Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Kongresejo

Martí Codolar estas bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭ ĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la centro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro.

La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno vera bestgardeno. Nuntempe, la salesianoj kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.

Estas du tipoj de loĝado. Unuflanke, dormoĉambroj kun privata necesejo por 1,2,3 kaj 4 homoj. Aliflanke, dormoĉambroj sen privata necesejo por 4 kaj 10 homoj. Se necese, ankaŭ eblus starigi amasloĝejon por minimume 20 homoj.

La manĝejo inkludas vegetarajn eblojn kaj gravas konscii pri la hispana horaro. Tagmanĝo okazos inter la 14.00h -15.30h kaj vespermanĝo inter la 20.30h – 22.00h.

Ĉiuj salonoj havas projekciilon (kun sistemo VGA), sed komputilon devas kunporti ĉiu preleganto. Kaj ĉiuj salonoj havas fenestrojn al la ĝardeno.

La belega ĝardeno kaj la sportaj ejoj estas komunaj kaj libere uzeblaj.

Ekzemple, por eventualaj programeroj, kiel la paroliga kurso de Esperanto.

La akceptejo de la kongreso troviĝos dekstre de la akceptejo de la bieno. La enirejo estas iom kaŝita en ne tro vigla strato, do kiam vi alvenos atentu la mapon kaj tiun ĉi bildon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio