Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1999
puce Impresoj pri la antaŭkongreso kaj la kongreso

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1999

Deklaracio

La 72-a SAT-kongreso okazinta de la 24-a ĝis la 31-a de Julio 1999 en Karlovŭ Varŭ, (Ĉeĥio) :

  1. apelacias al ĉiuj registaroj en la mondo aboli la mortpunon.
  2. kondamnas ĉian "etnan purigadon" kie ajn en la mondo.
  3. konstatas, ke la kapitalismo iĝas pli kaj pli insida kaj alvokas la laboristaron aktivi kadre de la sindikatoj kaj en ili starigi Esperanto-kursojn cele al internacia agado.
  4. alvokas partopreni surstratan manifestacion la unuan de Majo 2000 en Bruselo (Belgio).

Gvidrezolucio

La 72-a SAT-kongreso okazinta de la 24-a ĝis la 31-a de Julio 1999 en Karlovŭ Varŭ, (Ĉeĥio) :

  1. petas la redaktan komitaton de Sennaciulo eviti aperigon de insultoj kaj personaj atakoj, respekti la diversecon de opiniesprimoj kaj kuraĝigi viglan diskutadon de Sennaciulo.
  2. starigas komisionon por ellabori projekton de divido de la terglobo en geografiajn sektorojn pli praktike uzeblajn ol la nuna horzona sistemo, por elekto de la Ĝenerala konsilantaro.
  3. deziras ke ĉiunovembre aperu en Sennaciulo listo de la SAT-eldonaĵoj.
  4. apogas partoprenon de SAT en UK-kunvenoj pri UNESKO kaj pri agado de la esperanto-movado en ĝi.
  5. mandatas la Plenum-Komitaton studi la enhavon de la opinienketo kaj prezenti en Sennaciulo siajn konkludojn cele al starigo de agadplano por la asocio decidota dum la kongreso en Moskvo, en la jaro 2000.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio