Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Fotoj de Laborkunsido

La ĉefa kaj plej grava parto de la SAT-kongreso estas la Laborkunsidoj. Kutime ili okazas matene dum kvar kongresaj tagoj. En la tempo de laborkunsidoj nenio alia okazas. Al la laborkunsidoj estas invitataj ĉiuj kongresanoj, SAT-membroj kaj gastoj. Ĉiuj rajtas libere partopreni en la debatoj pri la agado de nia Asocio, pri la faritaj kaj farotaj laboroj. Okaze de gravaj voĉdonoj, nur la membroj rajtas voĉdoni. Ĉi sube kelkaj fotoj faritaj dum la laborkunsidoj en Zagrebo.

Baldaŭ la laboro komenciĝos. Ĉiu atente aŭskultas kaj konsultas dokumentojn antaŭ si. En la unua vico de maldekstre : Corrie el Nederlando, Gražina el Litovio kaj Stella el Belgio.
Jen antaŭ la unua laborkunsido, komisiitaj membroj anticipe diskutas kiel ni laboros dum semajno.
Eĉ ekstere ili daŭrigas siajn diskutojn. Kiaj laboremuloj ! Jes, ĉar ni tre dise loĝas kaj tial, kiam ni renkontiĝas estas multaj seriozaj temoj por priparoli kun amikoj.
Preparkomisiono de Gvidrezolucio kaj Deklaracio anticipe skribis sian proponon antaŭ la diskuto. Ekde nun membroj ekdiskutas enhavon kaj atente cerbumas ĉu ni uzas la plej taŭgajn esprimojn.
Colette Weiss klarigas antaŭ ĉiuj pri la mocio rilate la batalon kontraŭ la produktado kaj uzado de kontraŭhomaj minoj.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio