Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1999
puce Impresoj pri la antaŭkongreso kaj la kongreso

Impresoj pri la antaŭkongreso kaj la kongreso

La 18-an de Julio, Prago fariĝis la rendevuloko de la partoprenintoj al la antaŭkongreso de la 72-a kongreso de SAT. Malgraŭ ilia malgranda nombro ? nur dekdu ? naŭ landoj, tri kontinentoj estis reprezentitaj. La Internacia lingvo estis ja bezonata. En la trajno survoje al Ĉeske Budjejovice, amika etoso tuj kreiĝis per interkonatiĝo de nekonatuloj, interŝanĝo de novaĵoj kun la malnovaj amikoj kaj ekkono de ĉiĉerono, Lado, kiu pacience zorgis pri la grupo, tagon post tago.

Ĉeske Budjejovice estas malgranda, trankvila urbo, kies konstruaĵoj atetstas pri pasinta riĉeco. La ekskursoj, kun variaj celoj, donis la oportunon pli profunde kompreni la homan kaj naturan historion de la regiono. Ni ĝuis laŭvice la majeston de la multnombraj kasteloj, la imponecon de la arboj en praarbaro, eĉ la gajecon de jara foiro en pentrinda vilaĝo.

Vespere distris nin folklora ensemblo per siaj tradiciaj muziko kaj kantoj, vizitis nin lokaj esperantistoj.

Semajnon poste, kun la menso plenplena de neforgeseblaj travivaĵoj, ni atingis la kongresurbon, Karlovŭ Varŭ, kuracurbo, kiu etendiĝas longe de la Ohre kaj Tepleĉ, kaŝita je la fundo de la valo. Tie la grupo fandiĝis kun la aliaj 150 ĉeestantoj. Inter ili videblis pli da infanoj ol kutime, kio estas bona aŭguro por la estonteco.

Atendis nin ankaŭ riĉa, varia programo : krom la nepraj laborkunsidoj, kunvenoj de la LEA-oj kaj frakcioj, okazis prelegoj pri la kuracpovo de la akvo en Karlovŭ Varŭ, pri la traktado de mense handikapitaj homoj, pri la okcitana lingvo, pri la sendokumentuloj en Francio, pri ekonomikaj kaj socipolitikaj problemoj, pri Jeroŝenko, pri filatelo, pri pensiga sorto de murdinto en Aŭstralio kaj interdiskuto kun Ĉeĥa sindikatisto. Ĉiu temo instigis la aŭskultantojn fari multe da demandoj. Pro manko de tempo, la prelegantoj ne sukcesis respondi al ĉiuj.

Iom da turismado sub bela suno, ĉu buse, ĉu piede, renovigis la fortojn de la ĉeestantaro.

Operkantistoj regalis la muzikemulojn kaj foklora grupo la dancemulojn.

Unuvorte, la kongreso estis bonege organizita, vigla kaj gaja. Tion atestis ankaŭ la vespera, libervola kantado ĉe la enirejo de la kongresejo. Ĉu tio signifas ke SAT nun pli bone fartas ? Ni esperu ke la kongreso en kuracloko tiel efikos.

Franciska Toubale

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio