Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce ABC KONTRAŬRELIGIO . Artisto Miĥail Miĥajloviĉ Ĉeremniĥ. Антирелигиозная Азбука в картинках (Черемных М.М. (худ.)
puce Aktoj de la Internacia Konferenco de la 7-a kaj 8-a de aprilo 2023

Deklaracio de Internaciista Humanista kaj Laika Unuiĝo

Tiu ĉi deklaracio estis unuanime akceptita fare de 300 partoprenantoj en la 16a internacia kongreso de la Internaciista Humanista kaj Laika Unuiĝo (IHEU) dum sia plenkunsido de la 7a de julio 2005. Tiu kongreso arigis
partoprenantojn el pli ol 50 landoj venintaj el la kvin kontinentoj. Ĝin organizis la Nacia Federacio de la franca Libera Penso.

Ĝi okazis ĉe Unesko kaj ĉe la universitato de la Sorbono. Ĝi estis organizita kune kun la franca Komisiono de Unesko kaj oficiale salutata fare de la direkcio de Unesko. La respondeculoj de IHEU estis oficiale akceptataj ĉe la kvestorejo de la Nacia Asembleo fare de s-ro Jean Le
Garrec, deputito de la franca Respubliko, liberpensulo.

La 16a kongreso okazis en Parizo de la 5a ĝis la 7a de julio 2005 por memorfesti la centan datrevenon de la franca leĝo de disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato de la 9a de decembro 1905. Apogante sin sur la heredaĵo de la nordamerika Revolucio, sur la unua amendo de la konstitucio de Usono (1791) kaj sur la meksika Revolucio, tiu franca leĝo markis la komenciĝon de laikigo iniciatita de la Lumoj kaj de la franca Revolucio por lokigi la Homon je la koro de sia destino.

Ĉie en la mondo, sur ĉiuj kontinentoj, jam de jarcentoj, la humanistoj agis kaj daure agas por la triumfo de la libereco de konscienco. Tiu ĉi estas fondinto de la homa emancipado kaj ne povas esti disigita de la batalo por la demokrata
libereco.

« La Homo estas la mezurilo de ĉio » diris Protagoras, antaŭ jarmiloj en la antikva Grekio, patrujo fondinta la nocion de civitaneco. En la malnova Hindio, 600 jarojn antaŭ la nuna erao, tiu humanista principo estis jam asertita fare de la malnovaj Karvakoj (resume) : « La moralo estas fenomeno de la naturo. Ĝi estas socia konvencio, oportunaĵo kaj ne dia ordono. Estas neniel necese regi instinktojn kaj emociojn. Tio estas la ordonoj de la naturo. La celo de la vivo estas vivi, kaj la feliĉo restas la sola saĝo ».

La Homo, tio estas unue ĝia konscienco kaj ĝia libereco ĝin uzi laŭ propra elekto. Neniu devigo politika, kultura, religia, ekonomia, ŝtata havas rajtan bazon por malpermesi au limigi la konsciencliberecon de la homaj estaĵoj.

Ne povas esti libereco de konscienco tie, kie la religioj superregas la sociojn per siaj spuroj. La laikeco, t.e. la postulo de egalrajteco por tiuj, kiuj apartenas al religio same kiel por tiuj kiuj apartenas al neniu. La humanistoj ĉiam subtenis la agadojn celantaj konstrui la laikecon de la socioj kaj de la institucioj per postulo de tiu principo de egaleco por la kredantoj kaj la nekredantoj.

Por IHEU, kaj ĝiaj membraj organizajhoj, Shtato devas esti laika, t .e. nek religia nek ateista. Peti ke estu vera demokrata egaleco agnoskata per la leĝo inter la kredantoj kaj la humanistoj neniel signifas ke la asocioj aliĝantaj al
IHEU metu ĉiujn vidpunktojn sur sama filozofia nivelo. Ni havas neniun devon je respekto rilate al la asertoj absurdaj kaj reakciaj, kia ajn estas ilia malnoveco ; la vera humanismo estas la plenumo de la libereco de konscienco
per la metodo de la libera ekzameno.

La konkerado de la samaj rajtoj por ĉiuj estas pozitiva paŝo en direkto de la laikigo, kaj disigo de la religioj kaj de la Ŝtato estas rimedo necesa por tio. La laikaj garantioj ne devas do esti nur laŭleĝaj, sed ankaŭ konstituciaj — sen tiu
institucia dispozicio, kiel garantii la liberecon de onscienco por ĉiuj ? Leĝo sen konstitucia garantio povas esti anstataŭigata per simpla ŝanĝiĝo de plimulto. Tial la institucia disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj ĉie en la mondo estas postulo de IHEU. Tio estas la lumo, kiu lumigas la vojon de la popoloj kaj de la nacioj. La historio de ĉiu popolo, de ĉiu nacio, estas nature malsimila.

Estas landoj, tiel Usono, kie la Ŝtato estas laika, sed ne la socio. En Francio, per la leĝo de 1905, la Ŝato kaj la publika Lernejo estas laikaj, kaj la civitanoj havas veran liberecon de konscienco. Estas tiom da historioj malsimilaj kiom estas da apartaj landoj.

Por IHEU, ĉiu vojo uzita de apartaj popoloj kaj nacioj devas ĝiskonduki al la disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj. ĉiu laika akiritaĵo devas esti antaŭgardita, defendita kaj plivastigita tiucele. Tial la 16a tutmonda Kongreso
de Parizo de IHEU decidas fari el la disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj unu el siaj internaciaj aksoj de agado. La 16a tutmonda Kongreso de IHEU okazis en Parizo de la 5a ĝis la 7a de julio 2005 en la ejoj de Unesko kaj de la universitato de la Sorbono – du historiaj lokoj atestantaj pri la batalo por la venigo de klera humanismo, liberiganto de la mondo — engaĝas sin batali por la aŭtentika disigo de la religio kaj de la Ŝtato ĉie en la mondo.

Por ĉiu kontakto :
Christian Eyschen, reprezentanto de IHEU ĉe Unesko.
_Retpoŝto : christian.eyschen_ĉe_wanadoo.fr

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio