Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005

KIO ESTAS "DEKLARACIO" KAJ "GVIDREZOLUCIO"

Kiel rezulton de siaj laboroj, ĉiujare, fine de la SAT-kongreso, la Kongreso produktas du oficialajn dokumentojn, "Deklaracion" kaj "Gvirezolucion".

"DEKLARACIO", kiu traktas la aktualajn politikajn, ekologiajn kaj socialajn problemojn de la Mondo estas dediĉita al la esperantista kaj ĉefe neesperantista publiko. Sekve de tio, ĉiu leganto estas invitata traduki tiun tekston al sia nacia lingvo kaj sendi ĝin al la landaj amaskomunikiloj.

"GVIDREZOLUCIO" estas interna dokumento, por SAT-anoj, kiu indikas kelkajn gvidliniojn por la estonta agado de SAT-anoj.

DEKLARACIO

La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Zagrebo de la 2-a ĝis la 9-a de julio 2005 :

 Kondamnas ĉiujn atencojn kiel tiujn, ĵus okazintajn en Londono kaj ĉiujn militojn.
 Postulas dialogon kaj intertraktadon kiel rimedon al solvo de konfliktoj kaj aplikadon de la Ĝeneva konvencio al ĉiuj kaptitoj, interalie de Guantanamo-Golfo.
 Ree postulas ke la landoj, kiuj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Otavo, pri la "malpermeso de la uzado, produktado kaj stokado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj", nepre subskribu kaj apliku ĝin.
 Postulas inkluzivi en la kampon de apliko de la Konvencio de Otavo ĉiujn armilojn kiuj eksplodas, samkiel kontraŭpersonaj minoj, t.e. pro la ĉeesto, proksimeco aŭ kontakto de eĉ nur unu homo.
 Postulas mondan solvon de la problemo pri rifuĝintoj kaj malaperigon de provizoraj restadejoj por ili.
 Alvokas la loĝantaron de ĉiuj landoj ne subskribintaj la Kiotan konvencion pri mediprotektado, premi sian registaron tuj subskribi ĝin.
 Apogas la mondajn, kontinentajn kaj lokajn sociajn forumojn kiuj kontraŭstaras la liberalan kapitalisman tutmondiĝon.
 Kontraŭstaras sklavecon kaj uzadon de virinoj kaj infanoj kiel varojn.
 Defendas la homajn rajtojn por ĉiuj homoj, inkluzive de malliberigitaj esperantistoj.

GVIDREZOLUCIO

La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Zagrebo de la 2-a ĝis la 9-a de junio 2005 :

 Instigas siajn membrojn agadi en siaj medioj por disvastigi la ideojn de SAT kaj varbi novajn membrojn.
 Petas ĉiun anon starigi kaj partopreni debatojn kaj diskutojn en la kongresoj, Sennaciulo, retdiskutejoj, ktp.
 Instigas la membrojn aĉet(ig)i kaj legi la eldonaĵojn de SAT cele akiri rimedojn por plu eldoni.
 Alvokas ĉiujn anojn aktivi por la laikeco en sia respektiva lando.
 Instigas siajn membrojn partopreni en la diversaj sociaj forumoj.
 Forte apogas iniciatojn de SAT-membroj en diversaj kampoj korespondantaj al la celoj de la Asocio por ke poste ili iĝu iniciatoj de la tuta Asocio.
 La Kongreso de SAT renovigas sian fidon al k-do Kreŝimir Barkoviĉ en la funkcioj de sekretario kaj redaktoro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio