esti ankaŭ klarigataj – ne, kiel tio okazis ĝis nun, el la malo. (1883)

Rimarko : La titolon por la eltiro mi donis mem. (HGK).

Aus F.Engels, Das Begräbnis von Karl Marx
In : Marx/Engels, Werke, Bd.19, S.335-336


Friedrich Engels :
Das Entwicklungsgesetz der menschlichen Gesellschaft


Wie Darwin das Gesetz der Entwicklung der organischen Natur, so entdeckte Marx das Entwicklungsgesetz der menschlichen Geschichte : die bisher unter ideologischen Überwucherungen verdeckte einfache Tatsache, dass die Menschen vor allen Dingen zuerst essen, trinken, wohnen und sich kleiden müssen, ehe sie Politik, Wissenschaft, Kunst, Religion, usw. treiben können ; dass also die Produktion der unmittelbaren materiellen Lebensmittel und damit die jedesmalige ökonomische Entwicklungsstufe eines Volkes oder eines Zeitabschnittes die Grundlage bildet, aus der sich die Staatseinrichtungen, die Rechtsanschauungen, die Kunst und selbst die religiösen Vorstellungen der betreffenden Menschen entwickelt haben, und aus der sie daher auch erklärt werden müssen – nicht, wie bisher geschehen, umgekehrt. (1883)

Bemerkung : Der Titel für den Auszug ist von mir selbst. (HGK).


***

Karl Marx, Kapitalo I, MEW 23, 192. 

La laboro estas unuavice procezo inter homo kaj naturo, dum kiu la homo peras, regulas kaj kontrolas sian metabolon kun la naturo. Li alfrontas la naturŝtofon mem kiel naturpotenco. La naturfortojn brakojn kaj gambojn, kapon kaj manojn, apartenantajn al lia korpo, li movas por alpropriigi al si la naturŝtofon per utila formo taŭga por lia propra vivo. Per la efiko de tiu movo sur la naturon ekster li, li ŝanĝas ĝin kaj ŝanĝas samtempe sian propran naturon."

K. Marx, Kapital I, MEW 23, 192.

Die Arbeit ist zunächst ein Prozess zwischen Mensch und Natur, ein Prozess, worin der Mensch seinen Stoffwechsel mit der Natur durch seine eigene Tat vermittelt, regelt und kontrolliert. Er tritt dem Naturstoff selbst als eine Naturmacht gegenüber. Die seiner Leiblichkeit angehörigen Naturkräfte, Arme und Beine, Kopf und Hand, setzt er in Bewegung, um sich den Naturstoff in einer für sein eigenes Leben brauchbaren Form anzueignen. Indem er durch diese Bewegung auf die Natur außer ihm wirkt und sie verändert, verändert er zugleich seine eigene Natur.“

***

K. Marks, Kapitalo I, MEW 23, 57.


Kiel formanto de uzvaloroj, kiel utila laboro, la laboro estas tial de ĉiu socia formo sendependa ekzistkondiĉo de la homo, eterna naturneceso, por peri la metabolon inter homo kaj naturo, do por peri la homan vivon. 

K. Marx, Kapital I, MEW 23, 57.


Als Bildnerin von Gebrauchswerten, als nützliche Arbeit, ist die Arbeit daher eine von allen Gesellschaftsformen unabhängige Existenzbedingung des Menschen, ewige Naturnotwendigkeit, um den Stoffwechsel zwischen Mensch und Natur, also das menschliche Leben zu vermitteln.

***

Marks kaj Engels
 el la "Komunista Manifesto",
Ĉapitro II : Proletoj kaj komunistoj


En la burĝa socio, la vivanta laboro estas nur rimedo por pliigi la amasigitan laboron. En la komunista socio, amasigita laboro estas nur rimedo por plilarĝigi, riĉigi kaj evoluigi la vivprocezon de la laboristoj.

Marx und Engels
aus "Das Komunistische Manifest",
Kapitel II, Proleten und Kommunisten


In der bürgerlichen Gesellschaft ist die lebendige Arbeit nur ein Mittel, die aufgehäufte Arbeit zu vermehren. In der kommunistischen Gesellschaft ist die aufgehäufte Arbeit nur ein Mittel, um den Lebensprozeß der Arbeiter zu erweitern, zu bereichern, zu befördern.

***

F. Engels, El "Anti-Dühring", Tria parto, Produktado, MEW 20, 273.

 
La socio memkompreneble ne povas liberigi sin sen tio, ke ĉiu unuopulo estos liberigita.La malnovan produktadan manieron endas do transturni de la bazo, kaj eksplicite necesas, ke foriĝu la malnova disdivido de la laboro. Ĝin devas anstataŭi organizo de la produktado, en kiu neniu unuopulo povas ŝarĝi sian kontribuon je la produktiva laboro, tiun naturkondiĉon de la homa ekzisto, sur aliajn ; en kiu aliflanke la produktiva laboro, anstataŭ esti rimedo de la subigo fariĝos rimedo de la liberigo de la homoj, per tio, ke ĝi donos al ĉiu la eblon, elformi kaj uzi al ĉiuj flankoj ĉiujn siajn kapablojn, kaj korpajn kaj spiritajn, tiel ke la laboro transformiĝos el ŝarĝo en ĝuon. 

F. Engels, Aus "Anti-Dühring", Dritter Teil, Produktion, MEW 20, 273.

Die Gesellschaft kann sich selbstredend nicht befreien, ohne daß jeder einzelne befreit wird. Die alte Produktionsweise muß also von Grund aus umgewälzt werden, und namentlich muß die alte Teilung der Arbeit verschwinden. An ihre Stelle muß eine Organisation der Produktion treten, in der einerseits kein einzelner seinen Anteil an der produktiven Arbeit, dieser Naturbedingung der menschlichen Existenz, auf andre abwälzen kann ; in der andrerseits die produktive Arbeit, statt Mittel der Knechtung, Mittel der Befreiung der Menschen wird, indem sie jedem einzelnen die Gelegenheit bietet, seine sämtlichen Fähigkeiten, körperliche wie geistige, nach allen Richtungen hin auszubilden und zu betätigen, und in der sie so aus einer Last eine Lust wird.

***

(Marks 1875, MEV 18/570)

La socio simple ne trovos sian ekvilibron, tiom longe, kiom ĝi ne turnos sin ĉirkaŭ la sunon de la laboro.

(Marx 1875, MEW 18/570)

Die Gesellschaft findet nun einmal nicht ihr Gleichgewicht, bis sie sich um die Sonne der Arbeit dreht.
 
***

elektis kaj tradukis Hans-Georg Kaiser
 
Gloso : MEV = Verkoj de Marks kaj Engels


Sama rubriko :


puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)




Supren