Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2002

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2002

De la 1-aĝis la 7-a de julio, okazis en Alikanto (ES) la 75-a kongreso de SAT, kun partpreno de pli ol 150 geesperantistoj. Aliĝis pli ol 200, sed la hispana ŝtato rifuzis al 60 aliĝintoj la vizon (ĉefe al Afrikanoj kaj Ĉinoj). La kongreso kun bedaŭro konstatis tiun agon kontraŭ la homaj rajtoj kaj akre protestis. Dum la kongreso estis solene inaŭgurita la Nova Plena Ilustrita Vortaro kiu ekde nun estas aĉetebla ĉe SAT aŭ en diversaj libroservoj. La vendoprezo ĉe SAT estas 70 eŭroj + reg. afranko. La kongreso fermiĝis per la aperigo de ĉi subaj Deklaracio kaj Gvidrezolucio :

ALICANTE - Hispanio - 01-07.07.2002

La 75-a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002

 konstatas, ke Esperanto estas tute taŭga en batalo por la lingvaj rajtoj kaj informas, ke SAT eldonis novan Plenan Ilustritan Vortaron kiel unu el la rimedoj en tiu batalo.

 konstatas ke 60 aliĝintoj ne povis partopreni pro rifuzo de vizo, kaj protestas kontraŭ tiu malrespekto de la rajto je libera cirkulado.

 alvokas al batalo kontraŭ ĉiaj limigoj de la libereco individua kaj kolektiva sub la preteksto de ŝtata reago kontraŭ iuj armitaj grupoj ;

 apogas la usonajn civitanojn kaj organizaĵojn kiuj batalas kontraŭ la mortpuno ;

 Ĝi alvokas al solidareco kun la palestina popolo kaj ankaŭ kun la israelaj civitanoj, kiuj aktivas kontraŭ la milito.

GVIDREZOLUCIO

La 75-a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002, petas, ke la PK

 plu gardu la sendependecon de SAT en la rilatoj kun ĉiaj aliaj organizaĵoj,

 ĝis la venonta kongreso publikigu la regularon pri la rilatoj inter Plenum-Komitato kaj Organiza Kongresa Komitato por la organizo de niaj kongresoj, precipe pri ties financa flanko.
 atentigu la OKK-on, ke la programeroj de la kongresoj respondu al la celoj de SAT, kiel difinitaj en la artikolo 1 de ĝia Statuto.
 plu sekvu la aferojn de Billy Waldon kaj de la malliberigitoj de la grupo "Portos".

La Kongreso proponas ke :

 la propon-komisiono ricevu la taskon proponi tagordon dum la unua laborkunsido ;
 la raporto de la PK estu ekzamenata kiel tuto, eventualaj amendoj estu prezentitaj skribe kaj la diskuto pri tiu raporto ne superu la daŭron de unu horo ;
 La kongreso aprobas la decidon de la Ekologiista Frakcio krei datumbankon pri ekologiaj normoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio