Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Saluto al La Kongreso de LEA-Italio

Mesaĝo por Zagreba SAT-Kongreso (2005)

Karaj kamaradoj, la membroj de la itala LEA esprimas al vi siajn plej varmajn bondezirojn por vere fruktodona kongreso.

Laŭ ni estas necese, en la nunaj cirkonstancoj, funde renovigi SAT por redoni al ĝi la rajton sin aŭdigi en la granda tutmonda pacisma-kontraŭimperiisma movado.

Laŭ ni estas jam tempo forlasi la subtilajn disputojn pri ideologioj kaj subideologioj tre gravaj en la tridekaj jaroj kaj dum la malvarma milito, sed hodiaŭ nekapablaj interesi kaj mobilizi la nunan mondlaboristaron. Ilin oni plustudu kaj diskutu en historiistaj rondoj.

Laŭ nia analizo, krom ĉiel daŭrigi kaj subteni la tradician, fundamentan klasbatalon, ni ankaŭ devas senhezite ekpartopreni en la kontraŭglobaliga movado, firme-decide apogante la jenajn gvidvortojn :
 kontraŭstari ĉiajn lingvajn superregadojn, trudatajn al la homaro far sinsekvaj
imperiismoj, kaj adopti la tuthomaran sennacian pac-lingvon Esperanto ;
 elimini la skandalan distancon inter superkonsumantaj kaj mizeregaj landoj,
starigante tutmondan justecon-egalecon-solidarecon ;
 juste dispartigi inter ĉiuj popoloj la fundamentajn vivrimedojn ;
 haltigi la kriman superliberisman politikon de la multnaciaj entreprenoj ;
 haltigi la katastrofan senliman ekspluatadon de la naturaj energifontoj ;
 haltigi la memlezan venenigon de la planedo, kiu minacas la pretervivon mem de nia specio ;
 kontraŭstari la mondajn milit-ekonomiajn imperiismojn kiuj, sub trompaj devizoj (libereco, demokratigo, kontraŭterorismo, ktp.) ĉiam pli kruele trudas al miliardoj da homoj nehomajn vivkondiĉojn.

Ĉiuj cititaj gvidvortoj estas tute koheraj kun la tradicio kaj historio de la laborista esperantista movado : sed nur ilin revivigante kaj laŭte diskonigante oni povos redoni al SAT videblecon kaj pezon en la pejzaĝo de la hodiaŭa kontraŭkapitalista-kontraŭimperiisma-pacisma mondmovado.

Ankaŭ bonvolu : decidi pri taŭgaj strukturoj por agado ; forŝovi la pezon de pure ideologiaj interdisputoj kaj de ekstrema individuismo ; elimini la paralizigan efikon de nepra unuanimeco (pro kiu ofte neniu organo rajtas ion ajn entrepreni).

Je tiuj kondiĉoj la rolo de LEA-oj jam konsiderinda povos rapide pligrandiĝi.
Neniu timo pro tio. Se la itala LEA estus centoble pli forta, ankaŭ la SAT-membraro en Italio estus centoble pli nombra.
Do ni faru ĉion eblan por ke SAT progresu agade kaj nombre.

Amike kamaradece,

Je la 21-a de Junio 2004
Carlo Bourlot, Renato Corsetti, Filippo Franceschi, Andrea Montagner
por la membraro de la itala LEA

C.B. SatMembro nro 35.425
R.C. SatMembro nro 35.188
F.F. SatMembro nro 35.713
A.M. SatMembro nro 35.676

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio