Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Historio de la komunista frakcio

Historio de la komunista frakcio

La Komunista Frakcio de SAT estas samtempe tre malnova kaj tre nova frakcio de SAT.

Eugeno LANTI kreis ĝin en 1923 en Kaselo. Dum la 20-aj jaroj, ĝi aktive partoprenis en la vivo de SAT por ĝia disvastigo. Ĝiaj gravuloj estis interalie Ernesto DREZEN kaj Eugeno LANTI. Ekde 1928 estis konflikto inter LANTI kaj DREZEN pri la rilatoj inter Komintern kaj SAT.

Eugeno LANTI forlasis la Komunistan Frakcion kaj fondis la Sennaciistan Frakcion. Poste, Ernesto DREZEN kaj multaj komunistoj skismis de SAT en 1931 kaj fondis "Internacion de Proletaj Esperantistoj" (IPE), kiu dissolviĝis en 1939.

Ernesto DREZEN kaj aliaj SEU-anoj pereis en 1937-38, kiel multaj sovetianoj, murditaj de stalinisma teroro : por ili la preteksto estis ilia iama SAT-aneco.

Aliaj IPE-anoj mortis inter 1936 kaj 1939 en Hispanio dum la milito kontrau la faŝismo. Aliaj estis deportitaj al naziaj koncentrejoj inter 1933 kaj 1945 pro diversaj kaŭzoj (kiel komunistoj, judoj, eksbrigadistoj, rezistantoj, ktp...). Kelkaj postvivis la elprovojn. La komunistoj fidelaj al SAT ne agadis sub ŝildo de Komunista frakcio dum 60 jaroj, sed la demando pri komunista frakcio ofte reaperis. Dum pli ol 50 jaroj, SAT ne povis kunveni en la socialismaj landoj kaj ĝiaj membroj ne povis libere agadi.

En 1994, antaŭ la kongreso de Straĵnico, fondiĝis "Komunista Laborgrupo de SAT", kiu de tiam kunvenis ĉiujare en la kongreso de SAT. Petro LEVI, prizorganto de la nova frakcio, anoncis la fondon en unua komuniko, publikigita en "Sennaciulo" en sekvanta Septembro. En 1996-jara Peterburga kongreso la Komunista Labor-Grupo de SAT fariĝis "Komunista Frakcio de SAT".

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio