Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Post la rajto je eksedziĝo kaj post la edziĝo por ĉiuj, nun por la rajto je IVG (memvola ĉesigo de gravedeco), la 8a amendo estas abrogita en Irlando :

Nova nekontestebla venko de la irlanda popolo.

La Nacia Federacio de la Liberpenso feliĉas pro la neta venko da la JES, je pli ol 66%, ĉe la referendumo organizita vendredon la 25an de majo 2018a, cele al abrogo de la 8a amendo de la Konstitucio de la Irlanda Respubliko, kiu fakte malpermesis ĉiujn abortojn, protekte al « la naskoto », nome de ties rajto je vivo « same egala kiel tiu de la patrino ». La aborto, punebla je tutviva malliberigo inter 1861 kaj 2013, kaj poste je 14 jaroj, tiel estos jure permesata en Irlando.

La leĝo-projekto antaŭvidas ke la IVG estos farita sen pravigo en la dek du unuaj semajnoj de la gravedeco ; ĝis la dudek-kvara semajno kaze de risko por la sano de la patrino ; poste nur kaze de anomalio de la feto.

La Liberpenso adresas siajn plej fratecajn salutojn al la tuta Irlanda popolo, al ĉiuj demokrataj organizaĵoj pri la rajtoj de la virinoj, al asocioj sekularaj, humanaj, ateaj, kiuj agadis por ke tia rezulto estu ebla.

Novan fojon la irlanda popolo decidis. Novan fojon la katolika Eklezio malvenkis.

 En septembro 1983a, la stabo de la katolika Eklezio, tiam ankoraŭ ĉiopova, sukcesis perbaloti je 66,9 % la 8an amendon de la Konstitucio kiu malpermesis la aborton, eĉ kaze de seksatenco aŭ de incesto, eĉ se la bebo suferas je anomalio. Ĉar enigita en la supera leĝo, la malpermeso fariĝis perleĝe nenuligebla.

 Ekde novembro 1995a, la Irlanda Respubliko estis la lasta eŭropa lando kiu oficialigis la eksedziĝon, per apenaŭa supero je 0,6%, kio fariĝis la 15a amendo al la irlanda Konstitucio.

En majo 2015a, la baloto favora al la edziĝo por ĉiuj, evidentigis la tro fortan malpliiĝon de la Eklezia influo.

En 2009, terura raporto konkludis ke la katolika hierarkio sisteme prisilentis la fizikajn kaj seksajn atencojn faritajn en plurdekopo da lernejoj kaj institucioj, kiujn la principo de sub-responseco konfidis al ĝi. La amas-silento daŭris jardekojn. La regulaj skandaloj pri pederastio, la malkovro de korpoj de infanoj kaj de ĵusnaskitoj en Tuam, en 2014, profunde modifis la situacion.

Tiel ke Mgr Diarmuid Martin, ĉefepiskopo de Dublino kaj unu el la plej eminentaj membroj de la klerikaro, deklaris en 2015 : « Okazis socia revolucio (…). Klare, se tiu referendumo kongruos kun la opinio de la junularo, ja venos zorgoj por la Eklezio  »

La vojo por unuigita kaj sekulara Irlando : Disigi la Eklezion de la Ŝtato !

Ni skribis en internacia komunikaĵo, publicita la 25an de majo 2015a, okaze de la venka referendumo, je pli ol 62% oficialigante en Irlando la rajton je edziĝo por ĉiuj : «  Post tiu unuapaŝa sukceso, necesas ke la Irlanda Respubliko fincele aliru la principon de egaleco. La aborto plu estas malpermesita en Irlando. La leĝo ankoraŭ specifas ke la patrino kaj la infano havas la samajn rajtojn. Temas pri la VIIIa amendo de la Konstitucio voĉdonita en 1983 per referendumo, de 67 % de la popolo. La Irlanda popolo havu la rajton voĉdoni denove.  »

La irlanda popolo voĉdonis. La irlanda popolo senambigue decidis.

Ĉar la 25an kaj la 26an de la venonta aŭgusto, la irlanda ĉefministro, la Taoiseach Leo Varadkar akceptos la papon en Dublino por finŝlosi la « Tutmondan renkontiĝon de la familioj  », venas la momento plu larĝigi tiun gravan sukceson.

Liz O’Donnell, deputito, parolante antaŭ la Dáil Éireann, la Parlamento de la Respubliko en Dublino, deklaris la 9an de novembro 2005a : « La daŭra kaj planita konsidero, kiu estis la bazo de la rilatoj inter la Ŝtato kaj la katolika Eklezio, kun granda interinfluo, nepre ĉesu  ». Kaj Ivana Bacik, senatano de Labour Party, siavice asertis la 18an de julio 2010a : « Venas la momento de kampanjo por sekulara Konstitucio kiu kongruus kun la plureca karaktero la socio ».

Kun la Internacia Asocio de la Liberpenso kies membro ĝi estas, kun ĉiuj asocioj sekularaj, humanaj kaj ateaj kiuj tion deziras, la Nacia Federacio de la Liberpenso decidis domaĝi neniun klopodon kontribue al forigo de la lastaj vestiĝoj de la malnova Ordo, per plej firma Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, garantiante la plej absolutan liberecon de konscienco, sola vojo por liberigita kaj unuigita Irlando.

Parizon, la 28an de Majo 2018a

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio