Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier

Mi ne ĉiam povis tion fari, sed tiun jaron mi partoprenis la kongreson de SAT en Zagrebo. Antaŭvidiĝis tre intima renkontiĝo, pro malmulta partoprenado kaj tio maltrankviligis nin. Certe multaj kialoj influis, inter kiuj eble la jubileo de la Unua UK de Bulonjo ĉe Maro en Francio 1905a. La frueco en julio, ne oportuna por studentoj (ekz Vinko), eble ankaŭ por la retanoj la stumbloj kiuj en ĝi okazis kaj por kelkaj lastatempaj akcidentoj aŭ malsaniĝoj... de kiuj mi esperas ili resaniĝis.

kongresejo
Marija tradukas, rigardas, klarigas, kaj cerbumas

Fakte ĝi estis intima sed ege agrabla kaj interesa. La kongresejo situis en granda malnova parko de eksaj pioniroj kie estas dissemitaj tranoktejoj en verdaĵoj kaj trankvileco. Krom la unua semajnfino kiam estis akceptitaj pluraj grupoj de junaj korusanoj kaj folklordancistoj, kiuj partoprenis renkontiĝon en la ĉirkaŭaĵoj, estis preskaŭ nur kongresanoj.

Nia ekskurso 1
Nia ekskurso 2

Ĉe la supro de la parko, je la ĉefa enirejo situis la restoracio en kiu ni estis bone pritraktataj per tute bongustaj kaj freŝaj manĝoj. La manĝotempo ebligis daŭrigi la interŝanĝojn kaj plibone interkonatiĝi laŭbezone. Du aŭtobusoj ebligis facile atingi Zagrebon.

La tri ekskursoj (du duontagaj kaj unu tuttaga) bone disvolviĝis kaj plie profitis la indulgon de la ĉielo kiun Satanoj ne povus tiom esperi. Pluvis, tondris kiam ni laboris kaj sunis, varmis kiam ni promenis ! Vidu, ĉu ne perfekte ! En pluraj lokoj, ni estis akceptitaj de la urbestro. Tio estas agrabla maniero propagandi kaj por esperanto, kaj por la celoj de SAT, trinkante sukojn aŭ bieron.

Ĉiuvespere, en salono okazis io : koncerto, kantado profesia aŭ amatora, muziko, en kiuj lertis juna esperantista studentino kaj ankaŭ juna nevino de Marija. Pluraj prelegoj pri sociaj temoj, kun traduko, kiujn faris sindikatanoj, socialaj specialistoj, arigis multajn partoprenantojn. Tio estis pli laciga, sed interesa.

geKamarado Weiss

Eblis eĉ post la fermo de la restoracio, trinki en la salono, en trinkejeto provizita de la OKK.

Pli serioze, ge-Weiss raportis pri sia vizito kun skipo de 3 personoj en senminiga kampo, en kiu ili multe aktivas kaj sukcesas. Se ne estus du problemoj. La unua, manko de vizo, kiu malebligis al edzino de Marteno Bustin partopreni la kongreson. Ŝi havas daŭre Ukrajnan naciecon, sed ŝi ne suspektis ke ŝi bezonos vizon. Ŝi estis devigita atendi 10 tagojn en Ljubjana (Slovenio). Afable veturante, Kani helpis al Marteno viziti ŝin kaj provizi ŝin per mono.

La dua nubo estis la tre bedaŭrinda, laŭ mi, ke ĵus antaŭ la finpreparado de la deklaracio kaj la gvidrezolucio, atako de Marteno kontraŭ Kreŝo pro artikolo pripapa, kiu ne aperis en Sulo (pro decido, ne de Kreŝo sola, sed de redakcia skipo), kaj kontraŭ Jakvo, al kiu li riproĉis malagrablajn vortojn kaj kritikojn. Se bone kalkulante, liaj paroloj ŝokis min kaj plurajn aliajn, estis okazo por la partoprenantoj provi kompreni tiajn aferojn kaj konfirmi sian fidon al Kreŝo kaj Jakvo.

ADIAŬA VESPERO

kanti kaj mimadi kanton de Brassens

Jaŭdon, post la koncerto, antaŭ tranoktado, Marija petole anoncis "jen, morgaŭ la scenejo estos je via dispono !"

La sekvanta tago estis plena de laboro, kiel la finpritraktado de la Deklaracio kaj de la Gvidrezolucio, kiuj malebligis cerbumi pri io alia.

Mi tamen zorgis por retrovi tekstojn de kantoj en esperanto kaj plie lastmomente Pierre (Petro) sugestis ke kelkaj Francoj helpu lin por kanti kaj mimadi kanton de Brassens (Brasens’) "la Pluvombrelo" honore al la simbolo de Zagreb “ombrelo” kaj al la vetero kiu dum la kongreso estis alterne suna kaj fulmotondra (ĉu mi aldonu, ke perfekte Marija organiziĝis pri la vetero : neniam pluvis kiam ni ekskursis, foje pluvegis dum la labortempo, certe por instigi nin labori !). Pierre (Petro) eĉ lernigis la refrenon al la ĉestantaro por nin akompani.

Malice, Marija alvokis laŭ alfabeta landonomo, la ĉeestantaron. La unua, Franciska, kun graveco enkondukis monologon de Hamleto "Esti aŭ ne esti, jen la demando…" kies temo tute taŭgis kun la kongreso.

Sekvis poste, poemoj, kantoj, rakontoj pri travivaĵoj… Krom esperanto, ni havis okazon aŭskulti fremdajn lingvojn el kiuj pli maloftaj : Kimran, rusan, persan.

Viola, petis helpon de tri kamaradoj por sia prezentado de tuko-faldado, jam konata de kelkaj en la salono, sed kiun ŝi amuze kaj malice proponis al la partoprenantoj. Ili ne divenis la aferon.

Ili ekzercan geston surboatan

Ŝi ekzercis ilin je remado en boato. Finfine, ili faris saman geston, la tukon en la manoj kaj oni malkovris ke ĝi estas en formo de mamzono, ĉu eta, ĉu pli granda, eĉ pendanta. Ekridego eksplodis en la salono. Poste, Marija zorgis la loterion parte provizitan de la kongresanoj (eĉ estis iu PIV 2005 kiun gajnis kun granda kontento Dieter), kies biletojn ŝi estis proponanta eĉ dum la ekskursoj.

Renata

Malavare certaj aĉetis kaj
kompreneble foje gajnis, tamen inter ili certaj, kiel Renata tiel ofte levis sian gajnantan bileton ke tio iĝis ludo por la ĉestantaro kiu kriis ŝian nomon.

Jen kiel finiĝis la 78a kongreso de SAT.
Mi konservas agrablan senton pri tiu kongreso kaj esperas ke la venonta en Beogrado arigos pli multe da homoj.

SAT-kongreso en 2006 estos en Beograd

La informoj kiujn donis al ni Tereza Kapista aperis tre allogaj. La 79-a SAT kongreso okazos do de la 19-a ĝis 26-a de aŭgusto en Beogrado (SCG). Vi povas jam nun aliĝi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio