Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Deklaracio de la 91a SAT-kongreso
puce Gvidrezolucio de la 91a SAT-kongreso
puce Kragujevac - la kongresurbo de SAT, 2018
puce Loĝeblecoj
puce Organiza Kongres-Komitato
puce Postkongresaj restad-eblecoj
puce SAT-anoj ekfrontas la defion de novaj komunikaj teknologioj
puce Turisma programo de la 91a SAT-kongreso en Kragujevac
puce Vetureblecoj inter Beogrado kaj Kragujevac
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

SAT-anoj ekfrontas la defion de novaj komunikaj teknologioj

Laŭeble ĉiujare, laborgrupo estas taskata redakti gazetartikolon, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa Deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

Dum la ekskurso en la malnova armilfabriko VTZ

La 91-a kongreso de SAT okazis en Kragujevaco (Serbio) de la 5‑a ĝis la 12‑a de aŭgusto. Kragujevaco estas urbo kun 180.000 loĝantoj kaj la kvara laŭ grandeco en Serbio. Ĝi estas nekutime interesa historie pro sia rolo kiel serbia ĉefurbo en la frua 19‑a jc. kaj kiel situo de la unuaj industrioj en Serbio, notinde la armilfabriko VTZ (poste iĝinta la aŭtofabriko Zastava). Malgraŭ tio, ĝi restas nekutime fora de la kutimaj turistaj itineroj, bona loko por observi la vivon de la kongreslando.

HO Song parolas dum la Solena Malfermo

La kongrestemo “Eo kaj transnacia komunikado en la epoko de informteknologioj” estis aktuala afero, vera defio por SAT, kiel por aliaj asocioj de esperantuloj. Novaj interret-bazitaj komunikaj ebloj logas per la promeso de pli densa kunretigo, samtempe faras postulojn al la membroj, ĉefe lernajn. Tial SAT alprenis ĉi tiun temon. En unu kunveno oni priparolis “kiel konstrui retan decid-sistemon por sufiĉe facile intervenigi SAT-membrojn en ĉiutaga vivo por pli demokratiaj administrado kaj strukturo de SAT” kaj samtempe oni praktike ekzercis tion per reta partoprenigo de kelkaj nekongresantaj membroj. Oni komencas paroli pri retaj platformoj faciligantaj la praktikon de rekta demokratio ĉe disaj homgrupoj kaj asocioj. Tio estas nova tereno por SAT kaj la SAT‑anoj devas ankoraŭ lerni pri ili. Iom pli konkretiĝis la propono regule fari opiniosondojn inter la membraro. En la ĉi-jara Gvidrezolucio oni “subtenas la proponon, ke la PK [Plenum-Komitato] okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj”.

Franciska Toubale kaj HO Song gvidas laborkunsidon

La kunvenintoj konstatis kun bedaŭro, ke unu “malnovan” komunikrimedon kelkaj uzas ne plej celtaŭge : la dissendoliston. La Gvidrezolucio “instigas la membrojn al limigo de insultaj interŝanĝoj en la SAT-diskutlisto por ne fuĝigi la partoprenantajn SAT‑anojn kaj permesi pli da fruktodonaj debatoj por plievoluigi la SAT-movadon” kaj “deziras, ke SAT-diskuto pliboniĝu per partopreno de pli da kamaradoj kaj per kreado de malpli babileca kaj pli serioza debata etoso en ĝi”.

Krom komunikado, ankaŭ aliaj temoj – politikaj, kulturaj, historiaj, distraj, artaj, movadaj – havis lokon en la programo : “Ekologiaj aspektoj de veganismo” (Markovo-Vito), ekspozicio kaj metiejo de flikkudraĵoj (Biljana Ostojiĉ), “(Koreaj) infanlibroj je historia, socia, laborista vidpunktoj” (Hyunsoo [Paz] Jung), “Esperanto-Centro en Rumonge” (Johan Derks), “Landaj retdiskutlistoj estas simptomo de ŝovinismo” (Johan Derks), “Kraljeviĉ Marko” (Velibor Simović), “Balkano – ĉu insultnomo” (Ĵivorad Jevtiĉ), “Esperanto en mia urbo Banja Luka” (Miĉo Vrhovac), “Portreti Zamenhof per branĉeta karbo” (HO Song), “El la portugala literaturo” (Rob Moerbeek), “Ĉu eblas pere de Esperanto eduki altlerneje en la eksternacia sent-, pens- kaj agad-kapablo ?” (Saioa Escobar Calzada), “Atentindaj stumbligiloj en Esperanto” (Rob Moerbeek), prezento de du libroj : “Tagoj kaj ruinoj” kaj “Antaŭ unu jarcento” (Xavi Alcalde), “Eŭropaj reeĥoj de serbaj popolaj kantoj” (Miodrag Stojanoviĉ), “‘Animo’ en la serba popola poezio” (Miomirka Kovačević), “Pri kreinto de fotografio” (Jocelyne Monneret), “Distra horo pri montaraj floroj” (Marcelo Redulez kaj Klodin’ Pomirol).

Saioa Escobar Calzada (kunorganizonta la venontjaran SAT-kongreson en Barcelono) parolas pri temigo de Esperanto en sia lerneja klaso

Kunvenis pluraj el la SAT-frakcioj : liberecana, komunista, ekologiisma, sennaciisma, vegetara ; ankaŭ la Poresperanta Fako kaj la LEA-Komitato (kies rolo estas kunordigi laboron de lingvoteritoriaj laboristaj poresperantaj grupoj). Rezulte de diskuto dum la kunveno de la Poresperanta Fako, la kongreso kuraĝigis funkciigi Vikipedian grupon por nutri artikolojn, kiuj rilatas al la SAT-movado.

Kunveno de la Liberecana Frakcio

La organizintoj de la kongreso meritas multe da danko pro la ĉi-jare aparte riĉa kultura kaj arta programo, al kio favore influis tio, ke la ĉefa organizanto mem estas profesie aktoro. En la vesperoj oni ĝuis elstaran popolmuzikan-dancan nacian vesperon en la urba teatro, muzikprezentojn de JOmO kaj de Georgo Handzlik kune kun sia filino Dominika, prezenton de La kredito en la plenumo de Verda Banano (G. Handzlik + Saŝa Pilipoviĉ). En la adiaŭa vespero kantis esperantista ina kantgrupo el Serbio, prezentantoj de ciganaj kanzonoj Saŝa Pilipoviĉ kaj surprizgasto – unu el la plej elstaraj operkantistoj tenoraj de Serbio, Voja Spasić. Ankaŭ notindas, ke plurmaniere oni rilatis kun neesperantistoj de la urbo : oficiala akcepto de la urbestro, gastigado en hotelo, en kiu gastis ne nur la kongreso, sed ankaŭ aliaj klientoj, kulturaj vesperoj malfermitaj al ekstera publiko kaj kun dulingva prezento.

Kongresanoj dum ekskurso en Kragujevac

Ekskurso kondukis tra la historia urbocentro kun la historia fabriko de armiloj, kies unu halo estas nun muzeo reliefiganta ankaŭ la batalon de la laborista movado por memregado. Dum tuttaga ekskurso oni vidis la monaĥejon Manasija, la kavernon de Resava kaj la akvofalon Granda Bruo kun apuda restoracio. Okazis plurhora ekskurso al la memorparko kaj muzeo “Oktobro de Kragujevaco” rande de la urbo, dediĉitaj al kelkmilo da viktimoj de nazia teroro pafmortigitaj tiuloke la 21‑an de oktobro 1941. Tritaga postkongresa ekskurso sekvis “Vojojn de vino kaj historio” en la montaroj de orienta Serbio.

Kongresanoj en neformala rondo

La ĉiujara okazigo de tutsemajna kongreso ne nur ebligas al SAT prezenti enhavriĉan programon, sed ankaŭ al multaj aktivaj membroj kaj ne-membroj resti en proksima kontakto unuj kun aliaj. Tio inhibas amalgamiĝon kun la siadifine “neŭtrala” esperantula medio – kun kiu oni tamen restas en amikaj rilatoj.

Laborgrupo komisiita de la Poresperanta Fako

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio