Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 2012-07-28/08-04 Grezijono : Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE
puce Bicikla Alternativa Rondirado (2008)
puce Raporto de la verdula frakcio dum la Barcelona kongreso (2019)
puce Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017
puce Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno dum la 92a SAT-kongreso en Kragujevaco 2018.
puce Raporto pri la reta kongreso de 2020.

Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno dum la 92a SAT-kongreso en Kragujevaco 2018.

La ekologiisma frakcia kunveno okazis de la 17a ĝis la 18a horo ĵaude la 9an de julio 2018 en Kragujevaco dum la 91a SAT-kongreso (Serbio).

Ĉeestis Vito Markovo, Paŭlino Gaborito, Arturo Prent, Telma Oliveira Ribeiro, Denise Happi-Fosso kaj venis kaj rapide foriris Bojana Alfirevic.

Arturo : Proponas « Ekologiisma frakcio (verduloj) » por pli da klarigoj.
Vito : Aldonas ke ni eĉ povas proponi « Ekologiisma frakcio » sen io ajn. Klarigas en si mem.
Paŭlino : Proponas krei SAT-diskutliston.
Vito : Proponas agadi en siaj propraj ekologiaj medioj.
Telma : Raportas : « La ekologia movado preskaŭ mortis en Brazilio. Tamen la reciklado komenciĝis. Ŝi jam uzas la reciklaĵojn por igi al ili duan vivon. Ŝi kaj sia kunulo Bruno instruas al la homoj pluki la rubaĵojn sur la strando ĉe la marbordo. Nun ne plu eblas uzi la plastajn sakojn en la manĝovendejoj. Leĝo naskiĝis por malpermesi la suĉpajlojn. La ekologiisma partio iĝis dekstra. En Brazilio ekologiisma estas grava pro la fakto ke la Amazonia arbaro estas pli kaj pli detruita por bredi bovojn kaj kreski sojkampojn. »
Arturo : Demandas : « Kiel montri la gravecon de esperanto al ekologiismo ? »
Paŭlino : Raportas ke okazis alternativan semajnon en Greziljono, ĉi jare iĝis Veganan semajnon. Eblus organizi ekologiisman esperantan semajnon kiel ReVe pri veganismo.
Arturo : Aldonas ke en Eŭropa unio ni povus organizi iun subvenciita.
Vito : Pensas pri « Eating together ». Li ŝatus esperantigi tiun retejon.
Paŭlino : Aldonas ke tra UNESKO ni povus havi helpon ĉar ĉi jare la ĉefa temo estis esperanto.
Arturo : Rimarkas ke ni devus trovi allogan lokon por ke la homoj povus veni buse aŭ trajne.
Paŭlino : Aldonas ke ni povus proponi alternativajn veturilojn al la kongresanoj antaŭ veni al la kongreso.
Arturo : Diras ka « Interail » povas esti interesa. Informiĝi pri tio.
Paŭlino : Instigos organizadon de renkontiĝo ĉe la diskutlisto.
Telma kaj Denise pretas helpi.
Vito : Prezentas novan kampanion de « Greenpeace » : « Less meat More vegets ».
Paŭlino : Aldonas ke Greenpeace en Anĝevo kontaktis la veganan asocion pri tiu kampanio.
Vito : Proponas organizi biciklan karavanon por iri al la Barcelona kongreso venontjare.
Arturo : Raportas ke en Londono la biciklovojoj estis plibonigitaj.
Denise : Aldonas ke samas en Parizo.
Vito : Demandas ĉu elektraj bicikloj estas pli ekologiaj ol aliaj veturiloj ?
Arturo : Proponas ĝisdatigi artikolojn en esperanto ĉe Greenpeace.
Paŭlino : Proponas ke ni proponu al la Sennaciulo artikolojn pri ekologiismo.
Vito : Aldonas ke iu devus respondeci pri tio ĉiu monate.
Paŭlino : Demandas kiu ŝatus plenumi tiun taskon ?
Denise : Respondas ke ŝi bonvolas sendi artikolojn sed ne respondeci.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio