Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2004
puce Impresoj de 77-a SAT-kongreso
puce Prelego de K-do Klaŭdo Roux (unu el la redaktantoj de Nova PIV)
puce Saluto al la kongreso de K-do Renato Corsetti, Prezidanto de U.E.A.
puce Saluto de K-do Jakvo Schram, Prezidanto de la P.K. de SAT
puce Sentempesta SAT-kongreso

Saluto de K-do Jakvo Schram, Prezidanto de la P.K. de SAT

Karaj gek-doj, karaj gastoj,

Estu bonvenaj al nia 77-a SAT-kongreso en la urbo Bratislavo.
Mi ne estas diplomato, tial mi ne komencas laŭdi la belecon kaj gravecon de ĉi tiu lando, kiun mi vizitas la unuan fojon en mia vivo. Mi jes, ja evidente povus dissemi kelkajn afablecojn, sed mi estas homo kiu ĉiam klopodas diri la veron
aŭ tion, kion mi akceptis kiel vero pere de diskutoj, kontaktoj kaj spertoj.

Do permesu ke mi nun ne ludu diplomaton.

Evidente mi jam havas unuan impreson pri kio mi vidis dum mia vojaĝo ĉi tien kaj pri la bildoj kiujn ni ĉiuj povis trovi en la mirinda interreto. Ĉi tiu unua impreso kuraĝigas min. Mi estas certa ke ni havas bonan lokon por fari nian kongreson.

Kio ankaŭ kuraĝigas min estas la laboro jam farita de - unuflanke la tuta skipo de la OKK de nia Kongreso kun ĉekape, almenaŭ en rilato kun mi, nia kamarado Petro Chrdle kaj de la flanko de la Plenum-Komitato, kamarado Arturo Prent.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis kamarado Lanti. Eble la fakto ke mi nun atentigas vin pri tio malplaĉus al li, mi ne scias. Legante liajn tekstojn kaj la tekstojn pri li, mi konkludas ke Lanti plej verŝajne, ne estis ekzemplo de facila homo, nek por la homoj ĉirkaŭ li sed certa ankaŭ ne por si mem. Tiu, kiu legis pri Lanti scias ke li estis homo kiu, eble dum sia tuta vivo, serĉis la veron, pri la koncepto kiu estas plej bona por la homaro.

Lanti ne ŝatis ke oni laŭdu lian personecon, do ni ne faru. Sed mi volas paroli pri lia ideo krei asocion kiu estas unika.

Unueca fronto de laboristoj devas esti, laŭ la ideoj de Lanti, nia asocio. Asocio kiu eĉ nun, 83 jarojn post fondiĝo, daŭre ekzistas, sed pri kiu nur malmultaj homoj komprenas la fortecon kaj ĝian strukturon.

Forteco, kiu samtempe montriĝas esti ĝia malforteco, ĉar ŝajnas ke en nuna tempo, por intelekta kaj konscia laboro ekzistas iom malpli da intereso ol devus ekzisti, almenaŭ tion mi opinias. Ankaŭ Esperantistoj ne montras intereson pri
la sorto de la sammondano. Aŭ por esti pli preciza, ili ne ŝatas aŭ ne volas unuiĝi en Unuecan Fronton aŭ ĉu eble tiu Unueca Fronto timigas ilin ? La fakto ke ili devas aŭskulti la opiniojn kaj tezojn de aliaj, la fakto ke en SAT ne estas
loko por fanatikismo ?

Se mi bone komprenis Lanti, mi pensas ke li celis krei asocion kiu defendas socialismon, humanisman socialismon laŭ la plej larĝa bazo imagebla. Lanti ne nur diris la, de ĉiu esperantisto konatan frazon : “For la neŭtralismon !” Li iam
ankaŭ, kaj certe kun la sama konvinko diris : “For la fanatikecon !”, almenaŭ se mi povas kredi la tre seriozan verkon, ”La danĝera lingvo” de Ulrich Linz.

For la fanatikecon, signifas, denove laŭ mia kompreno, ke ni ĉiuj rajtas havi nian filozofian, etikan kaj politikan konvinkon, sed ke ni devas havi respekton por aliaj opinioj kaj konvinkoj kiuj defendas laŭ aliaj manieroj socialismon.
Mi nun esperas ke neniu inter vi miskomprenas la vorton socialismo de mi nun uzata. Per socialismo mi indikas ne iun partipolitikan ideon, sed la humanisman ideon de kunlaboro, de respekto, de sociala agado. Socialismo pri kiu mi parolas ne permesas ke unu homo ekspluatadu alian homon. Mia socialismo ne akceptas ke unu homo regu alian homon, ke ekzistas personoj kiuj ornamas sin per titoloj kaj tiel postulas de aliaj homoj obeadon, submetiĝon al simboloj,
mitoj, rakontoj kaj personoj. Se mi eraras pri tio, nu tiam staras antaŭ vi prezidanto de Plenum-Komitato kiun vi nepre devas malelekti.

Tiuj inter vi, kiuj sekvas mondan politikon, scias ke en la lando kie mi loĝas, 33% de la homoj voĉdonas por faŝismema politika partio "Vlaams Blok". Post la baloto por Eŭropo kaj la Belgaj federaciaj ĉambroj, mi aŭdis politikistojn de aliaj politikaj tendencoj diri ; “ni devas respekti ankaŭ tiun opinion". Ĉu eble per tio ili volas montri ke ili ne estas fanatikuloj ? Mi dubas.

Ili, laŭ mi, nur volas flati tiun parton de la elektbrutaro kiu nun voĉdonis por alia partio, faŝismema partio. Ili do volas respekti la opinion de unu miliono da balotantoj por faŝismema politika partio.

Mi havas alian opinion pri tio, mi diras ne ! Ni ne devas respekti tiun opinion.

Kial ni respektu opinion de demagogoj kaj de ĝia sekvantaro kiuj klopodas dividi homojn de malsama deveno, koloro, kredo kaj filozofio. Mi ne povas imagi ke Lanti kaj liaj kompanoj kreis Sennaciecan Asocion Tutmondan por havi komprenon por faŝistoj, por klano kiu faras ĉion por dividi homojn laŭ
koloro, deveno aŭ kredo. Mi pensas ke Lanti kaj liaj kamaradoj kreis asocion por trovi la vojon al internacia solidareco, la vojon al kunagado inter homoj.

Mi, se mi bone komprenas Lanti, pensas ke la celo de la kreiĝo de SAT kaj ĝia daŭra ekzisto estas ; unuigi ĉiujn maldekstrajn progresemajn fortojn kaj mi substrekas en tio la vorton maldekstra ĉar jam tro ofte mi aŭdis reakciulojn uzi
la vorton progresema por indiki ilian agadon malakcepteblan.
Mi timas ke pro tio nuntempe SAT iom suferas malatenton de la Esperantistaro.

Ankaŭ en esperantio estas laŭ mi bedaŭrinde tro da intereso por la propra vero, la propra regiono, la naciismo kaj fanatikismo de grupoj kiuj ne celas internacian solidarecon sed kuniĝas en grupojn kiuj celas dividi homojn laŭ deveno, koloro kredo kaj nacio. Nu tiu laboro por plikreskigi nian nacion, protekti nian regionon kaj nian superecon ne estas la laboro de SAT kaj ĝiaj anoj.

Plej verŝajne multaj homoj ne aliĝas al SAT pro la vortoj kiujn ni uzas - klasbatalo, maldekstro, socialismo, unueco. Kaj kredu min, mi iom povas kompreni ĉi tiujn homojn. Tro ofte dum la antaŭa jarcento la vortoj estis misuzataj, perfortitaj de demagogoj kaj diktatoroj. Ekzistas grandaj bibliotekoj kun libroj nur pri tiuj kretenoj kiuj uzante la ĵus menciitajn vortojn kaptis per ĝi la potencon. Imagu, ili uzis ĉi tiujn vortojn por subpremi homojn kvankam la vortoj estis esprimoj de libereco. Al tiuj, kiuj ne komprenas miajn frazojn mi nur povas rekomendi du librojn, “La danĝera lingvo” de Ulrich Linz kaj la libron “7000 tagoj en Siberio” majstre tradukita de nia k-do Kreŝo Barkoviĉ.

Mi jam ofte pensis, ke ni devas trovi novajn vortojn por priskribi la vortojn kiujn SAT-membroj dum sia tuta historio uzis. Pli modernajn vortojn, sed bedaŭrinde mi ne trovas ilin. Eble iam la lingvaj spertuloj inter vi trovos
alternativajn vortojn kun la sama signifo, sed ĉu vere tio povas aŭ devas savi SAT ; la signifo de vortoj laŭ la realo kaj ne laŭ la imagoj de diktatoroj ?

Jes mi povas kompreni ke en la lando kie ni nun havas nian SAT-Kongreson la haroj de multaj homoj, enloĝantoj de Slovakio hirtiĝas pro la vortoj klasbatalo, kamarado, ktp. Mi petas tiujn homojn : reprenu la veran signifon de la vortoj.
En Belgio, la faŝismema Vlaams Blok uzis, jam kelkfoje la “unuan de majo”, la festotagon de la laboristoj, por fari grandan feston. La feston de la popolo.

Imagu, ĉi tiuj kaĉuloj forprenas nian tagon, “la unuan de majo”, la tagon de la tutmonda laboristaro por havi propran feston. Se ili iam akiros la plejmulton, miaj karaj amikoj, la unua de majo eble iĝos en Flandrio la festo de la faŝistoj, de la maltoleremuloj, de la rasistoj. Tamen karaj kamaradoj en mia koro ĝi restos eterne la tago de la klasbatalo, de la socialismo, de ni, la laboristoj, kaj
jes la malamiko povas forpreni de ni niajn terminojn, niajn simbolojn, nian festotagon, sed ili neniam povas forpreni nian konvinkon, nian koron, nian spiriton.

SAT elektis kiel laborlingvon Esperanto-n, la kreaĵon de iom naiva sed certe tre bonkora dr Zamenhof. Homo kiu pensis en la komenco, kiel juna knabo ke universala lingvo povas solvi ĉiujn mondajn problemojn.

Nur lingvo, nur vortoj, karaj amikoj solvas nenion. Por solvi mondan problemon de milito, malsato, ekspluatado de homoj, de kapitalisma supereco, ni bezonas pli ol nur Esperanton, ni bezonas pli ol nur vortojn kaj frazojn. Ni bezonas engaĝiĝon. Ni devas alstrebi mondan solidarecon inter ĉiuj homoj. Ne
povas esti ke iu homo devas klini la kapon antaŭ alia homo, devas montri respekton al bildoj kaj simboloj kaj al strangaj vestitaj mondoregantoj kiuj pensas ke ili estas reprezentantoj de iu estaĵo kiun ili nomas, por aldoni al ĝi
gravecon, dio.

Socialismo, la humanisma socialismo kiun SAT celas bezonas raciecon por esti aplikata. Mistikeco kaj vualitaj veroj pri eventoj kiuj superas iun realecon ne helpas nin krei la bezonatan mondan solidarecon.

Ĉu bonfarado ne helpas ? - demandas de tempo kamaradoj. Bonfarado karaj amikoj, estas laŭ mi la akcepto de divido de homoj en riĉajn kaj malriĉajn , en havantajn kaj nehavantajn. En mia mondo de socialismo ne ekzistas bonfarado,
ĉar en tiu mondo ĉiuj homoj havas la samajn rajtojn, la samajn oportunojn, la samajn devojn. En mia socialisma mondo homoj ne devas almozpeti aŭ klini la kapon antaŭ demagogoj kaj regantoj, sed ĉiu regas sian propran vivon.

Ni povas atingi ĉi tiun mondon pere de la ideoj de kamarado Lanti. Ni ne lasu transkui nian asocion per la pasioj kaj taktikaj zigzagoj de la malsamaj laboristaj partioj, diris Lanti. Nia asocio ne estu partipolitika, sed eduka,
kleriga, helpa, realiga. Ĝia ideo ne estu krei funkciulojn, sed eduki konsciajn revoluciulojn. Kaj karaj amikoj, konsciaj revoluciuloj ne estas laŭ la falsa bildo kiun kreis la malamiko de la progreso, iu persono kun armilo en la manoj.
Revoluciulo estas persono kiu havas konvinkon humanistan, socialistan, homrespektan, kaj revolucion ni povas fari per simpla agado, ekzemple pere de civila malobeo por nomi nur unu.

Ĉu daŭre ekzistas intereso por ĉi tiu ideo ? Laŭ mi JES - sed junuloj jam komencas nomi min maljuna kaj tion mi eble jam iom estas, maljuna socialisto, radikala socialisto eĉ kiu daŭre kredas en mondan solidarecon, en la bezonon de unuiĝo de ne nur proletoj sed de ĉiuj maldekstraj progresemaj fortoj.

Eble nuntempe la plejmulto de homoj preferas sin kaŝi en iu kaĉo de sensignifa neŭtraleco ĝis fanatika naciismo. En iu falsa mondo de ŝajninternaciismo kies plej grava celo estas defendi proprajn landlimojn, proprajn atingaĵojn kaj
propran superan kulturon.

Feliĉe mi ne apartenas al ĉiu tiu grupo, sed fiere diras ke mi apartenas al SAT, la asocio kie ideoj kaj ideologio, kaj certe engaĝiĝo ludas gravan rolon.

Ni havas nun tutan semajnon por diskuti, serĉi samideanojn, esplori la plej favoran agadkampon, frakcion, laborgrupon aŭ fakon.

Estas fakto ke la plej granda forto de SAT ne estas nur ĝia internaciismo, sennnaciismo, la uzado de esperanto, sed nia volo krei alian mondon, mondon en kiu internacia solidareco, humanisma socialismo kaj komuna agado ne estas nur vortoj en la aero, sed reala celo, nia plej grava batalo. Ni povas fari ĉi tiun batalon el nia fako, frakcio aŭ laborgrupo, sed finfine ni devas scii ke nia celo devas esti unuigi ĉiujn maldekstrajn progresemulojn en fortegan grupon kiu batalas "ĉar alia mondo eblas". Pli ĝusta mondo, pli socialisma kaj
humanisma mondo eblas kaj por fari tion mi volas uzi la vortojn de kamarado Lanti : “For la fanatikismon” !.

Mi deziras al vi ĉiuj tre fruktedonan kongreson kaj mi estas certa ke via celo ne estas NUR ferii en Bratislavo, sed kunkonstrui la novan SAT por la estonto. Ĝi estu kupolo de ĉiuj maldekstraj progresemaj homoj, kiuj celas krei alian
mondon, ĉar tio ne nur eblas, sed absolute necesas.

Vivu humanisma socialismo !, Vivu SAT !

Jakvo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio