Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Ses esperantistoj pafekzekutitaj : kiucele ?

Teksto de Frank Mintz

Tio okazis la 24an de novembro 1937 en Odeso. La Popoltribunalo ilin kondamnis pro partopreno en terorista kontraŭrevolucia trotskista kapitalista organizacio. Lastajn sekundojn antaŭ la pafado, pri kio pensis la pafekzekutotoj ? Kaj la pafekzekutantoj ? Trans la senriproĉa ĝusteco-justeco de la Lenin-sistemo, oni stumblas pri la problemo de la malbenita lingvo Esperanto faciliganta tujan rilaton inter individuoj soifantaj kompreni kion faras aliuloj fremdlande, kiel ili vivas, kiun kulturon ili havas… Nur la revolucia regado donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

En Hispanio, unuiĝinta, katolika do nedividebla, esti esperantisto implicis bonegan detalon por atesti ke iu ulo estas reale maldekstrulo kondamnenda al mortpuno aŭ al X jaroj kaj unu tago de malliberigo. Nur la ĝusteco-justeco de la klerikaro donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

En 2017 (informo de aŭgusto/septembro de 2018 de FAO, OMS, UNICEF, ktp), oni taksas la nombron de subnutrituloj je 821 miliono, alidire unu el naŭ homoj en la mondo. Registaro diras, ke FMI, Merkato regulas, preparas, rekte pripensas eliron el la krizo, sed la terura mizero jam putris, haladzis, jam estis brileganta lumo meze de la XIXa jarcento, kaj iom antaŭe. Tiun malgandan komenton oni ne kutimas diri kaj ripeti pri ĉiuj anoncoj pri ekonomia solvplano de problemoj. Nur la ĝusteco-justeco de la neoliberaj informagentejoj donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

Ĉu permesas mortkataklismojn ĉiopovaj, klerulaj, bonegaj dioj aŭ dio ? Nur la ĝusteco-justeco de ĉiuj sekto kaj religio donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.

Honore al la ses pafekzekutitoj, por la libera pripenso, necesas, ke vivu, persistu la suspekta, falsanta, kaj ĝuste pro tio, elstara Esperanto.

  • Bocharov - Бочаров Г.П. (1887 – 1937)
  • Vozdvizhenski - Воздвиженский В.В. (1879-1937)
  • Ivanov - Иванов (Ивн) В.П. (1900 – 1937)
  • Pil Пиль - Е.Э. (1881 – 1937)
  • Sutkovoy - Сутковой В.Г. (1904 – 1937)
  • Jolm - Холм Н.Е. (1898 – 1937)
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio