Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017

Ĉeestis : Robert Frey, Vinko Markovo, MIYAZAWA Naoto, Rob Moerbeek, NAKAMURA Daiŝin, NONOMURA Jo, Paz, Dieter Rooke, TAHIRA Masako kaj pluraj aŭskultantoj, kiuj ne esprimiĝis

Vinko : memorigas la bazajn celojn kaj regulojn de la frakcio. Menciis aperigon de franclingvaj tradukoj de artikoloj de Hori Jasuo pri situacio de japanaj laboristoj kaj Paz, pri urba rekonstruada politiko en Seulo kaj subpremo en fabriko Sangyong en franclingva komunista gazeto.

Dieter : komunismo vekas negativajn reagojn en Koreio. Mortigo de homoj ne estas normala sed delira afero.

Rob : en Nederlando estas tabue sin nomi komunisto. Sed ne plu sentas sin hejme en la nederlanda socialisma partio. Nenio farita pri baza enspezo. Homoj estas elpelitaj el siaj domoj pro ŝuldoj hereditaj el pasinteco. Voĉdonis por bestrajta partio.

Dieter : en Svislando, ekzistas partio de laboro, en kiu okazas multaj internaj kvereloj. Kiel en IKEK pri Stalino. Konkreta propono : viziti Moskvon. Sole vojaĝis al Norda Koreio.

Paz : ne bone scias pri komunista frakcio en SAT. Ankaŭ ne bone scias pri IKEK. Havas alian vidpunkton pri komunista partio. Kio estas komunisto, klasbatalo kaj proletaro nuntempe ? Tradicia industria laboristaro malmultiĝas. Alte kvalifikita laboro kreskas. Stilo de klasbatalo ŝanĝiĝis. Temas pri demokratiaj kanonoj. Antaŭe laboristoj prenis batalilojn en sia fabriko, kaj tiam fizike batalis. Nun batalo okazas pere de komputila klavaro. Industria laboristaro malkreskis. Kiel difini laboristan klason kaj proletaron ? Eĉ dumferia laboro per socia rilato. Serĉas novan prosperon de la komunista movado. Manko pri libera kunvivado.

Rob : agacita de problemo de senlaboreco. Senlaboruloj suferegas. Proletaro inter la senlaboraj labor-aĝuloj.

Daiŝin : samopinias kun Paz. Nun japana registaro volas enkonduki novan laborreformon. Plej granda sindiktato (RENGO) samopiniis. Post tajpaj protestoj de membroj, nun RENGO kontraŭas.

Masakato : ĉu japana komunista partio estas amika al la komunista partio de Suda Koreio ?

Paz : en Suda Koreio ne plu ekzistas Komunista Partio. Antaŭe ĝi estis proksima al Norda Koreio. Poste ĝi estis malpermesita kaj reaperis kiel Minĝujamata. Havis kelkajn parlamentanojn kaj nuliĝis poste. Komunistoj ekzistas, sed komunismo plu estas tabua temo en Koreio. Estis antaŭe partiano de Junulara Progresema Partio. Nun ekzistas
verda partio. Kaj popolpartio, intima kun Norda Koreio. Liberaluloj ĉeestas en Justa Partio.

Daiŝin : JKP estis subpremita dum la dua mondmilito. Nun se okazas laboristaj kunsidoj, homoj amasiĝos. Nun pli da japan-koreaj komunistoj.

Naoto : estas anarkiisto sed voĉdonanto por JKP. Iam membris en trockiisma grupo. JKP pli kaj pli ŝanĝiĝis. Parlamenta venko de progresemuloj en Okinavo. JKP subtenis alian partion. Perfekta laboro kontraŭ usona bazo tie. Ankaŭ post Fukuŝimo JKP subtenis la popolmovadon. Nun subtenas movadon sen konsidero pri gvidantoj.

Jo : JKP iomete kaptas subtenon de multaj homoj. Sed naciismiĝas. Akceptas tenoismajn tendencojn. Insista pri rekapto de nordaj insuloj nun apartenantaj al Rusio.

Daiŝin : en aprilo ja subite komencis tia diskuto en Akahata (gazeto de JKP). Trifoje sendis kontraŭopinion.

Robert : "propagando" estas tikla vorto. Uzita de la nazioj. Preferas la vortojn informado, aŭ reklamado.

Rob : ankaŭ en UEA Lapenna siatempe volis paroli pri informado. Nun en plu estas emo paroli al koro de la homoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio