Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997

Dum la solena malfermo de la Augsburga kongreso http://www.worldnet.net/~sat-esp dimanĉe la 3-an de Augusto, Petro LEVI prezentis la saluton de KF (http://www.worldnet.net/~sat-esp/KF.html) al la Kongreso.

K.F. de SAT kunvenis lunde, la 4-an de Augusto 1997 de la 17-a ĝis la 19-a horo. Pro manko da tempo, ni ne kunvenis duafoje en la semajno, sed ambaŭ el ni partoprenis en malfermita kunveno de la Liberecana Frakcio, kies membroj tre fratece akceptis nin vendrede la 8-an de augusto. Unu el ni partoprenis parte en jarkunveno de TANEF (Naturamikoj). Aliflanke, ni volas emfazi la supertendececon de tiu-ĉi kongreso.

Petro LEVI prezidis la kunvenon kaj Vincento CHARLOT (esperant_ĉe_worldnet.fr) protokolis. Renato BALLAGUY, respondeculo de la frakcio pri distribua ekonomio (http://wwwperso.hol.fr/~rballagu/so... - Esperantlingva) ĉeestis, samkiel Ron LYNN, Vinko MARKOV kaj Odette SCHEIDEL. Ni ricevis mesaĝon de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) (esperant_ĉe_worldnet.fr).

Komence de la kunveno, Petro LEVI indikis, ke li deziras plej rapide kiel eble forlasi la prizorgantecon de la frakcio. Vincento CHARLOT prezentis la jenajn punktojn :

I) Estintaj agadoj

 Lastjare la 10-an de Julio 1996, la Komunista Frakcio en la franca Senato (http://www.senat.fr- franclingva) prezentis leĝproponon pri Esperanto kaj gxia instruado.
 Ni havis, en kunlaboro kun aliaj E-asocioj, kontaktojn kun Komunistaj Partioj : Portugala Komunista Partio (http://www.pcp.pt - portugallingva) asertis en kunveno okazinta en Oktobro 1996 en Lisbono kun IKEK-anoj, ke PKP favoras al Esperanto.
Komunista Partio de Rusia Federacio, kies Peterburgaj gvidantoj partoprenis la kunvenon de nia frakcio okaze de la SAT-Kunveno, klarigis ankau sian favoron al Esperanto. Vladimir BESPALOV (bespalov_ĉe_sochi.ru) havas rektajn kontaktojn en Soĉi kaj Aleksandro KOGAN (kogan_ĉe_post8.tele.dk) en Peterburgo. Vilhelmo LUTERMANO, okaze de ĵusa vojaĝo al Kubo renkontiĝis kun gvidantino de Kuba Komunista Partio (http://www.cubaweb.cu) kaj prezentis SAT.

En Italio, Fausto BERTINOTTI kaj Itala Refondiĝo (http://www.rifondazione.it) ŝajnas favori Esperanton. Itala LEA (corsetti_ĉe_itelcad.it) prizorgas la aferon.

2) Estontaj agadoj

 En Francio, ni kunvenos versajne kun Franca Komunista Partio (http://www.pcf.fr) en Nacia Asembleo por ke ĝi prezentu denove leĝproponon pri Esperanto. Tion necesigas la elekto de nova deputitaro en ĵusa junio. En la nova registaro, tri komunistoj ĉeestas. Ni devos kun aliaj Esperantistoj renkontiĝi kun ili por proponi al ili E-version de diversaj TTT-pagxoj.
 Ni subtenas la proponon de Itala LEA (corsetti_ĉe_itelcad.it) kaj (esperanto_ĉ_medianet.it) kunlabori kun Germain PIRLOT por ke la Europaj deputitoj esprimu oficiale sian apogon al Esperanto en Eŭropa Parlamento (http://www.europarl.eu.int). Jam 116 el 626 faris tion. Rilate al Eŭropa Frakcio "Euopa Unuiĝta Maldekstro/Norda Verda Maldekstro", ni devas urĝpeti de ili, ke ili apogu Esperanton, cx ĝis nun nur 3 deputitoj el 34 de tiu frakcio favoris.
 En sia mesaĝo al la kongreso, Vilhelmo LUTERMANO petis helpon por Kuba Esperanto Asocio. Temas pri livero de papero por eldoni tri librojn en Esperanto. KF de SAT povas alporti sian helpon kaj kunlabori kun SATEB kaj IKEK pri tiu projekto.
 Dum tiu-ĉi jaro, ni serĉos starigi retajn ligojn inter la TTT-paĝoj de SAT, de KF de SAT kaj tiuj de komunistaj partioj kaj de progresemaj asocioj kaj sindikatoj. Ni plidaŭrigos la sisteman resendon al SAT-sidejo de mesaĝoj pri SAT aperantaj en la E-dissendolisto.
 Ni supertendence plidaŭrigos nian helpon al aliaj frakcioj de SAT (ekzemple per traduko por frakcio pri Distribua Ekonomio, per retadreso al Sennaciista Frakcio).
 Niaj rilatoj kun IKEK estas bonegaj kaj ni plejofte kunlaboras.
 Ni intencas havi elektronan ligilon, kies unua numero enhavos tiun protokolon kaj aliajn informojn.
 Petro LEVI substrekis, ke KF de SAT agadas por SAT kaj ekster SAT direkte al la komunista medio. Ni ne intervenas kiel Frakcio en la interna vivo de SAT. Aliflanke ni ja rajtas principe propagandi por nia tendenco en la Asocio en difinitaj kondiĉoj, sed ĉiu el ni povas multe pli oportune kaj libere esprimi siajn ideojn kiel ĉiu SAT-ano.

Ni finis nian kunvenon je la 18H00.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio